LaRegoloj (Regulus) estas malgrandagenro debirdoj, kiujn nuntempe la plej multajornitologoj taksas proprafamilioregoledoj, dum antaŭe pro ilia ekstera simileco kun lagenroFiloskopoj oni alkalkulis ilin al lafamilioSilviedoj. Lascienca nomoRegulidae devenas el lalatina vortoregulus aŭ "eta reĝo" aŭ princo, kaj deriviĝas el la koloraj kronoj de plenkreskuloj.
LagenroRegoloj enhavas sepspeciojn. Unu, laMadejra regolo,Regulus madeirensis, estis nur ĵus disigita elFajroverta regolo kiel aparta specio. Unu specio, laRubenkrona regolo, diferenciĝas sufiĉe pro siaj voĉo kaj plumaro tiel ke ĝi ofte ricevis statuson de propra genro,Corthylio.
La latina nomoregulus signifas "eta reĝo". Ĝi rilatas al lafablo pri la elekto de la "reĝo de la birdoj". La birdo kiu flugus la plej longan distancon iĝus reĝo. Laaglo forflugis ĉiujn aliajn birdojn, sed ĝi estis venkita de malgranda birdo kiu estis kaŝiĝinta en ties plumaro. Tiu legendo estis jam konata deAristotelo (Hist. animalium 9.11) kaj dePlinio (Naturalis hist. 10.74).
La motivo de tiu nomo estas la flava "krono" deregulus. Pro la legenda referenco al "plej malgranda birdo" kiu iĝas reĝo, la titolo estis tamen transportita al latroglodito en kelkaj lingvoj.[1] LaFajroverta regolo kaj laOrverta regolo estas komune konataj ie ankaŭ kiel "fajrokresta troglodito" kaj, respektive, "orkresta troglodito" tiel plifortigante la asocion de la regolo kun la troglodito.