Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Reĝlando Galicio kaj Lodomerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝlando Galicio kaj Lodomerio
Origina nomo:
pole Królestwo Galicji i Lodomerii
germane Königreich Galizien und Lodomerien
ukraine Королівство Галичини та Володимирії
 Respubliko de Ambaŭ Nacioj
 Varsovia Duklando
 Respubliko Krakovo
 Princlando Moldavio
17721918Dua Pola Respubliko 
Okcident-Ukraina Popola Respubliko 
Ukraina Popola Respubliko 
Duklando Bukovino 

reĝlandokronlando de Aŭstrio(-Hungario) • eksa administra teritoria unuo • historia lando • historia administra teritoria unuo • eksa administra teritoria unuo
Geografio
Galicio kaj Lodomerio en Aŭstrio-Hungario, 1914
Galicio kaj Lodomerio en Aŭstrio-Hungario, 1914
Ĉefurbo:
Lemberg (pole Lwów)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
2 600 000(1773)
Nacia konsisto:
Tre varia miksaĵo:poloj (ĉefe okcidente),rutenoj (ĉefe oriente), galiciajgermanoj,armenoj,judoj,hungaroj,romaoj, lipovanoj, ktp.
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Kronlando de laHabsburga monarkio(1772–1804),
de laAŭstria Imperio(1804–67),
de lacislajtia parto deAŭstrio-Hungario(1867–1918)
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Respubliko de Ambaŭ NaciojRespubliko de Ambaŭ Nacioj
Varsovia DuklandoVarsovia Duklando
Respubliko KrakovoRespubliko Krakovo
Princlando MoldavioPrinclando Moldavio
Postsekvaj ŝtatoj:
Dua Pola RespublikoDua Pola Respubliko
Okcident-Ukraina Popola RespublikoOkcident-Ukraina Popola Respubliko
Ukraina Popola RespublikoUkraina Popola Respubliko
Duklando BukovinoDuklando Bukovino
Elstaraj historiaj eventoj
Reĝ(in)o
1772–1780Maria Tereza (unua)
1916–1918Karolo la 1-a (lasta)
Diplomatiaj rilatoj
vdr

LaReĝlando Galicio kaj Lodomerio, ankaŭ nomataAŭstra Galicio, iĝis "kronlando" de laHabsburga Monarkio rezulte de la unuadispartigo de Pollando-Litovio en 1772, kiam ĝi iĝis reĝlando sub Habsburga regado. De 1804 ĝis 1918 ĝi estis kronlando de laAŭstra Imperio. Post la reformoj de 1867, ĝi fariĝisetne pole administrata aŭtonoma unuo sub la Aŭstria krono. La lando estis skulptita el la tuta sudokcidenta parto dePollando-Litovio. Inter la multaj ceremoniaj titoloj de la princoj de Hungario estis "reganto de Galicio kaj Lodomerio".

La nomo "Galicio" devenas per latinigo de la nomoHaliĉ,ukraine Галич, urbo kaj iama mezepoka princlando en Ukrainio. "Lodomerio" estas alia nomo de la regionoVolinio kaj devenas per latinigo de "Volodymyr",pole Włodzimierz, la hodiaŭa urboVolodimir-Volinski,ukraine Володимир-Волинський. Jam la mezepoka hungara reĝoAndreo la 2-a alprenis la titolon "reĝo de Galicio kaj Lodomerio". LaHabsburgoj reprenistiun nomon por la novkreita kronlando, kvankam tiu entute nur enhavis la regiononGalicio kaj neniom da "Lodomerio" (Volinio).

Tiu historia teritorio enOrienta Eŭropo estas hodiaŭ dividita interPollando kajUkrainio. La kerno de la historia Galicio respondas al la modernajLviva provinco,Ternopila provinco kajIvano-Frankivska provinco de okcidenta Ukrainio.

Ceremonia nomo

[redakti |redakti fonton]
Aŭstra Galicio 1772-1918

La plena ceremonia nomo de la reĝlando estis "Reĝlando de Galicio kaj Lodomerio kun laGrandduklando Krakovo kaj la DuklandojAŭŝvico kajZatoro", en la lokaj lingvoj:

  • germane Königreich Galizien und Lodomerien mit dem Großherzogtum Krakau und den Herzogtümern Auschwitz und Zator;
  • pole Królestwo Galicji i Lodomerii wraz z Wielkim Księstwem Krakowskim i Księstwem Oświęcimia i Zatoru;
  • ukraine Королівство Галичини та Володимирії з великим князіством Краківським і князівствами Освенцима і Затору, kaj
  • hungare Galícia és Lodoméria királysága Krakkó nagyhercegségével és Auschwitz és Zator hercegséggel.


Reĝlando Haliĉ-Volodimir

[redakti |redakti fonton]

(malnovruseГалицко-Волинскоє князство,latine: Regnum Galiciae et Lodomeriae) – politika unuo estiĝinta post disfalo deKieva regno kun la ĉefaj centroj en Haliĉ kaj Volodimir Volinskij. Aliaj pli gravaj fortikaĵoj kaj samtempe administrejoj: Bełz,Brześć,Chełm, Czerwień, Drohobuż, Dźwinogród,Lwów,Łuck, Peresopnica,Przemyśl, Szumsk kaj Trembowla.

Interesaĵo

[redakti |redakti fonton]

Lalatiniga nomo Galicio estis enkondukita deaŭstroj por forigi laslavan nomon, oni evitisgermanigon por eventuala kontraŭstaro depoloj. Simile oni[Kiu? La habsburgoj??] nuntempe altrudasVia Carpatia anstataŭ laKarpata vojo.[Dubinda teksto]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


Ĝermo pri Aŭstrio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priAŭstrio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Reĝlando_Galicio_kaj_Lodomerio&oldid=9198478"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp