Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Radom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radom

Blazono

Blazono
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego
 
Ĝemelurboj
PrilepBanská BystricaDaugavpilsGomel • Huĝoŭo • MagdeburgoOzjoriPloieștiStara Zagora • 桃園區 • Talavera de la ReinaTernopilosubdistrikta komunumo Vilniusvd
Radom (Pollando)
Radom (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomoRadomia
ProvincoMazovio
Distrikto-rajtaJes
Urba komunumoJes
Aglomeraĵo-
Urborajtoj13-a jarcento
Koordinatoj51° 24′ N,21° 10′ O(mapo)51.421.166666666667Koordinatoj:51° 24′ N,21° 10′ O(mapo)
Areo111,71 km²
Loĝantaro225845[1] (en 2006)
Loĝdenso2 022 loĝ./km²
Poŝtkodo26-600 do 26-621
Telefona antaŭkodo(+48) 48
AŭtokodoWR
EstroAndrzej Kosztowniak
Titolo de estroUrbestro
Ĝemelaj urboj(Slovakio)Banská Bystrica
(Latvio)Daugavpils
(Belorusio)Homel
(Bulgario)Stara Zagora
(Ukrainio)Ternopilo
(Rumanio)Ploieşti
(Rusio)Ozjori
(Hispanio)Talavera de la Reina
(Germanio)Magdeburgo
Komunuma retejohttp://www.radom.pl
vdr
Radom montage1.png
Radom montage1

Radom estas urbo en la suda parto deMazovio kaj en la mez-orientaPollando. Radomo kun la 226 mil loĝantoj estas la 14a urbo en Pollando, kaj en ĝi estas la sidejo de la katolikadiocezo.

Prahistorio

[redakti |redakti fonton]

La elfosaĵoj montras, ke en Radom kaj la ĉirkaŭaĵo estis la setlejoj jam de fino depaleolitiko tio estaspraŝtonepoko (12.000-8.000 j. a.K.) ĝis la periodo de fruajpiastoj (10-a ĝis 12-a jarcentoj p.K.). Oni trovas la antikvaĵojn de laKulturo de Ŝnura Ceramiko kaj de laFunelpokalkulturo (vidu la suban mapon). En la menciita tereno dum labronzepoko (1700-700 j. a.K.) kaj en laferepoko (700 j. a.K. - 500 j. p.K.) estis tie setlejoj antaŭ-slavaj kun la influo deLuzacia Kulturo (1200 j. a.K. - 400 j. p.K.) kaj laPrzeworsk-kulturo. Ĉe la fino de la influoj deRomia Imperio kaj la periodo de la migroj de popoloj okazis la kultura hiato (tavolmanko) ĝis la apero de laslavoj komence de la 6a jc. La procedo de la setlado deslavoj daŭris ĝis la apero de la konstantajslavaj setlejoj en la fruaMezepoko (600-1200 j. p.K.). La kastelego "Piotrówka" en Radom fariĝis tre grava administra kaj komerca centro ĉe la limo interMalgrandpolio kajMazovio kun la terenoj apud la riverojRadomka kajIłżanka.

Historio

[redakti |redakti fonton]

En la8-a ĝis9-a jarcentoj estas setlejo en la valo de la riveroMleczna (legu: Mleĉna) (en la loko de nuna kvartalo nomata Malnova Urbo).

Dum la dua duono de la10-a jarcento oni konstruas la defendan burgon.

En1155 aperas la unua skriba informo pri Radomo en labuleo de la papoHadriano la 4-a, kaj en1233 la unua skriba mencio pri la radoma kastelestro Marko.

Dum la dua duono de la 13-a jarcento la Malnova Radomo ricevis laurborajton laŭ "Środa juro".

En1340Kazimiro la 3-a, nomata la Granda, fondas la Novan Radomon, kaj en1364 Radomo ricevas laurborajton laŭ "Magdeburga juro".

Dum lagermana okupado fare deTria Regno establiĝisRadoma geto. La 14-an de oktobro germana policopendumis publike 15 polojn pro partopreno en larezista movado.

21.11.1940: Okupacia administracio organizis en Radom du ekspoziciojn: "Germanaj atingoj Oriente" kaj "Kvarjara plano"

7.12.1942: En Świesielice apud Radom ĝendarmoj murdis 14 loĝantojn, suspektitajn pri helpo aljudoj kaj partizanoj

14.02.1944: En la regiono de RadomPola Enlanda Armeo havis 50flegistinojn

Honoraj civitanoj

[redakti |redakti fonton]

Internacia kunlaboro

[redakti |redakti fonton]

Esperanto-movado en Radom

[redakti |redakti fonton]
La area de lafunelpokalkulturo (TRB) en Eŭropo
Urbodomo (nun la arkivejo)
Strato deStefan Żeromski, la ĉefa urba promenejo
Aŭlo de la Teknika Universitato en Radom / Radomo
La urba parto de la vojo n-ro 12

Ĉiusemajne okazasEsperanto-renkontiĝoj en la CivitanaResurso (Resursa Obywatelska) (ĵaŭde, je la 16 horo) kaj ĉiulunde en la Centro deNRO (Ne-registara organizaĵo) - konversacioj. Anoj de la Radoma Esperanto-klubo estas tre aktivaj en la urbo kaj partoprenas en la landaj kaj eksterlandaj Esperanto-aranĝoj.

La plej eminenta loka esperantisto estisWładyław Misiewicz,budhano,orientalisto kaj esploristo depaliaj tekstoj. Valoras aldoni, ke en la urbo aktivas unu elskoloj detibeta budhismoKarma Kagyü.

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Wybory Samorządowe 2006

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Radom&oldid=8867094"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp