Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ralph Bunche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ralph Bunche
Nobel-premiito
Persona informo
Ralph Bunche
Naskiĝo7-an de aŭgusto1904 (1904-08-07)
en Detrojto
Morto9-an de decembro1971 (1971-12-09) (67-jaraĝa)
en Nov-Jorko
TomboWoodlawn CemeteryRedakti la valoron en Wikidatavd
Etnoafrik-usonanojvd
Lingvojanglavd
LoĝlokoRalph Bunche Housevd
ŜtatanecoUsonoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materUniversitato Harvard-Magistro de Artoj (–1928)
Universitato Harvard-doktoro de filozofio (–1934)
Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso
Jefferson High School(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboRalph Bunche
MemorigiloRalph Bunche
Familio
ParencojRalph J. Bunche III(en)Traduki (nepo)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupodiplomato
politikologoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
Postenojprezidanto(1953–1954)Redakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojNew York City Board of Education(en)Traduki(1958–1964)
Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj
Fi-Beta-Kapa-Societo
Black Cabinet(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Ralph Johnson BUNCHE (La7-an de‏ aŭgusto1904 - La9-an de decembro1971) estisusona profesoro pri politika scienco,diplomato kajŝtatisto, la dua peranto interIsraelo kaj la arabaj ŝtatoj en laPalestina milito de 1948 kaj la gajninto de laNobel-premio pri paco en1950, pri mediacio enPalestino, iĝante la unua reprezentanto de nigruloj kiu estis honorita per ĉi tiu premio. En 1963, li ankaŭ ricevis la Medalon de Libereco de laPrezidanto de Usono,Lyndon Johnson.

Vivo

[redakti |redakti fonton]
Ralph Bunch en sia junaĝo.

Bunche naskiĝis en la urboDetrojto enUsono. Lia patro (Fred) estis frizisto kaj lia patrino (Olive Agnes née Johnson) estis amatora muzikisto. Kiam li estis infano, lia familio translokiĝis alToledo kaj poste alAlbuquerque en 1915. Lia patrino mortis en 1916, kaj lia patro, kiu forlasis Albuquerque por serĉi laboron, ne revenis al siaj infanoj post la morto de sia edzino. Iom da tempo poste li reedziĝis kaj Ralph neniam renkontis lin denove. Juna Ralph kreskis kun sia fratino Grace ĉe avino Lucy Taylor Johnson enLos-Anĝeleso.

Bunche studentiĝis kun tre bona rezulto ĉe Jefferson High School, studentiĝis ĉe laUniversitato de Kalifornio en 1927, kaj tiam enskribiĝis enUniversitato Harvard. Por gajni iom da kroma mono, li laboris ĉe loka librejo. En 1928 li akirismagistron pripolitika scienco, kaj en 1934doktoriĝon. Tiutempe li jam laboris en la Departemento pri Politikaj Sciencoj en la Universitato Harvard. Li estis la unua nigra usonano, kiu doktoriĝis de usona universitato.

Profesia laboro

[redakti |redakti fonton]

En la jaroj 1936-1938 li faris postdoktoriĝan antropologian esploradon ĉe laLondona Ekonomika Lernejo, kaj poste ĉe laUniversitato de Kaburbo. Li tiam revenis por labori ĉe la Sekcio de Politika Scienco en Universitato Harvard.

Dumdua Mondmilito, Bunche deĵoris en la usona sekreta servo, la Oficejo de Strategiaj Servoj, kaj en 1943 estis transdonita al lausona Departemento de Ŝtato. Li rapide fariĝis estro ĉe la Instituto pri Pacifikaj Rilatoj. Li partoprenis konferencon enSan Francisco en 1945, kiu planis la fondon deUnuiĝintaj Nacioj. En la sekvaj jaroj li estis ligita kun la agadoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Kiam laisraela-araba konflikto komenciĝis en 1948, post la murdo de la mediaciisto de UN en Palestino,Folke Bernadotte, Bunche sukcedis lin. Li partoprenis ĉiujn pacajn intertraktadojn sur la insuloRodoso, ellaborantebatalhalton en 1949, tiel finante la Unuan Israelan-Araban Militon. Pro lia laboro li ricevis la Nobel-pacpremion en 1950. Poste, Bunche partoprenis pacajn intertraktadojn en konfliktaj regionoj kielKongo,Jemeno,Kaŝmiro kajKipro. En 1968 li fariĝis ĝenerala vicsekretario de UN.

Bunche multe okupiĝis pri la lukto por civilaj rajtoj en Usono. En 1963, li partoprenis lamarŝon al Vaŝingtono, postulante altigon de laminimuma salajro kaj ĉesigo derasapartigo. En junio 1970, lia sano malboniĝis kaj li rezignis sian postenon ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Jaron poste, li mortis enNovjorko.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
 Ralph Bunche enVikimedia Komunejo
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ralph_Bunche&oldid=8429101"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp