Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Reinosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝonReinosa (stacidomo).
Reinosa
municipality of Cantabria(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
LandoHispanio
RegionoKantabrio
ProvincoKantabrio
Poŝtkodo39200
RetpaĝaroRetejo de urbodomo
Demografio
Loĝantaro9,919  (2013)
Loĝdenso2 407,57 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj43°0′7″N4°8′16″U  /  43.00194°N,4.13778°U /43.00194; -4.13778 (Reinosa)(mapo)Koordinatoj:43°0′7″N4°8′16″U  /  43.00194°N,4.13778°U /43.00194; -4.13778 (Reinosa)(mapo)
Alto851 m[+]
Areo4.12 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
HorzonoUTC+01:00[+]
Reinosa (Kantabrio)
Reinosa (Kantabrio)
DEC
Situo de Reinosa

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoReinosa[+]
vdr

Reinosa estasmunicipo en lahispanaaŭtonoma komunumoKantabrio. Ĝi estas la ĉefurbo de la historiakomarkoCampoo kaj la plej loĝata urbo en la sudo de Kantabrio.

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Panoramo de Reinosa el Retortillo, fone neĝo sur montoj trans Alto Campoo. Komenco de Majo, 2022.

La municipo havas tre malgrandan areon kaj ĝi estas tute ĉirkaŭita de la municipoCampoo de Enmedio.Dum longa tempo la aliro al Reinosa estis komplika pro la neceso trairi montpasejon Hoces de Bárcena, kun danĝera kaj kruta vojo-sekcio. En 2008 finiĝis aŭtoŝoseo A-67, kiu nun permesas rapidan kaj konfortan trairon interSantandero kaj laNorda Altebenaĵo pasante tra Reinosa.

Tra Reinosa fluas la riverojEbro kajHíjar, kaj la meza temperaturo estas tiu plej malalta en Kantabrio.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Kvankam la industrio tre viglis en Reinosa, ĝi ne plu estas tiel grava kaj nuntempe estas procezso de renoviĝo. La ĉefaj entreprenoj estas Siderúrgicas del Norte (SIDENOR) (peza meĥanismoj), Cantarey (generatoroj), Cuétara (biskvitoj), Columbia (disponiganta laboron al handikapitoj), kaj Anchoas y Productos del Cantábrico (manĝaĵoj).

Kulturo

[redakti |redakti fonton]
Pantortillas.

Reinosa estas fama pro siaj kukoj, el kiuj elstaraspantortillas kajkringoj, ambaŭ ronde faritaj el foli-pasto.

En Reinosa elstaras diversaj monumentoj: labaroka Kirko de Sankta Sebastiano, la Konvento de Sankta Francisko kaj la Kapelo de Sankta Roĥo, la urbodomo, la ponto deKarolo la 3-a aŭ la fonto de la Aurora. Plie, estas pluraj interesaj civilaj konstruaĵoj el la jarcentoj de la 16-a al la 20-a, kiel la turoj de Navamuel y Manrique kaj Navamuel y Calderón, kaj la domojCasa de la Niña de Oro,Casa de Cossío,Casa de la Princesa,Casa de Pano kajCasa de Boyet.

Ĝemelurboj

[redakti |redakti fonton]

Bildoj

[redakti |redakti fonton]
  • Blazondomo.
    Blazondomo.
  • Rivero Ebro tra Reinosa.
    Rivero Ebro tra Reinosa.
  • Iamaj lavejoj ĉe rivero Ebro.
    Iamaj lavejoj ĉe rivero Ebro.
  • Ermitejo de Sankta Roĥo.
    Ermitejo de Sankta Roĥo.
  • Preĝejo de Sankta Sebastiano.
    Preĝejo de Sankta Sebastiano.
  • Teatro Principal kaj fontano.
    Teatro Principal kaj fontano.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Reinosa&oldid=8659686"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp