|
| ĥemia elemento • gaso |
|---|
| Ĝeneralaj informoj |
|---|
| Nomo (latine),simbolo,numero | radono (radon), Rn, 86 |
| CAS-numero | 10043-92-2 |
| Loko enperioda tabelo | 18-agrupo,6-aperiodo,blokop |
| Karakteriza grupo | Noblaj gasoj |
| abundeco en terkrusto | 0,0000000000000001 % |
| Nombro de naturaj izotopoj | 0 |
| Aspekto | senkolora gaso |
| Atomaj ecoj |
|---|
| Relativa atompezo | 222amu |
| Atomradiuso | 120pm |
| Kovalenta radiuso | 150pm |
| Radiuso de van der Waals | 220pm |
| Elektrona konfiguracio | Xe 4f14 5d10 6s2 6p6 |
| Elektronoj en ĉiuenergia ŝelo | 2; 8; 18; 32; 18; 8 |
| Oksidiĝa nombro | 0, +2, +6 |
| Fizikaj ecoj |
|---|
| Materia stato | gasa |
| Kristala strukturo | kuba (vizaĝocentrita) |
| Denseco | (gasa, 273,15 K) 9,73 · 10−3 g/cm3 |
| Magneta konduto | diamagneta |
| Degelpunkto | −71,0°C (202,15K) |
| Bolpunkto | −61,7°C (211,45K) |
| Molvolumeno | 50,5 · 10−6m3/mol |
| Specifa varmokapacito | 94 J/(kg·K) J/(kg · K) |
| Termika konduktivo | 0,00361 W/(m·K)W/(m · K) |
| Diversaj |
|---|
| Elektronegativeco | 2.2 (Pauling-skalo) |
| Joniga energio | 1037 kJ/mol kJ/mol |
| Izotopoj |
|---|
|
| Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj deSI kajSVP. |
|---|
Radono estaskemia elemento en laperioda tabelo, kiu havas la simbolonRn kaj laatomnumeron 86. Ĝi estasradioaktivanobla gaso formita per la disfalado deradiumo, kiu ĝi mem originas ankaŭ dedisfalaj vicoj deuranio kajtorio. Ĝi estas unu el la plej pezaj gasoj, kaj estas danĝerema al sano.
En 1915,Marie Curie, dum intencis kontribui al la zorgado de vunditaj soldatoj en laUnua Mondmilito, produktis pinglojn kiuj enhavas "radiuman elsendon", nome senkolora, radioaktiva gaso elsendita el radiumo, kiu poste estis identigita kiel radono, por esti uzata por steriligi infektitan histon. Ŝi havigis la radiumon el sia propra unu-grama havaĵo.[1]
Komence de la 21a jarcento oni faris studojn kiuj pruvis, ke domoj konstruitaj almenaŭ parte elgranito, ĉefe norde kaj okcidente deHispanio, kaj ĉefe en montaraj areoj, produktis radonon ĉefe en subteraj aŭ teretaĝaj areoj.[2]. Pro tio nesecas atentigi al tia malsaniga gaso en ne aerumataj keloj.
Ĥemieinerta gaso, radono estas la "plej peza" (plej densa) el la noblaj gasoj (ne konsideranteoganesonon). En normaj kondiĉoj de temperaturo kaj premo, radono estas unuatoma gaso kun denseco je 9,73 kg/m3[3]. Ĝi estas unu el la "plej pezaj" (densaj) gasoj ĉe ĉambra temperaturo, preskaŭ 8 fojojn la denseco de aero[4]. Je norma temperaturo kaj premo, radono estas senkolora, sed kiam la temperaturo malaltiĝas sub sia frostopunkto (202 K; −71 °C), ĝi fariĝasfosforeska, tiam flava se la temperaturo plu falas, kaj finfine ruĝ-oranĝa ĉe likvaj aertemperaturoj (< −180 °C)[5]. Kiam enkondensita stato, radono ankaŭ aperas hela, pro la intenseco de la radiado kiun ĝi elsendas[6]. Ĝi laŭdire estas "aŭtofluoreska".
Estas 35izotopoj de radono konataj ĝis nun, sed nur 4 el ili ekzistas en la naturo, en spurkvantoj, ĉiuj el kiuj kadukiĝas enalfa-radiado. Nur la izotopo 222 havasduoniĝan tempon sufiĉan por prezentiradiprotektadan problemon en ekstremaj kazoj.
- La plej ofta (kaj kun plej daǔra duoniĝotempo) izotopo estas la radono 222, kiu estas la produkto (filia izotopo) de ladisfalo de |radiumo 226, en la kadukiĝoĉeno deuranio 238. Ĝi havasduoniĝotempon de |3,823 tagoj.
- Radono 220 estas la ĉefa kromprodukto de radiumo 224, en la disfaloĉeno detorio 232. Ĝi havas duoniĝotempon je 55,6 sekundoj.
- Radono 219 estas derivita deaktinio. Ĝi devenas de la "vico uranio 235". Ĝi havas duoniĝotempon je 3,96 sekundoj
- Radono 218 estas tre negrava produkto (0.10%) de la disfalo deastato 218 (perbeta-radiado), gi mem tre ofta produkto de disfalo (0.02%) depolonio 218. Ĝi do apartenas al ladisfala vico de uranio 238, sed prezentas nur 0,2ppm de la radioaktiveco de radono 222. Ĝi havas duoniĝotempon de 35 ms. Havante mallongan duoniĝotempon (rilate al aliajradionuklidoj ĉeestantaj en certaj kvantoj en la naturo), Radono 222 estas ekstreme radioaktiva gaso. Ĝia specifa radioaktiveco] estas 5,73.1015 |Bq/g.
Radono estas ĥemie neŭtra: la radono atomo mem ne ekloĝas en la pulmoj aŭ en la homa korpo. Tial, la dozoj liveritaj per radono mem estas nekonsiderindaj. La surradiado estas kaŭzita de la idoj de radono, kaj ĉefe de ĝiaj mallongdaŭraj idoj. La efikoj de radono sur la korpo povas fariĝi signifaj, se la koncentriĝo fariĝas tro alta.
En atmosfero ŝargita per radono, ĝi tre rapide atingas sekurecan ekvilibron per si mem kun siaj mallongdaŭraj idoj. Ekzemple, sekvante ĝian alfa-disfalon (3,824 tagoj), radono 222 donospolonion 218 (3,1 min). Tio rapide, per alia alfa disrompiĝo, donosplumbon 214 (26.8 min), kiu donosbismuton 214 (19.7 min), tiam polonion 214 (164 µs) kaj finfine plumbon 210 (22.3 jarojn), kun relative pli longa vivo. Mallongdaŭraj disfalproduktoj, precipe plumbo 210, troviĝas en libera formo (nanometrajpartikloj) aŭ deponitaj suraerosoloj (mikrometraj), kiuj eniras la spirvojon kaj ekloĝas en lapulmojn. Tiu plumbo estas per si mem radioaktiva, kaj diseriĝas en bismuton 210 (5,01 tagoj), kiu donas polonion 210 (138 tagoj), tiam plumbon 206 (stabila). Tiuj radioaktivaj idoj fiksitaj en la pulmoj elsendas alt-energiajn alfa-partiklojn, kiuj surradias la histojn. Por unubekerelo de radono, estas tiam kvar sinsekvaj alfa-disfaliĝoj kaj kvinbeta[7].