Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Reĝa Societo de Londono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elReĝa Societo)
Reĝa Societo de Londono
Sidejo de la Reĝa Societo
Sidejo de la Reĝa Societo
akademio de sciencoj
erudicia societo
nacia akademio
eldonejo de malfermita aliro
eldonejo
organizaĵoRedakti la valoron en Wikidata
motonullius in verba
“je nenies vortoj”
Informoj
fondodato28 novembro 1660
Situo
Geografia situo51° 30′ 22″ N,0° 7′ 56″ U(mapo)51.506111111111-0.13222222222223Koordinatoj:51° 30′ 22″ N,0° 7′ 56″ U(mapo)
landoUnuiĝinta Reĝlando
urboLondono
Estraro
ĉefestro(j)Adrian Smith(en)Traduki(2020–)Redakti la valoron en Wikidatavd
retejoOficiala retpaĝaro[+]
Listoj
membro de
vd
 
Partoj
PartojRoyal Society Archives(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Premioj
vd
Reĝa Societo de Londono (Granda Londono)
Reĝa Societo de Londono (Granda Londono)
DEC
Map
Reĝa Societo de Londono
vdr

LaReĝa Societo de Londono pri la Plibonigo de Prinatura Scio,angle Royal Society of London for the Improvement of Natural Knowledge, estasklerula societo deBritio. Fondita en1660, ĝi foje estas konsiderata la plej malnova senrompe ankoraŭ ekzistantascienca akademio en la mondo,[1] sed ankaŭ la germana akademioLeopoldina, fondita en 1652, ofte estas tiel priskribita.[2][3][4][5]

Kvankam ĝi estas neŝtata asocio, ĝi servas kvazaŭscienca akademio deBritio,Irlando kaj laBrita Regnaro. Pri Irlando zorgas speciala branĉo, laReĝa Irlanda Societo (1785), priSkotlando laReĝa Societo de Edinburgo (1783).

Lalatina moto de la societo,nullius in verba, “je nenies vortoj”, indikas, ke bazo de scienca argumentado povas esti nur demonstreblaj faktoj (farita per eksperimentoj), sed ne citado de aŭtoritatuloj.[6]

Kelkaj prezidantoj

[redakti |redakti fonton]

Membildo

[redakti |redakti fonton]

La Reĝa Societoplanis tutmondan reton, “imperion de scienco”, kaj strebis forigi lingvajn barilojn inter la sciencoj.[mankas fonto] Dum la Reĝa Societo dediĉis sin al la libera fluo de informo kaj kuraĝigis komunikadon, estis kompleksa interrilato kunokultismo. Precipe kunfondintoRobert Boyle komencis la kutimon, tre detale raporti pri siaj eksperimentoj, por ke aliaj povu ripeti ilin, male al la kutimoj de sekretemajalkemiistoj. AliflankeNewton estis praktikanta alkemiisto, kaj lia asistantoJohn Theophilus Desaguliers estis elstaraframasono.

Publikigoj

[redakti |redakti fonton]

Proceedings of the Royal Society (Protokoloj de la Reĝa Societo) estas patra titolo de dusciencaj gazetoj publikigitaj de la Reĝa Societo. Origine ĝi estis unika gazeto, sed estis disigita en du separataj gazetoj en 1905:

Premioj

[redakti |redakti fonton]

Fontoj

[redakti |redakti fonton]
  1. About us | History of the Royal Society – “The Royal Society is a Fellowship of many of the world's most eminent scientists and is the oldest scientific academy in continuous existence.”
  2. Schnalke, Thomas:Leopoldina insights. The "Deutsche Akademie der Naturforscher" around 1750 as reflected in its correspondence
  3. Engwall, Lars:Academies and their roles in policy decisions
  4. Haller joins world’s oldest continuously existing science academy
  5. interacademies.org:German National Academy of Sciences Leopoldina
  6. History of the Royal Society

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Reĝa_Societo_de_Londono&oldid=9192718"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp