Rejno entute havas longecon de ĉirkaŭ 1239 km, 883 el tio estas uzeblaj por la grandŝipirado. La averaĝa forflua kvanto tuj antaŭ la river-delto estas 2300 m³/s. Tiele ĝi estas ladua plej longa rivero en Centra kaj Okcidenta Eŭropo (postDanubo) pro ties ĉirkaŭ 1230 km,[1][2] kun averaĝa forflukvanto de ĉirkaŭ 2900 m³.
La plej granda iam-mezurita forflukvanto estas 12000 m³/s (inundo 1926), la malplej granda 600 m³/s (somero 1947).
La menciitaj etnolingvaj nomoj de Rejno ĉiuj havas sian komunan originon enhindeŭropa radiko signifanta «flui» (komparu la grekan ῥεῖνrheĩn «flui», hispananrío «rivero»), kaj eble devenas rekte de la rivernomo unue uzata de keltaj triboj. La romianoj nomis la fluonRhenus.
La longeco de la rivero dum jardekoj estis erare indikata je 1320 km pro simpla interŝanĝo de ciferoj en la 1920-aj jaroj, informo, kiu poste estis ĉiam kopiita. La eraron malkovris germana geografia instituto en marto 2010.[3]
Rejno kajDanubo formis plej el la norda interna limo de laRomia Imperio kaj, ekde tiam, Rejno estis ŝlosila kaj navigebla akvojoj kiu transportis komercon kaj varojn tre interne en la eŭropa kontinento. Multaj kasteloj kaj fortifikaĵoj laŭlonge de Rejno atestas pri ties gravo kiel akvovojo en laSankta Romia Imperio. En moderna epoko, ĝi iĝis simbolo degermanaromantikanaciismo. En 2002 la kulturpejzaĝo de la Rejn-valo interKoblenz kajBingen estis registrita en laMonda Heredaĵo de UNESKO.
Ekde la sudo de laOberalppasejo, supre de la kuniĝo deAntaŭa kajMalantaŭa Rejnoj alAlpa Rejno ĉeTamins troviĝas la vasta regiono de la nutroregiono de la fontriveroj de Rejno. Tiu-ĉi nutroregiono troviĝas ĉefe en la svisaKantono Grizono inter la Gotardo-masivo en la okcidento, la italaValle di Lei en la sudo ĝisDavos en la oriento. La kvin plej gravaj fontriveroj nomiĝasAntaŭa Rejno (germaneVorderrhein),Malantaŭa Rejno (germaneHinterrhein),Albulo (germane kaj romanĉeAlbula),Landwasser kajJulio (italeGeglia, germaneJulia).
La rivero Rejno estas unu el la kvar ĉefaj riveroj kiuj havas siajn fontojn en la Gotarda regiono, kunTiĉino,Rodano kajReuss. Tradicie la Lago Toma ĉe la Montopasejo Oberalp en la Gotarda regiono estas konsiderata la fonto de Antaŭa Rejno kaj de Rejno kiel tuto. La Malantaŭa Rejno ekfluas en la valo Rheinwald ĉe la monto Rheinwaldhorn.
InterTamins kaj la alfluo alBodenlago Rejno nomiĝasAlpa Rejno. Sur ĝia longeco de proksimume 100 km (pli precize 86 km) la marnivela alteco de Alpa Rejno falas de 599 m ĝis 396 m kaj la ĉefa fludirekto estas norden. Unue Alpa Rejno fluas tragrizona teritorio ĝis ĝi atingas la landlimon deSvislando. ĈeSargans nur malaltaakvobaraĵo malhelpas, ke la rivero fluas tra laValenlago kaj laLago de Zuriko alAro. Alpa Rejno fluas tra larĝa valo, kiun fosis glaciepokaj glaĉeroj kaj nomiĝasRejnvalo. Alpa Rejno formas en Rejnvalon la limon inter laPrinclando Liĥtenŝtejno kaj la svisaKantono Sankt-Galo kaj fine alfluas postSankt-Margreto alBodenlago.[4]
La Alpa Rejno ekfluas en la plej okcidenta parto de la svisa kantonoGraubünden, kaj poste formas la limon inter Svisio okcidente kaj Liĥtenŝtejno kaj poste kun Aŭstrio oriente. Kiel efiko de homa agado, ĝi alfluas en laBodenlago en Aŭstrian teritorion kaj ne sur la limon kiu sekvas ties malnovan naturan riverfluejon.
La alfluejo de Rejno en la Bodenlagon formasinternan delton. Tiu delto estas limigita okcidente de laAlter Rhein ("Malnova Rejno") kaj oriente de moderna kanaligita sekcio. Plej el la delto estasnatura rezervejo kaj birdorifuĝejo. Ĝi inkludas la aŭstriajn urbojn Gaißau, Höchst, kaj Fußach. La natura Rejno origine branĉiĝis en almenaŭ du brakoj kaj formis malgrandajn insulojn per precipitaĵo de sedimentoj. En la lokaalemana dialekto, la singularo estas prononcita "Isel" kaj tio estas ankaŭ la loka prononco deEsel ("azeno"). Multaj lokaj bienoj havas oficialan nomon enhavanta tiun elementon.
Oni proponos reguladon de la rivero Rejno, pere de supra kanalo ĉeDiepoldsau kaj pli malsupra kanalo ĉe Fußach, por kontraŭgadi la konstantan inundon kaj fortansedimentadon en la okcidento de la Rejna Delto. Ankaŭ la fluejo de la rivero Dornbirner Ach devis esti ŝanĝita, kaj ĝi nuntempe fluas paralele al la kanaligita Rejno en la lagon. Ties akvo havas pli malhelan koloron ol Rejno; la pli hela suspendita ŝarĝo de tiu lasta venas el pli alte en la montoj. Oni supozas, ke la kontinua alporto de sedimento en la lago plenplenigos la lagon. Tio jam okazis ĉe la iama lago Tuggenersee.
La eltranĉita Malnova Rejno dekomence formis pejzaĝon demarĉoj. Poste artefarita kanaleto de ĉirkaŭ du km estis elfosita. Ĝi estis farita navigebla ĝis la svisa urboRheineck.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloBodenlago.
Satelita bildo. En la centro kaj en la dekstro (t.e. oriente) la pli granda parto de la Bodenlago, nomita laObersee, estas videbla, kaj ĝi inkludas, en la malsupra dekstro, ladelton de laAlpa Rejno. La plej nordokcidenta "fingro" (en la supra maldekstro) estas la lagoÜberlingen, kiu enhavas la insulonMainau. Sub la lago Überlingen (ankaŭ okcidente) estas la pli malgrandaUntersee, kiu enhavas la insulonReichenau. Obersee kaj Untersee estas konektita pere de kvarkilometre longaSeerhein. Maldekstre laAlta Rejno videblas.
La fluo de la malvarma grizkolora montara akvo post la delto deAlpa Rejno ankoraŭ iom pludaŭras. Nur iom post iom ĝi miksiĝas kun la pli verda kaj varma akvo de la lago. Rejno portas multajn sedimentojn en la Bodenlagon, pro kio oni devas nuntempe konstante ekspluati ŝtonerojn en la deltoregiono.
La fluo de malvarma, griza montara akvo pluas dum ioma distanco en la lagon. La malvarma akvo fluas ĉe la surfaco kaj dekomence ne miksiĝas kun la pl varmaj, verdaj akvoj de la Supra Lago. Sed poste, je la tiel nomitaRheinbrech, la akvo de Rejno subite falas en la profundaĵojn pro la pli granda denseco de malvarma akvo. La fluo reaperas sur la surfaco ĉe la norda (germana) bordo de la lago, ĉe la insuloLindau. La akvo poste sekvas la nordan bordon ĝisHagnau am Bodensee. Malgranda parto de la fluo estas apartigita ĉe la insuloMainau en la lagon Überlingen.[4] Plej granda parto el la akvo fluas laŭ laBodenlaga akvokirlo en laRheinrinne ("Rejna defluejo") kaj Seerhein. Depende de la akvonivelo, tiu fluo de la Rejn-akvo estas klare videbla laŭlonge de la tuta longo de la lago.
La rivero Rejno portas tre grandajn kvantojn de rubotero en la lagon.[5] Rejno transportas ĉiujare ĝis 3 milionojn m³ de solidaĵoj en la lago. Ĉe la elflueja regiono, ĝi estas tial necese permanente forigi gruzon per dragado. La grandaj amasoj desedimentoj devenas parte pro la etenda termovado supre en la rivervalo. Tri landoj bordas ĉe Obersee, nome Svisio sude, Aŭstrio sudoriente kaj la germanaj subŝtatojBavario nordoriente kajBaden-Virtembergo norde kaj nordokcidente.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloLagorejno.
Distancmarkiloj laŭlonge de Rejno indikas distancojn el tiu ponto en Konstanco.
ĈeKonstanco la proksimume 4 kilometrojn longaLagorejno (Seerhein) ligas la Supran Lagon kun la Malsupra Lago, kiu situas je nivelo proksimume 30 centimetrojn malpli alta super la marnivelo ol la Supra. Ekde la mezo de la malnova rejnponto de Konstanco oni eknombras la kilometrumadon de Rejno, kiu finiĝas per kilometro 1036,20 okcidente deHoek van Holland kie Rejno alfluas al laNorda Maro. Dum plej el ties longo, Seerhein formas la limon inter Germanio kaj Svisio.[4] La escepto estas la malnova urbocentro de Konstanco, ĉe la svisa flanko de la rivero.
La Seerhein aperis en la lastaj miloj de jaroj, kiam erozio okazigis, ke lagonivelo malaltiĝis ĉirkaŭ 10 metrojn. Antaŭe, la du lagoj formis unusolan lagon, kiel la nuna nomo ankoraŭ sugestas.
Kiel ĉe Obersee, la fluo de Rejno povas esti rigardita en Untersee. Ankaŭ tie, la riverakvo estas malhelpita je sia mikso kun la lagakvo. La nordaj partoj de Untersee (Lagoj Zell kaj Gnadensee) restas virtuale netuŝitaj de la fluo. La rivero trapasas la sudon, kiu, izole, estas foje nomitaRhinesee ("Rejnlago", ne konfuzu kunSeerhein, Lagorejno).
Al alfluanto Radolfzeller Aach aldonas grandajn kvantoj de akvo el la riversistemo deDanubo al Untersee. La insulo Reichenau formiĝis en la sama epoko kiel Seerhein, kiam la akvonivelo falis al sia nuntempe nivelo. La lago Untersee estas parto de la limo inter Svisio kaj Germanio, kun Germanio sur la norda bordo kaj Svisio sur la suda, escepte ĉe ambaŭ flankoj estas Svisio enStein am Rhein, kie laAlta Rejno elfluas for de la lago.[4]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAlta Rejno.
ĈeStein ĉe Rejno post la elfluo el la Malsupra Lago komenciĝasAlta Rejno el la Bodenlago. Alta Rejno trafluas okcidentenŜafhaŭzon, pasas laRejn-Akvofalon inter laKastelo Laufen kajNeuhausen ĉe Rejn-Akvofalo kaj post la kuniĝo kun la ĉefa alfluantoAro atingas la rejnkurbiĝon ĉeBazelo. la rivero Aro pli ol duobligas la akvoŝarĝon de Rejno, ĝis averaĝo de preskaŭ 1000 m³/s, kaj havigas pli ol unu kvinonon de la elŝarĝo de la nederlanda limo. Aro enhavas akvon el la 4274 m alta pinto deFinsteraarhorn, la plej alta pinto de la Rejnabaseno. Rejno svage formas la Germani-Svisan limon de la Bodenlago[4] kun la sceptoj de la kantono Schaffhausen kaj partojn de la kantonojZüriko kajBazelurba, ĝis ĝi turniĝas norden al la tiel nomitaRheinknie enBazelo, kaj lasas Svision.
La Alta Rejno ekfluas enStein am Rhein je la okcidenta pinto de Untersee. Malkiel ĉe la Alpa Rejno kaj ĉe la Supra Rejno, ĝi fluas okcidenten. Ĝi descendas el 395 m ĝis 252 m. Kelkaj etendoj de la Alta Rejno inter Stein am Rhein kaj Eglisau formas la limon inter Svisio sur la suda bordo kaj Germanio en la norda. Je aliaj etendoj, ambaŭ flankoj estas svisaj; fakte plej granda parto el laKantono Ŝafhaŭzo estas sur la norda bordo. Inter Eglisau kaj Bazelo, la Alta Rejno konsiste formas la limon.
La Alta Rejno estas karakterizita per nombrajakvobaraĵoj. En kelkaj malmultaj restantaj naturaj sekcioj, estas ankoraŭ kelkajrapidfluejoj. Ĉe la svisaKoblenco en laKantono Argovio, la riveroAro aliĝas al la rivero Rejno. Kun averaĝa elfluo de 557 m³/s, Aro estas pli volumenhava ol la rivero Rejno, kiu havas averaĝan elfluadon de 439 m³/s. Tamen, la Alpa Rejno estas konsiderata ĉefa brako, ĉar ĝi estas pli longa.
La riverparton inter la Rejnkurbiĝo enBazelo kajBingen oni nomas laSupra Rejno. Dum proksimume 300 km Rejno fluas nun majeste tra laMalaltebenaĵo de Supra Rejno, kiu estas ĉirkaŭ 300 km longa kaj ĝis 40 km larĝa. En tiu-ĉi riverparto alfluas la riverojNeckar kajMajno al Rejno. En la urbocentro de Bazelo, nome la unua grava urbo ĉe la fluejo de la akvovojo, estas la "Rejnkurbiĝo"; tiu estas ĉefa rejnkurbiĝo, kie la ĝenerala direkto de Rejno ŝanĝiĝas el okcidentena norden. Tie finiĝas la Alta Rejno. Laŭjure, la Centra Ponto estas la limo inter la Alta kaj Supra Rejnoj. La plej gravaj alfluantoj en tiu areo estas Ill (Francio) malsupre de Strasburgo,Neckar en Mannheim kajMajno ĉe Majenco. En Mainz, la rivero Rejno lasas la valon de la Supra Rejno kaj fluas tra la Majenca Baseno.
La suda duono de la Supra Rejno formas lalimon inter Francio (Alzaco) kaj Germanio (Baden-Virtembergo).[4] La norda parto formas la limon inter la germanaj subŝtatojRejnlando-Palatinato okcidente unuflanke, kajBaden-Virtembergo kajHesio aliflanke, oriente kaj norde. Kuriozaĵo de tiu limlinio estas, ke partoj de la urboMajenco en la dekstra bordo de Rejno estis donita al Hesio fare de la okupaciantaj fortoj en 1945.
La Supra Rejno estis grava kultura pejzaĝo en Centra Eŭropo jam enantikveco kaj dum laMezepoko. Nuntempe, la Supra Rejno estas areo kiu estas hejmo de multaj gravaj fabrikaj kaj servaj industrioj, precize en la centroj Bazelo, Strasburgo kaj Mannheim-Ludwigshafen.Strasburgo estas la sidejo de laEŭropa Parlamento, kaj ankaŭ unu el la tri eŭropaj ĉefurboj kiuj estas en Supra Rejno.
La regiono de Supra Rejno ege ŝanĝiĝis per plifortiga programo de Rejno en la 19-a jarcento. La fluproporcio estis pliigita kaj la grunda akvonivelo ege falis. Mortintaj branĉoj estis forigitaj fare de konstrulaboristoj kaj oni faris la areon ĉirkaŭ la rivero pli loĝebla por homoj en lainundebenaĵoj ĉar la inundoproporcio ege malpliiĝis. Je la franca flanko, laGranda Kanalo de Alzaco estis elfosita, kiu nun portas gravan parton de la riverakvo, kaj la tutan trafikon. En kelkaj lokoj, estas grandaj kompensbasenoj, por ekzemplo, la grandaBassin de compensation dePlobsheim en Alzaco.
Vidaĵo de la Majenca Baseno, el Eltville kaj Erbach ĝis Bingen.
La regiono de Supra Rejno suferis gravan homan ŝanĝon ekde la 19-a jarcento. Kvankam ĝi jam estis iom modifita dum la epoko de laRomia Imperio, nur pro la apero de inĝenieroj kiel Johann Gottfried Tulla grava modernigaj klopodoj ŝanĝis la formon de la rivero. Fruaj laboroj en la epoko deFrederiko la Granda pluris klopodoj por faciligi navigadon kaj konstrui akvorezervejojn por servi lakarbo-transportadon.[7] Oni konsideris, ke Tulla estis kiu "aldomigis" la Supran Rejnon, aldomigo kiu servis al celoj kiel redukti malsekajntorfejojn kiuj estis kaŭzo de akvomediaj malsanoj, celoj kiuj faris regionojn pli loĝeblaj por homara setlado, kaj redukti altan frekvencon deinundoj. Iomete antaŭ la vorkoj de Tulla por plilarĝigi kaj plirektigi la riveron, fortaj inundoj okazigis gravan perdon de vivoj.[8] Oni subskribis kvar diplomatiajn traktatojn inter germanŝtataj registaroj kaj francaj regionoj kiuj temis pri la ŝanĝoj proponitaj laŭlonge de Rejno, unu el kiuj estis "la Traktato por la Korektado de Rejno-fluo el Neuberg ĝis Dettenheim"(1817), kiu tuŝis ŝtatojn kiel laBurbona Francio kaj laBavaria Palatinato.
Meandreroj,meandraj lagoj, brakoj kaj insuloj estis forigitaj laŭlonge de la Supra Rejno por ke estu uniformeco en la rivero.[9] La inĝenieradon de Rejno oni ne faris sen protestoj: agrikulturistoj kaj fiŝkaptistoj havis gravajn tialojn kontraŭ la perdo de valoraj fiŝkaptaj areoj kaj farmeblaj areoj. Kvankam kelkaj areoj perdis grundon, en aliaj areas marĉoj kaj torfejoj estis drenitaj kaj ŝanĝitaj en plugebla tero.[10] Johann Tulla havis la celon mallongigi kaj rektigi la Supran Rejnon. Ankaŭ fruaj inĝenieraj projektoj jam rezultis en ŝanĝoj en la Supra Rejno, dum la projekto de Tulla en parto de la rivero kreis flurapidejojn, post Rejno eroziis la grundon ĝis pura roko.[11] Inĝenierado laŭlonge de Rejno reduktis inundadon kaj faris la transportadon laŭlonge de la rivero malpli malkomforta kaj malpli komplika. Tiuj ŝtataj projektoj estis parto de antaŭenira kaj teknika progreso pliiĝanta en la lando laŭlonge de la industria revolucio. Pri Germanio, fari la riveron pli antaŭvidebla rezultis en la sekurigo de disvolvigaj projektoj kiuj povu pli facile starti.[12]
La sekcio de la Supra Rejno malsupren elMajenco estas konata ankaŭ kiel "Insulo Rejno". Tie estas nombraj riverinsuloj, surloke konataj kiel "Rheinauen".
PostBingen Rejno elfluas el laMalaltebenaĵo de Supra Rejno kaj trafluas laRejnlandan Ardezan Montaron (germane:Rheinisches Schiefergebirge). Oni nun parolas pri la Meza Rejno.Mozelo kajLahn alfluas en tiu-ĉi riverparto. La rivero tie pasas la faman rokon deLoreley. Rejno estas la plej longa rivero en Germanio.[4] Tie Rejno ricevas plej multajn el siaj ĉefaj alfluantoj, kielNeckar,Majno kaj, poste,Mozelo, kiuj kontribuas averaĝe per elŝarĝo de pli ol 300 m³. Nordorienta Francio drenas al Rejno tra Mozelo; pli malgrandaj riveroj drenas la suprajn terojn deVogezoj kajĴuraso. Plej granda parto deLuksemburgo kaj ankaŭ tre malgranda parto deBelgio drenas al Rejno tra Mozelo. Kiam ĝi alproksimiĝas al la limo kun Nederlando, Rejno havas ĉiujaran ĉefan fluadon de 2290 m³ kaj averaĝan larĝon de 400 m.
InterBingen am Rhein kajBonn, laMeza Rejno fluas tra laRejna Gorĝo, formacio kiu estis kreita pererozio. La proporcio de erozio egalis al lalevo en la regiono, tiel ke la rivero restis je ĉirkaŭ sia origina nivelo dum la ĉirkaŭaj teroj leviĝis. La gorĝo estas tre profunda kaj estas la parto de la rivero kiu estas famkonata pro siaj multaj kasteloj kaj surdeklivaj vitejoj. Ĝi estasMonda heredaĵo de Unesko (2002) kaj konata kiel "la Romantisma Rejno", kun pli ol 40 kasteloj kaj fortikaĵoj el laMezepoko kaj multaj pitoreskaj kaj amindaj kampavilaĝoj.
Vidaĵo de la Mez-Rejna Valo kaj laBurgo Katz, kaj en la fonoLorelei.
La Majna Baseno finiĝas enBingen am Rhein; Rejno pluas kiel "Meza Rejno" en laRejnan Gorĝon en laRejnlanda Ardeza Montaro. En tiuj partoj la rivero falas el 77.4 m super marnivelo ĝis 50.4 m. Maldekstre, estas la montarojHunsrück kajEifel, dekstreTaunus kajWesterwald. Laŭ geologoj, la karaktera mallarĝa valformo estis kreita pererozio fare de la rivero dum la ĉirkaŭa pejzaĝo estis levita. Ĉefaj alfluantoj en tiu areo estasLahn kajMozelo. Ili aliĝas al Rejno ĉeKoblenco, dekstre kaj maldekstre respektive. Preskaŭ la tuta longo de la Meza Rejno fluas en la germana subŝtato Rejnlando-Palatinato.
La hegemoniaj ekonomiaj sektoroj en Meza Rejno estasvinproduktado kajturismo. LaRejna Gorĝo interRüdesheim am Rhein kajKoblenco estas listita kiel UNESCOMonda heredaĵo. ĈeSankt Goarshausen, Rejno fluas ĉirkaŭ la fama rokejoLorelei. Kun siaj elstaraj arkitekturaj monumentoj, la deklivoj plenplenaj je vitejoj, setlejoj amasigitaj sur la mallarĝaj riverbordoj kaj panoramoj de kasteloj starigitaj laŭlonge de la pinto de la krutaj deklivoj, la Mezrejna Valo povas esti konsiderata epitomo de la Rejna romantikismo.
EnBonn ĉe la alfluejo deSieg laMeza Rejno transiras al laMalsupra Rejno. Tiu regiono estas dense loĝata kaj industria. Gravaj alfluantoj en tiu-ĉi riverparto estasRuhr kajLippe. EnBonn, kieSieg fluas en Rejnon, tiu eniras en laNordgermana Ebenaĵo kaj turniĝas en la Malsupra Rejno. Malsupra Rejno falas el 50 m ĝis 12 m. La ĉefaj alfluantoj en tiu areo estasRuhr kajLippe. Kiel ĉe Supra Rejno, la Malsupra Rejno iam havismeandrojn ĝis inĝenierado kreis solidan riverfluejon. Ĉar la digoj estas je ioma distanco el la rivero, je alta tajdo la Malsupra Rejno havas pli da loko por larĝiĝi ol la Supra Rejno.
La Malsupra Rejno fluas traNordrejn-Vestfalio. Ties bordoj estas kutime tre loĝataj kaj industriigitaj, precipe laaglomeraĵoj deKolonjo, Düsseldorf kaj laRuhr-regiono.[4] Tie Rejno fluas tra la plej granda kunurbaĵo en Germanio, nome regionoRejno-Ruhr. Unu el la plej gravaj urboj en tiu regiono estasDuisburgo kun la plej grandariverhaveno en Eŭropo (nome Duisport). La laŭrivere regiono malsupre de Duisburg estas pli agrikultura. En Wesel, 30 km malsupren de Duisburgo, estas la okcidenta fino de la dua orient–okcidenta navigvojo, nome Kanalo Wesel-Datteln, kiu fluas paralele al Lippe. InterEmmerich kajKleve estas la Ponto Emmerich Rejno, nome la plej longapendoponto en Germanio, trairas la 400 m larĝan riveron. ĈeKrefeld, la rivero trapasas la Uerdingen-linion, nome la linio kiu separas la areojn en kiuj oni parolas laplatgermanan kaj la sudgermanan lingvojn.
Ĝis la komenco de la 1980-aj jaroj, industrio estis grava fonto de akvo-poluado. Kvankam estas multaj fabrikoj laŭlonge de Rejno supren ĝisSvisio, estas laŭlonge deMalsupra Rejno kie ties kerno estas koncentrataj, ĉar la rivero trapasas la ĉefajn urbojnKolonjo,Düsseldorf kajDuisburgo. Duisburgo estas hejmo de la plej granda interna haveno kaj funkcias kiel komunikilo kun la marhavenoj deRoterdamo, Antverpeno kajAmsterdamo. LaRuhr, kiu aliĝas al Rejno ĉe Duisburgo, estas nuntempe pura rivero, pere de kombinado de tre striktaj medipolitikoj, transiro el peza industrio al malpeza industrio kaj purigado, same kiel pere derearbarigo deŝlakejoj kajbrunaj kampoj. Ruhr nuntempe havigas al la regionotrinkakvon. Ĝi kontribuas per 70 m³ al Rejno. Aliaj riveroj en laRuhr-regiono, kaj precipe,Emscher, ankoraŭ kunportas konsiderindan gradon de poludo.
Ĉe la nederlanda landlimo komenciĝas laRejn-Moza Delto. Ĝi estas unu el la karakterizaj pejzaĝoj deNederlando. Ĉar la ĉefa parto de la delto apartenas al Rejno, kajMozo iam estis alfluanto al ĝi, oni parolas ofte ankaŭ simple pri la "Rejndelto"; oni devas tiam tamen atenti, ke oni ne konfuzu ĝin kun la delto de laAlpa Rejno ĉe la alfluo al laBodenlago. En la delto, Rejno dividiĝas en plurajn brakojn.[13] La nederlandanoj multe korektis kaj modifis la riverbrakojn en sia luktado kontraŭ la akvoamasoj unuflanke kaj en sia penado gajni novan terenon aliflanke.
La nederlanda nomo por Rejno estas "Rijn". Rejno turniĝas okcidenten kaj eniras enNederlandon, kie, kune kun la riverojMozo kajSkeldo, ĝi formas la etendan Rejn-Moz-Skeldan delton, kun 25 347 km², la plej grandariverdelto en Eŭropo.[14] Trapasinte la limon en Nederlandon ĉeSpijk, proksime alNijmegen kajArnhem, Rejno estas je sia plej granda larĝeco, kvankam tiam la rivero disiĝas en tri ĉefajelfluantoj: nomeWaal,Nederrijn ("Malsupra Rejno") kajIJssel.[13]
Mapo de la Rejndelto.
El tie, la situacio komplikiĝas, ĉar la nederlandlingva nomoRijn ne plu koincidas kun la ĉefa akvofluo. Du trionoj de la akvoflua volumo de Rejno fluas pli for okcidenten, laŭ Waal kaj poste, kiel Merwede kaj Nieuwe Merwede (Nacia Parko De Biesbosch), alfluas kun la rivero Mozo, tra laestuaroj Hollandsch Diep kaj Haringvliet, en laNordan Maron. Beneden Merwede forbranĉiĝas proksime deHardinxveld-Giessendam, pluas kiel rivero Noord kaj aliĝas alLek, ĉe la vilaĝoKinderdijk, kie formas laNovan Mozon; poste fluas preterpasinteRoterdamon kaj pluas tra la branĉo Het Scheur kaj la Nieuwe Waterweg, ĝis la Norda Maro. La brako Oude Maas forbranĉiĝas, ĉeDordrecht, kaj pli malsupre aliĝas al laNova Mozo por formi Het Scheur.
La alia triono de la akvo fluas laŭ la kanalo Pannerdens Kanaal kaj redistribuiĝas en IJssel kaj Nederrijn. La brako IJssel portas nur unu naŭonon de la akvofluo deRejno norden alIJsselmeer (iama golfeto), dum Nederrijn portas proksimume du naŭonojn de la akvofluo okcidenten laŭlonge de paralela vojo al Waal. Tamen, ĉeWijk bij Duurstede, Nederrijn ŝanĝas sian nomon kaj iĝasLek. Ĝi fluas pli okcidenten, kaj aliĝas al rivero Noord en la elfluanto Nieuwe Maas kaj al la Norda Maro.
La nomoRijn, el tie kaj antaŭen, estas uzata nur por pli malgrandaj akvovojoj pli norden, kaj ĉiuj kune formis fakte la ĉefan riveron Rejno en la epoko de laRomia Imperio. Kvankam ili retenis la nomon, tiuj akvofluoj fakte ne plu portas akvon el Rejno, kaj anstataŭe ili estas uzataj por drenin la ĉirkaŭajn terojn kajpolderojn. El Wijk bij Duurstede, la malnova norda brako de Rejno estas nomata Kromme Rijn ("Kurba Rejno") pasinteUtreĥton, unue Leidse Rijn ("Rejno deLeiden") kaj poste, Oude Rijn ("Malnova Rejno"). Tiu lasta fluas okcidenten al kluzkanalo ĉeKatwijk, kie ties akvo povas estis alŝarĝita en laNorda Maro. Tiu brako iam formis la linion laŭ kiu oni konstruis la nordan limon de laRomia Imperio, nomeLimes Germanicus. Dum periodoj de malaltaj marniveloj ene de variaj glaciepokoj, Rejno iris maldekstren, kreante la Kanalriveron, kies fluejo nun kuŝas sub la Manika Kanalo.
Mapo de Rejno.
La Rejn-Moza Delto, nome la plej gravanatura regiono deNederlando ekas ĉeMillingen aan de Rijn, proksime al la Germani-Nederlanda limo kun la divido de Rejno en Waal kaj Nederrijn. La regiono inter Germani-Nederlanda limo kaj Roterdamo, kie Waal, Lek, kaj Mozo fluas pli malpli paralele, estas populare konata kiel "Grandaj Riveroj". Ĉar Rejno kontribuas per plej granda parto de la akvokvanto, oni uzas plej ofte la pli mallongan terminonRejndelto. Tamen, tiu nomo estas uzata ankaŭ por lariverdelto laŭ kiu Rejno fluas enBodenlagon, pro kio estas pli klare nomi la pli grandanRejn-Moza delto, aŭ eĉRejn-Moz–Skelda delto, ĉar ankaŭ la rivero Skeldo finiĝas en la sama delto.[13]
La formo de la Rejndelto estas determinita per duforkiĝoj: unue, ĉeMillingen aan de Rijn, Rejno disiĝas en Waal kaj la kanalo Pannerdens Kanaal, kiu ŝanĝas sian nomon al Nederrijn ĉe Angeren,Lingewaard, kaj dua ĉeArnhem, kieIJssel elbrakiĝas el Nederrijn. Tio kreas tri ĉefajn fluejojn, du el kiuj ŝanĝas nomojn tre ofte. La plej granda kaj plej suda ĉefa brako ekas kiel Waal kaj pluas kiel Boven Merwede ("Supra Merwede"), Beneden Merwede ("Malsupra Merwede"), Noord ("la Norda"), Nieuwe Maas ("Nova Mozo"), Het Scheur ("la Ripo") kaj Nieuwe Waterweg ("Nova Akvovojo"). La meza fluejo ekas kiel Nederrijn, poste ŝanĝiĝas al Lek, poste aliĝas al Noord, kaj tie formas Nieuwe Maas. La norda fluejo ekas laŭ nomo IJssel ĝis ĝi fluas en la lagoIJsselmeer. Tri pluaj fluejoj portas gravajn kvantojn de akvo: nome Nieuwe Merwede ("Nova Merwede"), kiu disbrakiĝas el la suda brako kie ĝi ŝanĝiĝas el Boven al Beneden Merwede; la Oude Maas ("Malnova Mozo"), kiu disbrakiĝas el la suda brako kie ĝi ŝanĝiĝas el Beneden Merwede al Noord, kaj Dordtse Kil, kiu disbrakiĝas el Oude Maas.
Antaŭ lainundo de Sankta Elizabeto (1421), la riveroMozo inundis ĝuste sude de la nuntempa linio Merwede-Oude Maas ĝis la Norda Maro kaj formisinsularecanestuaron kun Waal kaj Lek. Tiu sistemo de nombraj golfetoj, estuarecaj etendiĝintaj riveroj, multaj insuloj kaj konstantaj ŝanĝoj de marbordo, estas malfacile imagebla nuntempe. El 1421 ĝis 1904, Mozo kaj Waal aperis plu supren ĉeGorinchem kaj formis Merwede. Pro tialoj de inundoprotektado, Mozo estis separita el Waal pere de kluzo kaj devojigita en nova elfluejo nomita "Bergsche Maas", poste Amer kaj poste fluas al la iama golfeto Hollands Diep.
La nordokcidenta parto de la estuaro (ĉirkaŭHoek van Holland), estas ankoraŭ nomataMaasmond ("Moza Alfluejo"), ignorante la fakton ke ĝi portas akvon nur el Rejno. Tio povas klarigi la konfuzan nomadon de la diversaj riverbrakoj.
La hidrografion de la nuntempa delto karakterizas la ĉefaj deltobrakoj, diskonektitaj brakoj (Hollandse IJssel,Linge, Vecht ktp.) kaj pli malgrandaj riveroj kaj akvofluejoj. Multaj riveroj estis fermitaj ("baritaj") kaj nun servas kiel drenkanaloj por la nombrajpolderoj. La konstruado de Deltaj Vorkoj ŝanĝis la Delton en la dua duono de la 20-a jarcento fundamente. Nuntempa akvo de Rejno fluas al la maro, aŭ al iamaj margolfetoj nune separataj el la maro, en kvin lokoj, nome ĉe la enfluejoj de Nieuwe Merwede, Nieuwe Akvovojo (Nieuwe Maas), Dordtse Kil, Spui kaj IJssel.
La Rejn-Moza Delto estas tajda delto, formita ne nur pere desedimentado de riveroj, sed ankaŭ de tajdaj marfluoj. Tio signifas, ke altaj tajdo okazigas gravan riskon ĉar fortaj tajdaj marfluoj povas forporti areojn de tero en la maro. Antaŭ la konstruado de la Deltaj Vorkoj, la tajda influo estas klare sentebla ĝis Nijmegen, kaj eĉ nuntempe, post la reguliga agado de la Deltaj Vorkoj, latajdo funkcias tre interne. Ĉe Waal, por ekzemplo, la plej interna tajda influo povas esti detektita interBrakel kajZaltbommel.
Rejno estas la rivera komunikvojo plej grava en la mondo laŭ la denseco de ĝia komerca navigtrafiko. Ekde la Konvencio de Mannheim de 1868, la rivero Rejno estas konsiderata regiono de "internaciaj akvoj" ekde la lasta ponto de Bazelo ĝis la Norda Maro, sekurigante por Svisio liberan aliron al maro.
Rejno estas ŝlosila por la industrio en Germanio ĉar ĝi funkcias kiel distribuejo de krudmaterialoj kaj de finaj produktoj al la haveno de Roterdamo, la plej granda de Eŭropo.[15] En 2018, ĉirkaŭ 80% de la 220 milionoj de ŝarĝotunoj transportitaj en Germanio pasis laŭ Rejno.[16]
Trajekt Ruhrort–Homberg, eo:Vagonarpramo Ruhrort–Homberg, estis fervojopramo trans Rejno inter la nunaj kvartaloj deDuisburg Ruhrort kaj Homberg.
Dum sia fluado el Alpoj ĝis la Norda Maro, la rivero Rejno pasas tra kvar landoj kaj konstituas ses landlimojn. En la variaj partoj:
la Antaŭa Rejno kuŝas tute ene de Svisio, dum almenaŭ unu alfluanto al Malantaŭa Rejno,Reno di Lei originiĝas en Italio, sed ĝi ne estas konsiderata parto de Rejno mem.
la Alpa Rejno fluas en Svision ĝisSargans, ekde kie ĝi iĝas la limo inter Svisio (okcidente) kaj Liĥtenstajno (oriente) ĝisOberriet, kaj la rivero neniam fluas ene de Liĥtenstajno. Ĝi tiam iĝas la limo inter Svisio (okcidente) kaj Aŭstrio (oriente) ĝisDiepoldsau kie la nuntempa kaj rekta fluejo eniras en Svisio, dum la origina fluejoMalnova Rejno faras kurbon orienten kaj pluas kiel svis-aŭstria limo ĝis la kunfluejo ĉeWidnau. El tie la rivero pluas kiel limo ĝisLustenau, kie la nuntempa kaj rekta fluejo eniras en Aŭstrio (la nura parto de la rivero kiu fluas ene de Aŭstrio), dum la origina fluejo faras kurbon okcidenten kaj pluas kiel limo, ĝis ambaŭ fluejoj eniras en laBodenlago.
la unua duono deSeerhein, inter la supra kaj la malsupra parto de la Bodenlago, fluas ene de Germanio (kaj la urboKonstanz), dum la dua estas la germana (norde) – svisa (sude) landlimo.
la unuaj partoj de Supra Rejno, el Bodenlago ĝis Altholz, la rivero alternas fluadon ene de Svisio kaj formadon de german-svisa limo (trifoje). El Altholz la rivero estas la german-svisa limo ĝisBazelo, kie ĝi eniras en Svisio por la lasta fojo.
la Supra Rejno estas la limo inter Francio (okcidente) kaj Svisio (oriente) por mallonga distanco, el Bazelo ĝis Hunningue. Tie ĝi iĝas limo inter Francio (okcidente) kaj Germanio (oriente) ĝisAu am Rhein. De tie, la ĉefa fluejo de Rejno neniam fluas ene de Francio, kvankam kelkaj riverkanaloj ja faras tion. El Au am Rhein la rivero fluas ene de Germanio.
la Meza Rejno fluas entute ene de Germanio.
la Malsupra Rejno fluas ene de Germanio ĝisEmmerich am Rhein, kie ĝi iĝas la limo inter Nederlando (norde) kaj Germanio (ĝis sude). JeMillingen aan de Rijn la rivero eniras en Nederlando.
ĉiuj partoj de la Delta Rejno fluas ene de Nederlando ĝis ili eniras en laNorda Maro,IJsselmeer (IJssel) aŭ Haringvliet (ĉe la riveroWaal) en la marbordo de Nederlando.
Lorelei, sireno de la ĝermana mitologio, bela kaj de belsona kanto, kiu sidiĝis sur roko ĉe la rivero Rejno kaj perkante seksallogis navigantojn.
Dum prahistorio estis la samaj kulturaj popoloj ambaŭflanke de la rivero. La karaktero de nacia limo de Rejno estas relative ĵusa, kun la escepto de la epoko dum kiu laRomia Imperio faris ĝin sia norda limo kontraŭĝermanoj, kiel "limes" plena je fortikaĵoj, kielKolonjo. Inter lafalo de la Romia Imperio kaj la konkero de Alzacio fare deLudoviko la 14-a, la rivero Rejno formis parton fundamente de la ĝermana influsfero.[17]Komerco jam floris laŭlonge de Rejno en la romia epoko, dum Kolonjo, pere ĉefe de la baza juro, iĝis metropolo.
Post la militfino, laTraktato de Versajlo de 1919 specifigis la senmilitistigon senfine deRejnlando, nome la teritorioj inter la franca limo kaj Rejno, plus 50 km areo oriente de Rejno. Rejnlando restos kromeokupaciita de aliancaj trupoj dum 15 jaroj, ĝis 1935 (post laTraktatoj de Locarno, la aliancaj trupoj retirigis el Rejnlando en 1930). Tiu klaŭzo okazigis malkonsenton en Germanio kaj estas konsiderata unu de la duarangaj tialoj de laDua Mondmilito.
↑Rejno estis citita kiel "dekdua plej longa rivero de Eŭropo" se la rusiaj riveroj Volgo, Uralo, Peĉoro, Kamo, Norda Dvino–Viĉegdo, Oka kaj Belaja kiuj estas enkalkulitaj kun bazo sur moderna konvencia limaro inter Eŭropo kaj Azio estas en Eŭropa Rusio aŭ formas parton de la limo kun Azio.Ankaŭ pli longaj ol Rejno estas la orienteŭropaj riveroj Dniepro, Don kaj Dniestro kiu fluas al la Nigra Maro.
↑Rejno havas nur oficialan longoskalon (Rejnkilometro) ĉe Konstanco. Ties tuta longo estas celo por difino de la Alpa Rejno. En 2010, estis informoj pri la efiko ke la longo de Rejno estis dumlonge misinformita en 20a-jarcentaj enciklopedioj, kaj laŭ peto fare de ĵurnalistoj, nederlanda Rijkswaterstaat citis longon de 1,232 km. Der Rhein ist kürzer als gedacht – Jahrhundert-Irrtum. sueddeutsche.de (28a Marto 2010). Alirita 27a Marto 2010 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2010-03-31. Alirita 2014-11-27 .. Rhine River 90km shorter than everyone thinks. The Local – Germany's news in English (27a de Marto 2010). Alirita 9a de Aprilo 2010 . "'We checked it out and came to 1,232 kilometres,' said Ankie Pannekoek, spokeswoman for the Dutch government hydrology office."
Berndsen, Henk J.A.; Stouthamer, Esther (2001). Palaeogeographic Development of the Rhine-Meuse Delta, The Netherlands. Assen: Koninklijke Van Gorcum.ISBN 90-232-3695-5. OCLC 495447524.[1]Arkivigite je 2008-12-24 per la retarkivoWayback Machine
Blackbourn, David (2006). The Conquest of Nature: Water, Landscape, and the Making of Modern Germany. London: Jonathan Cape.ISBN 0-224-06071-6. OCLC 224244112.
Cohen, K.M.; Stouthamer, E.; Berendsen, H.J.A. (Februaro 2002). "Fluvial Deposits As a Record for Late Quaternary Neotectonic Activity in the Rhine-Meuse Delta, The Netherlands". Netherlands Journal of Geosciences – Geologie en Mijnbouw 81 (3–4): 389–405. ISSN 0016-7746.[2]Arkivigite je 2007-08-10 per la retarkivoWayback Machine
Frijters, Ine D.; Leentvaar, Jan (2003). Rhine Case Study. Technical documents in hydrology, no. 17. Paris: UNESCO International Hydrological Programme, (Rep. No. SC/2003/WS/54). OCLC 55974122.[3]
Gouw, M.J.P.; Erkens, G. (Marto 2007). "Architecture of the Holocene Rhine-Meuse delta (the Netherlands) – A result of changing external controls". Netherlands Journal of Geosciences – Geologie en Mijnbouw 86 (1): 23–54. ISSN 0016-7746.[4]Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivoWayback Machine
Hoffmann, T.; Erkens, G.; Cohen, K.; Houben, P.; Seidel, J.; Dikau, R. (2007). "Holocene Floodplain Sediment Storage and Hillslope Erosion Within the Rhine Catchment". The Holocene 17 (1): 105–118. doi:10.1177/0959683607073287.
Ménot, Guillemette; Bard, Edouard; Rostek, Frauke; Weijers, Johan W.H.; Hopmans, Ellen C.; Schouten, Stefan; Sinninghe Damsté, Jaap S. (15 September 2006). "Early Reactivation of European Rivers During the Last Deglaciation". Science 313 (5793): 1623–1625. doi:10.1126/science.1130511.PMID 16973877.
"Rhine River History". Encyclopædia Britannica. Encyclopædia Britannica rete. 2010. Konsultita la 29an de Marto 2010.[5]
Roll, Mitch (2009). "Rhine River History and Maps". The ROLL "FAME" Family. Konsultita la 29an de Marto 2010.[6]Arkivigite je 2010-03-23 per la retarkivoWayback Machine