LaRegiono de nacioj, naciecoj kaj popoloj de la Sudo (akronimeRNNPS,amhareየደቡብ ብሔር ብሔረሰቦችና ሕዝቦች ክልል,Yädäbub Bḥer Bḥeräsäbočna Hzboč Kllə) estas eksa regiono aŭ federacia ŝtato deEtiopio, unu el ĝiaj naŭ regionoj aŭ etnaj dividoj nomatajkililoĉo. Ĝi etendiĝis sur112 727 km² sudoriente de la lando. En1999 ĝi havis12 132 000 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo estisAŭasa. Aliaj gravaj urboj estas Arba Minĉ, Ŭendo, Dila, Jinga Alem, Sodo, Bonga kaj Mizan Teferi. La regiono havas landlimojn kunKenjo sude, la etiopia regionoGambelo norde, norde kaj oriente kunOromio kaj okcidente kunSudano.
Translokiĝo al la urbo Arba Minĉ estis planita ĉar nova regiono Sidama (amhareሲዳማ, kun ĉefurboAŭasa) estis apartigita post plebiscito la 18-an de junio 2020. La 23-an de novembro 2021, la regiono de la sudokcidentaj etiopaj popoloj (amhareየደቡብ ምዕራብ ኢትዮጵያ ህዝቦች ክልላዊ መንግስት, kun nova ĉefurbo Bonga) ankaŭ estis apartigita. Post alia referendumo en februaro 2023, la regiono Suda Etiopio (amhareደቡብ ኢትዮጵያ, kun ĉefurboSodo) estis formita de la suda parto kaj la resto de la regiono estis renomita Centra Etiopio (amhareማዕከላዊ ኢትዮጵያ, kun ĉefurbo Hosaena).