Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Reinach AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon:Reinach
Reinach
Blazono de Reinach
Komunuma domo de Reinach
komunumo en Svislando
KantonoArgovio
DistriktoKulm
Koordinatoj 47° 15′ 15″ N8° 11′ 0″ O / 47.25417 °N, 8.18333 °O /47.25417; 8.18333(mapo)Koordinatoj:47° 15′ 15″ N8° 11′ 0″ O / 47.25417 °N, 8.18333 °O /47.25417; 8.18333(mapo)

Map

Areo9,48 km²
Alteco528 msuper marnivelo
Poŝtkodo5734
Komunumkodo4141
Mapo de Reinach
vdr

Pri la komunumo

[redakti |redakti fonton]

Reinach (en laalemana lingvoRiinech) estas komunumo en ladistrikto Kulm deKantono Argovio,Svislando. Ĝi havis 7875 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Reinach etendiĝas en la valo de la riveroWyna inter du montetĉenoj de laSvisa Mezlando, nomeHomberg kun alteco de 788 ms.m. en nordoriento kajIschlag kun alteco de 651 ms.m. en oriento. La komunumon kunkreskis kun siaj najbaraj komunumojBeinwil ĉe la lago,Burg,Menziken kajPfeffikon al kompaktaaglomeraĵo.

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo limas en nordo alLeimbach AG kajZetzwil, en nordoriento alBirrwil, en oriento alBeinwil ĉe la lago, en sudo alMenziken, en sudokcidento alPfeffikon, kaj en okcidento alGontenschwil.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Reinach estas servata de la mallarĝŝpura fervojkompanioWynentalbahn (WSB) deAraŭo alMenziken. La komunumo disponas pri la du haltejojReinach AG Mitte kajReinach AG Nord. Krome ekzistaspoŝtaŭtolinio alBeromünster.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]
Reformita preĝejo
Muzeo Schneggli

Sur la montetoKapf proksime ĉe la limo al Beinwil ĉe la lago situas la reformita preĝejo, kiu estis konstruita en la jaro1529 kiel unua dekomence protestanta kirko en Svislando.

LaDomo zum Schneggen estis konstruita en la jaroj1604 kaj1605 kaj servis kiel sidejo de lasubvokto. Al la novgotika domo estas alkonstruita turo kun pinta tendotegmento.

Aliflanke de la kantona vojo iom pli sude troviĝas laMalgranda Schneggen, en kiu troviĝis muelejo konstruita en la jaro1688. Post bruliĝo en la jaro1999 la domo estis rekonstruita, kaj hodiaŭ en ĝi troviĝas laMuzeo Schneggli.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Domo zum Schneggen, iama sidejo de la subvokto

La unua dokumenta mencio de Reinach datiĝas el la jaro1036 kielRinacha.

Enmezepoko en Reinach regis laGrafoj de Lencburgo kaj ek de1173 laGrafoj de Kiburgo. En la1415 laSvisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj ek de tiam Reinach estis servuto de la urboBerno. Fine de la16-a jarcento Reinach ricevis lamerkatorajton. Reinach tiam estis dum preskaŭ 3 jarcentoj la sidejo de subvoktejo de lavoktejoLencburgo de la tiel nomita berna Argovio. En1798 la sinjoroj deBerno estis dum laHelveta Revolucio kun helpo de francaj trupoj elpelitaj el Reinach, kaj ek de tiam Reinach apartenas al ladistrikto Kulm deKantono Argovio.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Komunumoj de la distrikto Kulm


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Reinach_AG&oldid=8424480"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp