La subdivido de Francio laŭ regionoj datiĝas de 1956, sed ili estis tiam nur administraciaj kaj formalaj subdividoj, ekzemple samkielarondismentoj aŭkantonoj hodiaŭ. Post la malsukceso dereferendumo en 1969 pri la kreaĵo de potencaj, politikaj regionoj (kiu aliparte kaŭzis la demision de PrezidentoCharles de Gaulle), la sinsekvaj registaroj elektis pli gradan metodon. Tiel laRegionaj Konsilioj estis kreitaj de la leĝo de la 5-a de julio 1972.
Tiam, ĉiu konsilio konsistis el la parlamentanoj (deputitoj kaj senatanoj) de la regiono kaj la delegitoj al laĜeneralaj Konsilioj kajkomunumoj de la regiono. La konsilantoj balotis ĉiujare malgrandan buĝeton, subtenitan per kelkaj fiskaj taksoj.
En 1982 kaj 1983, la leĝoj pri sencentrigo konfidis al la regionoj pluajn taskojn, precipe pri la subteno deliceoj aŭ pri profesia formado. Nur en 1986 fariĝis la regionoj veraj "teritoriaj kolektivoj", samkieldepartementoj aŭkomunumoj. En 2016, la limoj de la regionoj ŝanĝis.