Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Reims

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝonReims (stacidomo).
Reims
Fotokunmetaĵo
Fotokunmetaĵo
komunumo en Francio • urbego
 
Ĝemelurboj
Aachenkantono ArlingtonFlorencoBrazaviloCanterburySalcburgoKutná HoraNagoja Urbovd
Administrado
Lando Francio
RegionoGrand Est
DepartementoMarne
ArondismentoReims
KantonoKantonoj Reims-1, -2, -3, -4, -5, -6, -7, -8 kaj -9
KomunumaroReims Métropole
UrbestroArnaud Robinet(2020-2026)
Insee-kodo51454
Poŝtkodo51100
Demografio
Loĝantaro179 992(2010)
Loĝdenso3 837,8 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj49° 16′ N,4° 2′ O(mapo)49.265284.02861Koordinatoj:49° 16′ N,4° 2′ O(mapo)
Alteco74 ĝis137 m
Areo46,9 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo :Francio

Reims (Francio)
Reims (Francio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo :Marne

Reims (Marne)
Reims (Marne)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo :Reims

Reims (Reims)
Reims (Reims)
DEC
Map
vdr
La urbodomo de Reims
La urbodomo de Reims

Reims [ʁɛ̃s] estas urbo en nordorientaFrancio. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis178 478 loĝantoj sur areo de46,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de3 806 loĝantoj/km² - en 2010 ĝi havis 179 992 loĝantojn.[1] Pro tio estas la plej loĝatakomunumo en ladepartementoMarne kaj laregionoGrand Est, kvankam ĝi nur estassubprefektejo.

Reims dumromia tempo estisDurocortorum, sed antaŭe estis ĉefurbo de lagalla popoloRèmes. Ĝi estis la ĉefurbo de la historia provinco deĈampanjo, kaj ankaŭ la precipa centro deĈampano-keloj. Tie estis kronitaj lareĝoj de Francio, post kiamKlodvigo la 1-a igis sinkristano kaj igis sin kroni perSankta Remiĝo ĉirkaŭ la jaro500 (laŭ iuj en498/499, laŭ aliaj en507).

Reims posedas tri lokojn apartenantajn al lamonda heredaĵo de Unesko:katedralon, labazilikon Sankta Remio kaj lapalacon de Tau[2].

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Situo de Reims inter la komunumoj de Marne

Reims situas en nordorienta Francio,130 km deParizo,157 km deMetz,168 km deLille kaj282 km deStrasburgo.

ĈirkaŭReims
Saint-ThierryCourcy,BéthenyWitry-lès-Reims
Saint-Brice-Courcelles,TinqueuxReimsCernay-lès-Reims
Bezannes,Villers-aux-NœudsChampfleury,Trois-Puits,CormontreuilTaissy,Saint-Léonard,Puisieulx

Monumentoj

[redakti |redakti fonton]

Katedralo Nia Sinjorino

[redakti |redakti fonton]
Lakatedralo de Reims

Ĉefa vidindaĵo de Reims estasĝia katedralo, unu el la plej belajgotikaj konstruaĵoj. En ĝi la reĝoj de Francio kutime estis kronitaj.

Ĝi estas parto de laMonda Kulturheredaĵo de UNESKO[2] kaj tutmonde fama pro siaj eleganteco kaj harmonieco. Rimarkindaj estas ankaŭ ĝia statuaro kaj ĝiajvitraloj, precipe la grandarozo.

Baziliko Sankta Remio

[redakti |redakti fonton]

Post la katedralo, kiun ĝi preskaŭ egalas laŭ grando, la plej fama preĝejo de Reims estas labaziliko Sankta Remio, dum iu tempo ligita al gravamonaĥejo. Ĝi estis konstruita dum la 11-a, 12-a, 13-a kaj 15-a jarcentoj. La navo kaj la ĉefa transepto estas la plej malnovaj partoj; la fasado de la suda transepto estas pli nova.

La Marsa Pordego

[redakti |redakti fonton]
Marsa Pordego

La Marsa Pordego estas la plej malnova monumento de la urbo. Ĝia nomo devenas de la romia dioMarso, kiu proksime havistemplon. Ĝi ne vere estas pordego, sed triumfarko 33 metrojn longa kaj 13 metrojn alta, konsistanta el tri arkoj.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

En la urbo havis sian sidejon la flugkompanioAir Turquoise, ĝis fino de la aktivecoj en 2006.

Edukado

[redakti |redakti fonton]

Famuloj

[redakti |redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti |redakti fonton]

Reims havas jenajnĝemelurbojn:

Esperantistoj el Reims

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Insee. Populations légales 2010 - 51454-Reims (france). Alirita 6-an de septembro 2013 .
  2. 2,02,1 Cathédrale Notre-Dame, ancienne abbaye Saint-Rémi et palais de Tau, Reims (france). Unesko. Alirita 6-an de septembro 2013 .

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri Francio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priFrancio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Reims&oldid=9017091"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp