Reĝo Lear estas unu el la plej grandajtragediaj figuroj deWilliam Shakespeare en ladramoTrue cronicle historie of the life and death of king Lear and his three daughters (Vera kronika historio de la vivo kaj morto de reĝo Lear kaj liaj tri filinoj).
Multaj poetoj opiniis la dramon kulmino de lateatra poezio (Victor Hugo), sed aperis ankaŭ malaj opinioj, ke la dramo estas malbona (William Makepeace Thackeray,Leo Tolstoj).
La dramo disvolvas klasikanfabelon pri reĝo, kutimiĝinta nur al flatoj, kiu elpelas el la domo sian plej junan filinon, ĉar ŝi rifuzis kaĵoli lin, dum ŝiaj pli aĝaj fratinoj incensis lin plej fervore. Sed baldaŭ montriĝis, ke ilia amo estis nur ŝajnigata, dum sole la plej juna lin amas sincere. Ŝekspiro faris el la fabela temo filozofian dramon.
En Esperanto aperis du tradukoj, en1924 de pastroj Curry kaj Ashley, en1966 majstra traduko de Kalocsay.
- La Tragedio de Reĝo Lear deShakespeare, el la angla tradukisA. L. Curry kajA. J. Ashley.1924, 172 p.„Certe laŭ precizeco kaj ĝustigo al la originalo superas la anglaj tradukintoj, sed kion ili gajnas je fideleco, tion ili perdas je facileco kaj komprenebleco.“ (G. S. ,E', 1924, p: 125.)
- La tragedio de Reĝo Lear deWilliam Shakespeare, tradukisKolomano Kalocsay, enkondukon verkisIvo Lapenna. - Rotterdam: UEA,1966. - 160 p. -Serio Oriento-Okcidento n-ro 6)
Lear kaj Cordelia de Ford Madox Brown,
1849Reĝo Lear prezentanta Ludwig Devrient kiel Reĝo Lear, verŝajne farita por produktado de Jean-François Ducis en 1769.
Michael D Jakobs en la rolo de la Reĝo Lear.
- ↑La bildo estas tiu de la eldono de 1966