Grava esplorkampo de Reinhard Selten estis laludoteorio. En 1994 kunJohn Charles Harsanyi kajJohn Nash li ricevis la Premion pri ekonomiko de la Sveda Nacia Banko memore al Alfred Nobel, ofte nomatanNobel-premio pri ekonomiko. Li estis la unua germano, kiu ricevis tiun premion.
La 9-an de majo 2007, en laeŭropa tago, EU solenis la 50-jariĝon de laTraktato de Romo kaj invitis Nobel-premiitojn paroli en la Eŭropa Parlamento. Inter ili troviĝis Reinhard Selten. En sia parlamenta parolado li argumentis por la bezono de pliaekonomia integriĝo kaj fortigo de laeŭropa identeco. Laŭ li la ĉefa malhelpo por komuna eŭropa identeco estas lalingva baro, kiun oni povus malaltigi per lernado deEsperanto kiel la unuafremda lingvo.
- Ĉu mi lernu Esperanton? Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj ;(symmetric equilibria in linguistic games) / Reinhard Selten kajJonathan Pool – Bielefeld :Inst. für Math. Wirtschaftsforschung an d. Univ., 1982. –(Working papers / Institute of Mathematical Economics ; 112)
- Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj : ĉu mi lernu esperanton? =Einführung in die Theorie sprachlicher Spiele/ Reinhard Selten ; Jonathan Pool. - Berlin [k.a.] : Akad. Libroservo, 1995. –(Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft ; Bd. 36, 1995, [Beih.])ISBN 3-929853-03-5
- La fina venko – ludoteoria modelo / Reinhard Selten. – En:Al lingva demokratio : aktoj de laNitobe-simpozio de Internaciaj Organizaĵoj, Prago, 20 – 23 julio 1996 ; p.[175] – 176. [Diskuto p. 177 – 183. Resumo angla p. 33, resumo franca p. 43]
- La kostoj de la Eŭropa lingva (ne-)komunikado / red. Reinhard Selten. Ideo kaj projekto deGiorgio Pagano. Scienca kunordigo deCarlo Minnaja. [Elitaligoj deUmberto Broccatelli]. – Roma:Esperanto Radikala Asocio, 1997. – X, 148 p. : grafikaĵoj, + aldonaĵo, bibliogr. Originala titolo:I costi della (non)comunicazione linguistica europea.
Lingvaj ludoj
- Por Dulingveco en Eŭropo/Für Zweisprachigkeit in Europa kun Helmar G. Frank, IFB Verlag Paderborn, 2005.
Monato, internacia magazino sendependa, numero 1994/12, paĝo 7:Nobelpremio pri ekonomio verkita dePejno Simono.Amika Rondo, numero 68 (1995/2): Speciala numero pri Reinhard Selten kunmetita de Alicja Krejĉi-Lewanderska.