Larajto je vivo (vivorajto) estas larajto kiu agnoskas ajnanpersonon pro la simpla fakto esti viva, kaj kiu protektas tiun kontraŭ la senigo aŭ aliaj gravaj formoj de atenco kontraŭ tiesvivo fare de aliaj personoj aŭ institucioj, ĉu registaraj aŭ neregistaraj. Eblas kompreni fundamentadon de la vivorajto el diversaj fokusoj (elfilozofio,antropologio,sociologio,etiko,biologio ktp.); el la vidpunkto dejuro, temas pri fundamenta rajto: nome la unua el ĉiuj aliaj, ĉar oni konsideras la vivan personon kiel generanto de ajna alia ebla rajto. Tiukadre, ĝi estis klare registrita en la fundamentaj internaciaj traktatoj, speciale en tiuj pri laHomaj Rajtoj,[1] kaj en multaj landaj leĝaroj de diversaj ŝtatoj de la mondo.
La vivorajto ne nur protektas la personojn kontraŭ lamorto (kiel malo de la vivo), sed ankaŭ kontraŭ ajna formo de malbontraktado aŭviolento kiu farus ties vivon nedeca. Tiel, atencas kontraŭ la vivo, lagenocido (ekstermo de homa grupo pro nacieco, religio, raso aŭ etno), laterorismo, latorturo, la forkapto aŭ perforta malaperigo de personoj (ŝtata terorismo), la sklaveco kaj la malbontraktado.[2]
Tamen iras kontraŭ la vivorajto aktualaj realoj kiel lamortopuno, lamilitoj ktp., spite ties kongruon kun la enlanda koncerna juro. Multe pli komplikaj aferoj estas laeŭtanazio, laaborto ktp.