Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Rahman Rahi

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Rahman Rahi
Persona informo
Naskiĝo6-an de majo1925 (1925-05-06)
en Srinagaro
Morto9-an de januaro2023 (2023-01-09) (97-jaraĝa)
Lingvojkaŝmiravd
ŜtatanecoBaratoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materSri Pratap College(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupopoeto
verkistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Verkado
VerkojNouroz-e-sabavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Rahman RAHI [rahmaan raahii;urdue رَحمان راہی] (n. la6-an de marto1925, enSrinagaro enBrita Hindio kaj mortis la9-an de januaro2023 en Srinagaro,Barato) estispoeto, tradukisto kaj kritikisto kiu verkis en lakaŝmira. Li gajnis la premionGjanpith—la plej prestiĝa beletra premio de la barata registaro—por la jaro 2004. Li estas la unua premiito en la kaŝmira lingvo de la Gjanpith. Jam en 1961 li gajnis la premion de la barata beletra instanco Sahitya Akademi por lia poemaroNawroz-i-Saba, kaj gajnis la registaran honoron Padma Ŝri en la jaro 2000.

Inter liaj verkoj estas:Sana-Vani Saaz (poemoj),Sukhok Soda (poemoj),Kalam-e-Rahi (poemoj),Nawroz-i-Saba (poemoj),Kahwat (literaturaj eseoj),Kashir Shara Sombran,Azich Kashir Shayiri,Kashir Naghmati Shayiri,Baba Fareed (tradukaĵo),Saba Moallaqat,Farmove Zartushtan,Seyah Rudi Jerean Manz (aro de kaŝmira poezio) andKoesher Shyiree Te Waznuk Surati Hal (La kaŝmira poezio kaj ĝia aktuala stato).[1][rompita ligilo]

Li komencis sian karieron kiel oficiisto en la registaro, kaj aliĝis al la Asocio de Progresemaj Verkistoj, de kiu li iĝis la Ĝenerala Sekretario. Li poste laboris kiel redaktoro en la urdua taĝĵurnaloKhidmat. Li magistriiĝis en la persa (1952) kaj en la angla (1962) de la universitato Jammu and Kashmir, kie li ankaŭ instruis la persan.

Jam de longe, li laboradis por la kaŝmira lingvo. Akirante la premion Gjanpith, li deklaris, "Mi vidas la premion kiel honoron al mia poezio, kaj plej grave, honoron al la lingvo en kiu ĝi estas verkita, kaj [honoron] por la popoloj kiuj uzas tiun ĉi lingvon."[2]Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivoWayback Machine

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Anoncoj de la premio Gjanpith en la tagĵurnalojThe HinduArkivigite je 2007-03-13 per la retarkivoWayback Machine,Indian ExpressArkivigite je 2007-09-29 per la retarkivoWayback Machine, kajGreater Kashmir[rompita ligilo]

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Rahman_Rahi"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp