Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Realismo (arto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Realismo
arta stilo
arkitektura stilo
arta movadoRedakti la valoron en Wikidata
 
Partoj
literatura realismo kajRealisma PentradoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdr
Bonjour, Monsieur Courbet, 1854. Realisma pentraĵo deGustave Courbet.

Realismo enarto estas la klopodo reprezenti temojn verece, sen artefariteco kaj evitante artajn konvenciojn, neverŝajnajn, ekzotajn kaj supernaturajn elementojn.

Realismo estis elstara en arto en multaj periodoj, kaj estas grandparte afero de tekniko kaj trejnado, krom la evito de stiligo. En vidaj artoj, iluziima realismo estas akurata priskribo de vivoformoj, perspektivo, kaj detaloj de lumo kaj koloro. Realismaj verkoj de arto povas emfazi la ĉiutagecon, malbelon aŭ sordidecon, same kiel verkoj desocia realismo,socialisma realismo,regionismo, aŭkuirlavuja realismo.

Estis variaj realismaj movadoj en artoj, kiaj la stilo deopero nomeverismo,literatura realismo,teatra realismo kajitala novrealisma kinarto. Larealisma pentrarto ekis en Francio en la 1850-aj jaroj, post larevolucio de 1848.[1] La realismaj pentristoj malakceptisRomantismon, kiu estis hegemonia en francaj literaturo kaj arto, kun radikoj en la fino de la18a jarcento.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Metropolitan Museum of Art. Metmuseum.org (2014-06-02). Alirita 2014-07-15 .
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Realismo_(arto)&oldid=9008160"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp