Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Rato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rato
Troveblo de fosilioj: FruaPlejstoceno - Nun
Nigra rato Rattus rattus
Nigra ratoRattus rattus
Biologia klasado
Regno:BestojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:MamulojMammalia
Ordo:RonĝulojRodentia
Superfamilio:MusoidojMuroidea
Familio:MusedojMuridae*
Subfamilio:MusenojMurinae
Genro:RatoRattus
Fischer de Waldheim, 1803

50 specioj; vidu tekston
*En pluraj musedaj subfamilioj estas bestoj populare nomataj ratoj.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Rato (genroRattus) - mamulo parenca almuso, sed pli granda (malofte pli ol 500 gramoj) kun longa vosto.Ĝi estas ronĝulo preskaŭĉionvora.Ratoj venis el Azio.

Ratoj apudvivas homojn, kaj atingis la preskaŭ tutan mondon sekvante ilin.En urboj ili vivas kutime en kanaloj kajkloakoj.Ili estas ankaŭbredataj kielesplorbestoj kajkaresbestoj.Ratoj ja ĉerpas el homa nutraĵaro.La estimoj varias, sed probable inter unu kvinono kaj unutriono el la monda produktado estas manĝita, difektita aŭ detruita de ratoj kaj aliaj ronĝuloj.

Ratoj estas ĉiomanĝantoj. Ili manĝas grenon, viandon, fruktojn, legomojn, lakton kaj laktaĵojn. Ekvilibra manĝo estas por ratoj plej bona. Ili estas ŝatataj por ilia inteligenteco kaj samtempe timataj kaj malamegataj pro sia malbeleco. Ratoj estas trejneblaj.

rato kiel karesbesto sur ŝuldro de sia posedanto
nigra rato

Specioj

[redakti |redakti fonton]

Specioj de ratoj:

Ilia hararo estas mallonga, kutime maldensa, rustbruna, malhelbruna, griza ĝis nigra.La plej konataj estas:

  • Nigra rato (Rattus rattus)
  • Norvega ratobruna rato (Rattus norvegicus), aperis en ĉiniaj herbejoj kaj dismigirs ĝis Eŭropo kaj, en1775, Ameriko. Blankaj varioj estas la laborejaj ratoj de scienca esploro. Ankaŭ estaskaresratoj.
  • Kioreo (Rattus exulans), disvastiĝis el sudorientaAzio sur laOceanian insularon.

Tradicie, oni klarigasNigran Peston kiel kaŭzita de mikroboYersinia pestis, portata deratopuloXenopsilia cheopis, kiu infektis nigrajn ratojn en tiamaj eŭropaj urboj.Tamen, laŭ iuj modernaj proponoj, nek ratoj nek malsanigaj puloj dismigrus sufiĉe rapide.Modernaj sovaĝaj ratoj povas malofte portileptospirozon kaj aliajn plurspeciajn malsanojn.Sovaĝaj ratoj en bona medio estas tipe sanaj kaj fortikaj.Urbaj sovaĝaj ratoj povas suferi malbonan nutradon kaj parazitojn sed ne multe malsanigas homojn.

Proverbo

[redakti |redakti fonton]

Ekzistas plurajproverboj pri rato en laProverbaro Esperanta deL. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Kontentigi la katon kaj kune la raton. 
  • Citaĵo
     Ne venas rato mem al kato. 
  • Citaĵo
     Renkontiĝis la kato kun sentima rato. 

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Lernu. Arkivita ella originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-17 .
Portala ikonoPortalo pri Biologio
Portala ikonoPortalo pri Zoologio
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Rato&oldid=8449158"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp