Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Reader’s Digest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reader’s Digest

emblemo

revuo

Fondinto(j)DeWitt Wallace • Lila Bell Wallacevd

Retejohttps://www.rd.com/
vdr

Reader’s Digest estas ĝeneralamagazino fondita enUsono en1922. Ĝiresumas artikolojn el aliaj gazetoj pri diversaj temoj, kaj aldonas kelkajn konstantajn rubrikojn (ŝercoj, prisanaĵoj ktp), prezentante la tuton en konciza formato pli simila al la tipapoŝlibro ol al la tiparevuo (pli simila, ekz-e, alPasporta Servo ol alKontakto). Multaj abonantoj lasas ĝin en lanecesejo, por havi ion por legi tie.

Dum multaj jarojReader’s Digest estis la plej multe abonata gazeto en Usono. Laŭ laanglalingva Vikipedio ĝi rangas aktualekvina en la mondo kajsesa en Usono laŭ abonantaro. La tutmonda abonantaro inkluzivas ankaŭ legantojn de versioj de la magazino en ĉ. 20 lingvoj, krom eldonojbrajla,sona, grandlitera, ktp.

La eldonanto estasprofitcela firmao Reader’s Digest Association, Inc., kiu ankaŭ eldonas librojn kaj aŭspiciasloteriojn ligitajn al la magazino. Procesoj plendantaj pri la loterioj pune devigis la firmaon elpagi milionojn da dolaroj, kio kontribuis al ĝia provizorabankroto antaŭ kelkaj jaroj.

Sidejo de la eldona firmao en Pleasantville, Novjorkio, Usono

Reader’s Digest estis la unua disvastiganto en Usono denovaĵoj pri la danĝeroj defumado rilate alpulma kancero, kaj ĝia premado influis lausonan registaron ekagi kontraŭ tiu danĝero.

La redakcia politiko estis (kaj kredeble plu estas)dekstrema,kontraŭkomunisma ktp. En1968 Reader’s Digest forte subtenis laprezidentiĝan kandidatecon deRichard Nixon, eĉ permesis lin verki artikolojn rekte por la magazino.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Oficiala retejo (angla)

Frontpaĝo de la unua numero
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Reader’s_Digest&oldid=8423854"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp