| Rec.Sport.Soccer Statistics Foundation | ||
|---|---|---|
| internacia organizaĵo sports website(en) | ||
| Komenco | 1994vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
LaSporta Futbala Statistika Fondaĵo (angle Rec.Sport.Soccer Statistics Foundation, akronimeRSSSF) estas privata organizaĵo kiu kolektas futbaldatenojn. Ĝi celas krei datumarkivon kiel eble plej kompletan kaj haveblan en la Interreto bazitan sur minimume formatitaj tekstdokumentoj[1].
Ĝi komenciĝis en januaro 1994 fare de tri membroj de la Rec.sport.soccer Usenetnovaĵgrupo kun la adresoalt.rec.sport.soccer : Lars Aarhus, Kent Hedlundh kaj Karel Stokkermans. Ĝi unue estis konata kiel la North European Rec.Sport.Soccer Statistics Foundation, sed la geografia restrikto estis ĉesigita kiam membroj de pli da landoj aliĝis. Ĉiu, kiu volas kaj kapablas kontribui pliajn datumojn, precipe en areoj, kiuj ankoraŭ ne estis adekvate kovritaj, povas fariĝi membro. Pri akcepto decidas "estraro" konsistanta el 3 ĝis 5 membroj.
La RSSSF nun havas membrojn kaj dungitojn el la tuta mondo kaj kreiĝis ses sekcioj, kiuj ĉefe kolektas datumojn de la ligoj kaj naciaj teamoj de la respektivaj landoj. Tiuj projektoj kovras piedpilkon enAlbanio,Brazilo,Danio,Egiptio,Norvegio,Pollando,Rumanio,Urugvajo kajVenezuelo, kvankam nur la brazilaj kaj norvegaj derivaĵoj aliĝas al la strikta tekstformato de la origina RSSSF kaj ne ĉiuj el ili sukcese reproduktas ĝian enhavkvaliton. La arkivoj de tiuj sekcioj estas kreitaj en la angla aŭ la respektivanacia lingvo[2].