Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Reĝa aglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Reĝa aglo
Reĝa aglo en la rabobirda rehabilitada centro de la Universitato Auburn
Reĝa aglo en la rabobirda rehabilitada centro de laUniversitato Auburn
Reĝa aglo en Finnlando
Reĝa aglo enFinnlando
Biologia klasado
Regno:Animalia -animaloj
Filumo:Chordata -ĥorduloj
Klaso:Aves -birdoj
Ordo:Accipitriformes -akcipitroformaj
Familio:Accipitridae -akcipitredoj
Genro:Aquila -aglo
Specio:A. chrysaetos -reĝa aglo
Aquila chrysaetos
(Linnaeus, C, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo.  Ĉiujara ĉeesto  Reprodukta teritorio  Vintrejo
Naturaarealo.
  •  Ĉiujara ĉeesto
  •  Reprodukta teritorio
  •  Vintrejo
  • Naturaarealo.
  •  Ĉiujara ĉeesto
  •  Reprodukta teritorio
  •  Vintrejo
  • Subspecioj

    6 subspecioj, vidu tekston.

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Lareĝa aglo[1],[2]oraglo[mankas fonto] (latine Aquila chrysaetos) estas unu el la plej konatajrabobirdoj de la norda duonglobo. Ĝi apartenas al lagenroAquila, en kiu estas ankaŭ aliaj specioj nomatajagloj, kaj al la familioakcipitredoj kun multaj genroj de rabobirdoj.

    La reĝa aglo estas malhelbruna, granda rabobirdo, kiu regas teritorion grandan ĝis 155 km². Dum la jaroj de reproduktiĝo, ĝi vivas en paroj de konstanta gea rilato (enmonogamio); agloparo povas resti kune dum pluraj jaroj, eĉ dumvive. Reĝa aglo nestas en altaj lokoj kiel marbordaj krutaĵoj, arboj aŭ eĉ supre sur telefonfostoj kaj aliaj homaj konstruaĵoj. Ĝi konstruas grandeganneston, kien ĝi povas reveni dum pluraj jaroj por havi idojn. La ino demetas 1 ĝis 4ovojn, kaj ambaŭ gepatrojkovas tiujn dum 40 ĝis 45 tagoj. Tipe 1 aŭ 2 idoj travivas ĝiselnestiĝo post ĉirkaŭ tri monatoj.

    Karakterizaĵoj

    [redakti |redakti fonton]
    • Longeco: 80–95 cm
    • Enverguro: 188–227 cm
    • Pezo: ĉ. 5 kg
    • Ovoj: 2
    • Kovado: 42-45 tagoj

    Disvastiĝo

    [redakti |redakti fonton]

    Lareĝa aglo ĉeestas grandan parton deNordameriko,Eŭrazio kaj nordon deAfriko. Estas loĝantaro eĉ en insuloj kielBritio, tiuj de laMediteranea Maro,Japanio kajVankuvera Insulo. Tamen la loĝantaro de centraEŭropo malpligrandiĝis lastatempe pro la homa agado kaj la specio malaperis eĉ kie antaŭe estis abunda.

    Iam disvastigata tra la tutaNorda Hemisfero, ĝi malaperis el multaj el la plej loĝataj areoj. Ĝi iĝis tieleformortinta el parto de sia iama teritorio aŭ nekomuna, tamen la specio estas ankoraŭ tre konata enEŭrazio,Nordameriko, kaj partojn deNordafriko. La plej alta denseco de reproduktantaj reĝaj agloj en la mondo estas en sudo deKantono Alameda,Kalifornio.

    Nune okcidentaEŭropo havas stabilajn loĝantarojn enSkotio,Norvegio, laAlpoj,Italio kaj laIberia Duoninsulo, kaj en 2001 oni liberigis 35 ekzemplerojn enIrlando (kie la specio malaperis komence de la20a jarcento). Ankaŭ enNordameriko oni konstatis malplialtiĝon de la specio, kvankam ne tiome kiome en Eŭropo, kaj la resto de ties ekzisto daŭras stabila. Tiu aglo estas unu el la rabobirdoj plej uzataj enfalkado, ĉefe enCentra Azio, kie estas uzata por ĉasi eĉlupojn kajantilopojn.

    Antaŭe oni povis trovi la reĝan aglon en ĉiuj medioj, sed, enEŭropo, la persekutadoj limigis ĝiajn teritoriojn al montaroj kaj apartaj arbaroj.
    Ĝi nestas kutime en klifo kie la paro konstruas grandan neston.

    Tiuholarktisa rabobirdo estas interalie ankoraŭ registrita en jenajekoregionoj : laapeninaj deciduaj montarbaroj, lacentra-meksikaltebenaĵa kserofitaro, lacentra-meksika kserofitaro, laelborz-montara arbarstepo, laetiopaj montaraj arbustetaroj, lahonŝuaj alpaj koniferaroj, lamediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj, lanordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj, laorient-siberia tajgo, laokcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj kaj lazagros-montara arbarstepo.

    Aspekto

    [redakti |redakti fonton]
    Junulo, notu blankon en vosto kaj malhelan kolon

    Lareĝa aglo estas granda birdo kiu povas esti unumetre longa -sed pli ofte inter 76 kaj 89 cm- kaj havi dumetran enverguron. Ĝi estas granda, malhelbruna rabobirdo kun larĝaj flugiloj. Ties grando estas varia: ĝi gamas el 70 al 85 cm longa, kaj havas enverguron de 185 al 220 cm, kaj pezas 3 al 6 kg.[3]

    Kiel ĉe la plej parto de la rabobirdoj, la inoj estas pli grandaj ol la maskloj, kvankam ambaŭ seksoj estas similaj laŭ plumaro, sed estas konsiderindaseksa dimorfismo laŭ grando.[4]

    Ties plumaro estas malhelbruna ĝenerale kaj iom pli orkolora en kapo (superokula strio kaj subokula marketo), nuko kaj malantaŭa kolo, en ŝultroj kaj vostopinto ĉe plenkreskuloj. Estas iome da grizo en flugiloj kaj vosto.[5]

    Tiu specio membras en la nomatajbotagloj, ĉar la kruroj estas plumkovritaj je plumaro anstataŭ je skvamaro kiel ĉe la aliaj agloj. La plumoj detarsoj gamas el blanka al malhelbruna. Aldone kelkaj birdoj havas blankajn ŝultrojn.[6] La beko estas malhela pinte, nuance al pli hela kornokoloro, kun flavavaksaĵo.[7]

    Ĉe junuloj, estas pli da blanko en vosto (escepte fina nigra bendo)[4] ol bruno, proporcio kiu ŝanĝas laŭ aĝo kaj koloro kiu povas esti dividata de pli malhelaj plumoj,[8] Eventuale ankaŭ supraj flugilplumoj de junuloj estas blankaj, aŭ estas birdoj kiuj tute ne havas blankon en flugiloj. Dum birdo pliaĝas, la kvanto de blanko en flugiloj kaj vosto malpliiĝas, kaj la plumaro de plenkreskulo estas kutime akirata la kvinan jaron[8].

    Taksonomio kaj sistematiko

    [redakti |redakti fonton]

    Tiuspecio estis unuafoje priskribata deLinnaeus en sia verko de1758Systema naturae kielFalco chrysaetos.[9] Latipa loko estis registrita simple kiel "Eŭropo"; ĝi estis poste fiksata enSvedio. Ĝi estis movita al nova genroAquila fare de francaornitologoMathurin Jacques Brisson en1760.[10]

    Lareĝa aglo estas unu el la plej grandaj agloj en la genroAquila, kiu estas distribuata preskaŭ tutmonde. La plej lastaj pristudoj indikas, ke ĝi formas tutmondansuperspecion kun laVeroksia aglo, laGurneja aglo, kaj laKojnvosta aglo.

    LaŭAviList[11], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:

    • Accipitriformes - akcipitroformaj
      • Accipitridae - akcipitredoj
        • AquilaBrisson, MJ, 1760 - aglo
          • Aquila chrysaetos(Linnaeus, C, 1758) - reĝa aglo
            • Aquila chrysaetos chrysaetos(Linnaeus, C, 1758)
            • Aquila chrysaetos kamtschaticaSevertsov, NA, 1888
            • Aquila chrysaetos japonicaSevertsov, NA, 1888
            • Aquila chrysaetos daphaneaSevertsov, NA, 1888
            • Aquila chrysaetos homeyeriSevertsov, NA, 1888
            • Aquila chrysaetos canadensis(Linnaeus, C, 1758)

    Pli detale, lareĝa aglo diversas laŭ 5 aŭ 6subspecioj kiuj diferenciĝas pro kelkaj ecoj de sia aspekto (grando kaj plumaro) aŭ konduto (kiel ekzemple migrado aŭ loĝanta konduto):

    La pli grandaj reĝaj agloj de mezaPleistoceno deFrancio (kaj eble aliloke) estas konsideratajpaleosubspecioAquila chrysaetos bonifacti, kaj la grandaj specimenoj de finaPleistoceno de Kavo Liko (Kreto) ricevis la nomon deAquila chrysaetos simurgh.[13]

    Vivmaniero

    [redakti |redakti fonton]

    Kiam tiu grandarabobirdo alte cirklante ŝvebas, ĝi ne ĉasas, sed prigardas sian teritorion antaŭ aliri ĉasterenon per longa glitado. Reĝa aglo ĉasas flugante malalte por surprizi sian predon. Ne ekzistas konfirmita atesto pri atako al homo.

    Ĝenerale ĝi ne migras. Ili vivas ĝis 40 aŭ 50 jaroj.

    Manĝo

    [redakti |redakti fonton]
    Ĉe Bestoĝardeno deSan Francisco, Usono. La beko estas ege taŭga por disŝiri grandajn predojn

    Lareĝa aglo ĉasas ekde aero kaj por tio estas ekipata per tipaj armiloj en ties familio:fortaj kruroj kiuj finas per bone disvolvitaj krifoj, hoka beko, granda forto kaj rapideco kaj povega vidkapablo por trovi predojn je centoj da metroj de distanco. Ĉiukaze tiu rabobirdo bezonas ege peni, ĉar nur 20 al 30 % de la atakoj estas sukcesaj, kaj tio nur kiam la predo estas pli malforta. Tio signifas, ke la predanto kontribuas al plibonigo de la populacioj, ĉar survivas la plej fortaj kaj kapablaj.

    Ili uzas sian lertecon kombine kun la povegaj fingroj por kapti siajn predojn. Ili manĝas ankaŭkadavraĵojn se predo malabundas, same kielreptiliojn. Oni konstatis multajn birdojn, inklude grandajn speciojn ĝis la grando de cignoj kaj gruoj, same kiel ekzempleroj de korako kaj deNigramantela mevo. Oni konstatis ankaŭ atakojn kaj mortigojn de plenkreskuloj dekapreolo. La eŭrazia subspecio estas uzata por ĉasi kaj mortigi lupojn en multaj indiĝenaj komunumoj, kie ties statuso estas konsiderata kun granda mistika adoro.

    Ties predoj estas diversaj laŭ formoj aŭ grando:musoj,kunikloj,leporoj,marmotoj, grundosciuroj,lagopoj, aliaj teraj kaj flugantaj birdoj kiajmontokorvoj,korakoj,kornikoj, grandaj mamuloj kiajvulpoj, hejmaj kaj sovaĝaj katoj,musteloj kaj eĉ idoj aŭ maljunaj kaj malsanaj ekzempleroj de sovaĝajkaproj,cervoj,aproj,lupoj kajĉamoj.

    La hegemonia predo en Nordameriko estas laleporedoj (leporoj kajkunikloj) kajsciuredoj (grundosciuroj,prerihundoj, kajmarmotoj). En studo, mamuloj estis 83.9 % de la agla dieto.[14] Ties predo varias ankaŭ laŭ la regiono: enVaŝingtono, laFlavventra marmoto estis manĝata multe pli ol aliaj specioj,[15] dum en Svedio, la agloj konsumis ĉefe birdojn kaj inter ili ĉefe laUrogalo.[16]

    La duaranga predogrupo de la Reĝa aglo estas aliajbirdoj. Variajkokoformaj (ĉefefazanoj,montolagopoj kajlagopoj) estas la ĉefaj birdopredoj. Tamen praktike ĉiu ajn birdo, elEŭropazia garolo alcigno aŭ eĉ alGriza gruo, estas eventuala predo.

    Lareĝa aglo estas birdapintopredanto, tio estas ke ties sana plenkreskulo ne estas predata de iu ajn besto. Estas konstatoj de reĝaj agloj mortigantaj kaj manĝantaj grandajn rabobirdojn kiaj laĈasfalko, laAkcipitro, kajbuteoj, ĉu plenkreskuloj, birdidoj aŭ ovoj.Falkoj,sterkoraroj, kaj birdoj de la genroButeo kiaj laVilkrura buteo, kiuj estas kutime konkurencantoj, grupe kunĉikanis reĝajn aglojn kiuj preterpasis siajn apudajn nestolokajn areojn.[17] Iam unu reĝa aglo fluganta al nesto deMigra falko estis atakita kaj mortigata de flugofalanta patra falko.[18] Tio povas esti izolita okazaĵo, konsiderinte, ke la aglo estas multajn fojojn pli granda kaj pli povega ol la falko, kaj tiele la reversa rezulto estis multe pli malverŝajna.[19] Pli komune la reĝa aglokleptoparazitas, aŭ ŝtelas predon, el aliaj rabobirdoj. Se ne estas tiom grandaj kiom kelkaj vulturoj, la reĝa aglo estas kapabla apartigi estrajn vulturojn kaj aliajn rabobirdojn el kadavraĵo.

    Dum vintraj monatoj kiam predoj malabundas, la reĝa aglo nutras sin el kadavraĵoj de grandaj bestoj, kiajkapr-antilopoj kajboacoj.[20] Estas unu konfirmata vidaĵo de reĝa aglo kaptanta la idon deBruna urso,[21]

    EnAlpoj eĉ estas nur onidiraj rakontoj pri malnovaj atakoj de agloj eksterordinare grandaj kontraŭ infanoj. Ĝi ne rifuzas profiti elkadavraĵoj.

    Reproduktado

    [redakti |redakti fonton]
    Nesto (maldekstre centre fone) en la Valo de Siagne de la Pare,Alpes-Maritimes,Francio
    Aquila chrysaetos -MHNT

    Lareĝa aglo estasmonogama kaj kutime porviva. Ili konstruas kelkaj nestojn en sia teritorio kaj ili uzas ilin unu post la alia. La bazo estas tri dikaj branĉoj sur kiuj oni disponigas bastonetojn kaj herbon. Laŭ zonoj, ili nestas en altaj arboj aŭ en krutaj rokoj aŭ klifoj. Ĉiun novan reproduktan sezonon oni aldonas pliajn bastonetamasojn al la nesto, pro tio kutime la nesto altas unu metron kaj duonon kaj grandas 2 m en diametro post kelkaj uzjaroj. Se la aglonesto estas situanta en arbo, la subtenantaj branĉoj povas rompiĝi pro la pezo de la nesto. Aliaj animaloj — birdoj kaj mamuloj tro malgrandaj por esti interesaj al la granda rabobirdo — ofte uzas la agloneston kiel ŝirmon. Ties predantoj estas ĝuste grandaj kiel predoj por la reĝa aglo, kaj pro tio tiuj evitas la uzatajn aglonestojn.

    Lareprodukta sezono diversas laŭ zonoj interjanuaro kajseptembro (depende de la loko) kaj povas okazi en la sama teritorio kie loĝas la agloj dum la resto de la jaro aŭ en alia kien la paro elmigras precize por reproduktado. Post pariĝo la ino demetas unu aŭ du ovojn, plej ofte nur 1, el 30 al 40 % 2 ovojn kaj rarege 3 kaj pli rarege 4; ili estas ĉu blankaj aŭ blankaj kun cinamaj aŭ brunaj punktoj aŭ makuletoj; la ovoj estoskovataj tuj post la unua ovodemeto dum 40 al 45 tagoj ĉefe de la ino, dum la viro defendas la teritorion, sed ankaŭ kovas kiam la ino eliras manĝi. Tio okazas ĝis kiam la idoj eloviĝas jam tute kovritaj je blankalanugo, sed blindaj. Kiam estas du idoj en la nesto, nur unu, tiu kiu unue eloviĝas,elflugos je ĉirkaŭ 50 tagoj. La plej juna kaj malforta mortiĝas ĉu malzorgita de la gepatroj ĉu rekte forpelita de la plej forta. Tio okazas pro tio ke la plej aĝa havas kelktagan avantaĝon en kresko kaj sekve por ricevi manĝon. Tiu strategio estas utila por la specio ĉar la gepatroj povas reproduktiĝi eĉ kiam manĝo malabundas, sed havigante rezervan idon kaze ke la plej aĝa ido mortas tuj post eloviĝo. La reĝa agloinvestas multan tempon kaj penon por produkti siajn idojn; post kiam ili ekĉasas per si mem, plej parto de reĝaj agloj survivas multaj jarojn, sed mortindico eĉ inter la ĵus naskitaj idoj estas multe pli alta, ĉefe en la unuaj semajnoj post eloviĝo.

    La idoj estas manĝigataj de la gepatroj en la nesto ĝis kiam unu sendependiĝas. Ĝi povas ricevi la saman manĝaĵon manĝatan de la gepatroj, kvankam ofte la gepatroj ĉasas pli da birdoj por la idoj ol da mamuloj. Ĉiukaze restas 3 monatojn ĉeneste. Dum la lasta monato la junulo kombas siajn plumojn perbeke kiel preparo al ekflugo. Ties plumaro nigriĝas kaj la gepatroj jam ne manĝigas ĝin, sed nur lasas la manĝeron por ke la ido disigu kaj manĝu ĝin. La ido iĝas eĉ pli granda ol maskla plenkreskulo. Nur kiam junulo estas jam 3- aŭ 4-jaraĝa ties plumaro iĝas malhela.

    Statuso kaj konservado

    [redakti |redakti fonton]

    Iam la reĝa aglo vivis en moderklimataEŭropo, NordaAzio,Nordameriko,Nordafriko, kajJapanio. En plej areoj tiu birdo estas nune montoloĝanto, sed iame ĝi reproduktiĝis ankaŭ en ebenaĵoj kaj arbaroj. En ĵusaj jaroj ĝi ekreproduktiĝis denove en areoj de malaltaj teroj ekzemple enSvedio kajDanio.

    Estis granda malpliiĝo enCentra Eŭropo kie ili estas nune esence limigitaj al laApeninoj,Alpoj, kajKarpatoj. En Britio la lasta kompleta studo de la reĝaj agloj okazis en 2003, kaj trovis 442 okupitajn teritoriojn.[22] Malpli detala studo de 2007 montris, ke aldone al grandaj nombroj de teritorioj en la Skotaj Altaj Teroj kaj Internaj kaj Eksteraj Hebridoj, estis kelkaj birdoj en suda Skotio kaj norda Anglio.[23] Inter 1969 kaj 2003 ili nestumis en laLaga Distrikto,Kumbrio.[22]

    EnIrlando, kie ĝi estis formortinta pro ĉasado ekde1912, oni faris klopodojn por reenmeti la specion. Oni liberigis 46 birdojn en la naturo en laNacia Parko Glenveagh,Graflando Donegal, el 2001 al 2006, kaj okazis almenaŭ 3 mortoj de inoj ekde tiam. Oni intencis liberigi totalon de 60 birdoj, por sekurigi eblan populacion. Aprile de 2007, paro de reĝaj agloj produktis la unuan idon eloviĝintan en Irlando en preskaŭ unu jarcento. La antaŭaj klopodoj por helpi la birdojn reproduktiĝi ĉe la Nacia Parko Glenveagh malsukcesis.

    EnNordameriko la situacio ne estas tiom drama, sed estis ankaŭ rimarkinda malpliiĝo. La ĉefa minaco estashabitatodetruo kiu fine de la19a jarcento jam forpelis la reĝajn aglojn el kelkaj regionoj kie ili iam loĝis.[24] En la 20a jarcento venenigo perorganoklorido kaj perpezaj metaloj estis ege komuna, sed tiuj malpliiĝis danke al striktaj reguloj pripoluado. EnUsono la reĝa aglo estas laŭleĝe protektata de laBald and Golden Eagle Protection Act.

    Disponeblaj habitato kaj manĝo estas la ĉefaj limigantaj faktoroj nune. Kolizioj kunelektraj fostoj iĝis pliiĝanta grava kaŭzo de morteco el komenco de la 20a jarcento. Je tutmonda skalo, la reĝa aglo ne estas konsiderata minacata fare de laIUCN ĉefe danke al ties grandaj aziaj kaj amerikaj populacioj.

    Ĉe homa kulturo

    [redakti |redakti fonton]
    Ilustraĵo de 1870 deburkutfalkadistoj enKazaĥio

    Falkado

    [redakti |redakti fonton]

    La reĝaj agloj estis uzataj en falkado elMezepoko. En Azio ili estis uzataj en teamoj por ĉasi animalojn kiaj cervoj, antilopoj kaj lupoj, dum ties uzado estis rezervata por imperiestroj en Eŭropo.[25] Ili povas esti trejnataj porfalkado.[26]

    Heraldiko

    [redakti |redakti fonton]
    Blazono de Meksiko
    Blazono de Egiptio

    La reĝa aglo estas la plej komunanacia animalo en la mondo, ĉar almenaŭ 5 landoj nomeAlbanio,Germanio,Aŭstrio,Meksiko kajKazaĥio faris ĝin la nacia simbola animalo. Ĝi estas ankaŭ komuna temo en la naciaj simboloj de landoj kiuj ne havas oficiale nacian animalon aŭ nacian birdon. La tialoj por tio estas variaj, sed inter la nacioj kiuj uzas la Reĝan aglon kiel aŭ en ŝtata simbolo, estas du klaraj tradicioj kiuj helpas klarigi la modernan uzadon. Inter eŭropaj landoj, la Reĝa aglo estis la modelo por laaquila, la plej elstara simbolo de laRomaj legioj kaj pli ĝenerale de laromia civilizo kiu ege influis super laokcidenta kulturo; plie kelkaj romiaj tradicioj estis kunportitaj de laBizanca Imperio al suda kaj orienta Eŭropo kaj de laSankta Romia Imperio al centra kaj okcidenta Eŭropo, transmitante la uzadon de la Reĝa aglo al kelkaj modernaj ŝtatoj. Tiu asocio de la Reĝa aglo kun Romo kondukis ankaŭ al adopto de similaj simboloj en aliaj landoj; ekzemple la adopto de la rilata kaj fizike similaBlankkapa maraglo kiel nacia birdo deUsono estis inspirata de la konceptigo de Usono kiel moderna restatigo de laRoma Respubliko, temo kiu reaperas ankaŭ en aliaj elementoj (inklude la hegemonio de lanovklasika arkitekturo en usonaj publikaj konstruaĵoj kaj la uzado de romia terminologio kiel nomi la supran ĉambron de la kongreso la Senaton por reveni al la romia modelo).

    Alia delonga tradicio uzi la Reĝan aglon povas troviĝi en laaraba mondo, kie la aglo estas historie simbolo de povo en laaraba poezio, kaj estis laŭ legendo la persona simbolo deSaladino. La specifa priskribo de la Reĝa aglo legende konsiderata kiel tiu de Saladino estis adoptata de la movado dearaba naciismo, kaj nune aperas en la blazonoj deEgiptio,Irako, kajPalestino; ĝi antaŭe aperis en lasimbolo de laDemokratia Popola Respubliko Jemeno (1967-1990) kaj en lablazono deLibio (1970-1972). La nuna simbolo de Jemeno montras Reĝan aglon, sed ĝi ne estas tiu de Saladino.

    Religio

    [redakti |redakti fonton]

    En Nordameriko

    [redakti |redakti fonton]

    La aglo estas sankta birdo en kelkaj kulturoj kaj la plumoj de la aglo estas centraj al multaj religiaj kaj spiritaj kutimoj, ĉefe inter kelkajUsonaj indianoj kajUnuaj nacioj en Kanado, same kiel inter multaj popoloj de Mesameriko. Kelkaj indiĝenaj amerikaj popoloj adoras aglojn kiel sakraj kaj ties plumoj kaj aliaj korpopartoj de Blankkapa maraglo kaj de Reĝa aglo. Plumoj estas kapovesto ofte de indiĝenaj nordamerikanoj kaj estis komparataj al laBiblio kaj alkrucifikso de kristanismo. Aglaj plumoj estas ofte uzataj en diversaj indiĝenaj ceremonioj kaj por honorigi akiraĵojn kia rimarkinda estreco aŭ kuraĝeco. La Reĝa aglo estas konsiderata la origino de la legendoj pri laŜtormobirdo de sudokcidenta Usono.[25]

    La nunaj leĝoj pri agloplumoj kondiĉas ke nur individuoj de certigileblaj indiĝenaj prauloj aliĝintaj en federe agnoskita nacio (tribo) estas laŭleĝe rajtigitaj akiri plumojn de Blankakapa maraglo aŭ de Reĝa aglo por religia aŭ spirita uzado. La konstitucieco de tiuj leĝoj estis pridiskutata de indiĝenaj grupoj sur bazo ke ĝi kontraŭas la regulon de laUnua Amendo ĉar tuŝas la eblon praktiki sian religion libere.[27][28]

    Poŝtmarkoj

    [redakti |redakti fonton]

    La reĝa aglo estas la oka plej komuna birdo priskribita enpoŝtmarkoj kun 155 poŝtmarkoj eldonitaj de 71 poŝtaj entoj.[29][30]

    Aliaj

    [redakti |redakti fonton]

    J.R.R. Tolkien uzis bildon de nematurulo de Reĝa aglo el verko de 1919 de T. A. Coward nomeThe Birds of the British Isles and Their Eggs por ilustraĵo de Bilbo vekiĝanta ĉe Gwaihir.[31]

    Bildogalerio

    [redakti |redakti fonton]
    • Aquila chrysaetos chrysaetos - MHNT
      Aquila chrysaetos chrysaetos -MHNT

    Referencoj

    [redakti |redakti fonton]
    1. reĝa aglo en PIV ĉe vortaro.net
    2. 2,02,1Ornitologia taksonomio
    3. Golden Eagle, Life History. All About Birds. Cornell Lab of Ornithology (2009). Alirita 26a de Decembro 2010 .
    4. 4,04,1Terres (1980), p. 478
    5. Clark kaj Wheeler (2001), p. 241
    6. (1947) “Plumage Changes in the Golden Eagle”,Auk 64,p. 549–576. Alirita 27a Decembro 2010.. Arkivigite je 2012-09-05 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2012-09-05. Alirita 2011-09-14 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2012-09-05. Alirita 2011-09-14 .
    7. (1983) “The field identification of North American eagles”,North American Birds 37 (5),p. 822–826. Alirita 27a Decembro 2010.. Arkivigite je 2012-09-13 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2012-09-13. Alirita 2011-09-14 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2012-09-13. Alirita 2011-09-14 .
    8. 8,08,1 (2004) “How to Age Golden Eagles”,Birding,p. 278–283. Alirita 27a Decembro 2010.. Arkivigite je 2017-07-08 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2017-07-08. Alirita 2011-09-14 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2017-07-08. Alirita 2011-09-14 .
    9. "[Falco] cera lutea, pedibus lanatis, corpore fusco ferrugineo vario, cauda nigra basi cinereo-undulata." - "[Taga rabobirdo] kun flavavaksaĵo, [plumokovratajtarsometatarsoj], malhelbruna korpo varia al ruĝeckolora, nigra vosto kun helgriza bazo." (Linnaeus 1758)
    10. Brisson; Mathurin Jacques. (1760)Ornithologie; ou, Méthode contenant la division des oiseaux en ordres, sections, genres, espéces & leurs variétés. &c. Parizo: C.J.B. Bauche, p. 28, 419.
    11. AviList v2025, konsultita la 23-an de dec. 2025
    12. Rasmussen, PC & JC Anderton. (2005)Birds of South Asia. The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, p. 107.
    13. Sánchez Marco (2004)
    14. (1976) “The Food Habits of North American Golden Eagles”,American Midland Naturalist 95 (1),p. 231–236. 
    15. (1983) “Food Habits of Golden Eagles in Eastern Washington”,The Murrelet 64 (3),p. 73–77. 
    16. (1981) “Diet of the Golden Eagle Aquila chrysaetos during the Breeding Season in Sweden”,Holarctic Ecology 4 (1),p. 12–19. 
    17. Cornell University
    18. Elibrary.unm.edu. Arkivita ella originalo je 2010-08-09. Alirita 2011-09-14 .
    19. Cornell.edu
    20. Cornell University
    21. (2008) “Predation by a Golden Eagle on a Brown Bear Cub” 19 (2),p. 190–193. 
    22. 22,022,1Mark Holling and the Rare Breeding Birds PanelInformo de 2003-4Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivoWayback Machine konsultita la 4an de marto 2010.
    23. Mark Holling and the Rare Breeding Birds Panel (2010). “Rare breeding birds in the United Kingdom in 2007”,British Birds 103,p. 45–6. 
    24. Ekz. Henninger (1906)
    25. 25,025,1Warhol, Tom; Reiter, Chris. (2003)Eagles. Marshall Cavendish, p. 18–19.ISBN 0761415785.
    26. Hollinshead, Martin. (1995)Hawking with golden eagles. Surrey, British Columbia: Hancock House.ISBN 0888393431.
    27. DeMeo, Antonia M. (1995). “Access to Eagles and Eagle Parts: Environmental Protection v. Native American Free Exercise of Religion”,Hastings Constitutional Law Quarterly 22 (3),p. 771–813. Alirita 2007-08-22.. 
    28. Boradiansky, Tina S., "Conflicting Values: The Religious Killing of Federally Protected Wildlife",University of New Mexico School of Law. Kontrolita 2007-08-23.
    29. Scharning, Kjell. Bird Stamp Statistics. Theme Birds on Stamps. Alirita 17a de Januaro 2011 .
    30. Scharning, Kjell. Stamps showing Golden EagleAquila chrysaetos. Theme Birds on Stamps. Alirita 17a de Januaro 2011 .
    31. Hammond, Wayne G.; Scull, Christina. (1995)J. R. R. Tolkien Artist and Illustrator. Hammersmith, London: HarperCollins, p. 120–21.ISBN 0-261-10322-9.

    Literaturo

    [redakti |redakti fonton]
    • (1979)Handbook of the Birds of Europe the Middle East and North Africa, the Birds of the Western Palearctic, Volume 2: Hawks to bustards. Oxford: Oxford University Press.ISBN 978-0198575054.
    • Terres, John K., 1980, Golden Eagle,The Audubon Society Encyclopedia of North American Birds, Alfred A. Knopf, New York, isbn=0517032880.

    Vidu ankaŭ

    [redakti |redakti fonton]
    Portala ikonoPortalo pri Birdoj

    Eksteraj ligiloj

    [redakti |redakti fonton]


    v  d  r
    Birdoj
    Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
     
    Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
    Ordoj de
     
    Akcipitroformaj birdoj
    Katartedoj
    Pandionedoj
    Akcipitredoj
    Accipiter poliogaster ~Kresta akcipitro (Accipiter trivirgatus) ~Accipiter griseiceps ~Accipiter toussenelii ~Accipiter tachiro ~Accipiter castanilius ~Ŝikro (Accipiter badius) ~Accipiter butleri ~Mallongkrura akcipitro (Accipiter brevipes) ~Accipiter soloensis ~Accipiter francesii ~Accipiter trinotatus ~Accipiter novaehollandiae ~Accipiter fasciatus ~Accipiter melanochlamys ~Accipiter albogularis ~Accipiter haplochrous ~Accipiter rufitorques ~Accipiter henicogrammus ~Accipiter luteoschistaceus ~Accipiter imitator ~Accipiter poliocephalus ~Accipiter princeps ~Accipiter superciliosus ~Accipiter collaris ~Accipiter erythropus ~Accipiter minullus ~Accipiter gularis ~Besro aŭ Hindia akcipitreto (Accipiter virgatus) ~Accipiter nanus ~Accipiter erythrauchen ~Accipiter cirrocephalus ~Accipiter brachyurus ~Accipiter rhodogaster ~Accipiter madagascariensis ~Accipiter ovampensis ~Nizo (Accipiter nisus) ~Accipiter rufiventris ~Accipiter striatus ~Accipiter chionogaster ~Accipiter ventralis ~Accipiter erythronemius ~Kupera akcipitro (Accipiter cooperii) ~Accipiter gundlachi ~Accipiter bicolor ~Accipiter chilensis ~Accipiter melanoleucus ~Accipiter henstii ~Akcipitro (Accipiter gentilis) ~Accipiter meyerianus
    Sagitariedoj
    Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
    Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Reĝa_aglo&oldid=9266978"
    Kategorioj:
    Kaŝitaj kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2026 Movatter.jp