Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Pola Radio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elRadio Polonia)
Pola Radio
Polskie Radio S.A.
emblemo
publika elsendantoRedakti la valoron en Wikidata
Komenco1925vd
Geografia situo52° 13′ 47″ N,21° 0′ 44″ O(mapo)52.229675621.0122287Koordinatoj:52° 13′ 47″ N,21° 0′ 44″ O(mapo)
Lando(j)Pollandovd
SidejoVarsovio
Pola Radio (Centra Varsovio)
Pola Radio (Centra Varsovio)
DEC
Lokigo de Centra Varsovio en Varsovio
Map
Pola Radio
PosedatojPolish Radio channel 3(en)Traduki
Radio Łódź(en)Traduki
Polskie Radio Olsztyn(en)Traduki
Polish Radio Lublin(en)Traduki
Radio Kraków(en)Traduki
Radio Koszalin(en)Traduki
Polskie Radio Opole(en)Traduki
Radio Poznań(en)Traduki
Radio Szczecin(en)Traduki
Polskie Radio Pomorza i Kujaw(en)Traduki
Polskie Radio RDC(mul)Traduki
Polskie Radio Rzeszów(mul)Traduki
Radio Wroclaw(en)Traduki
Polish Radio Kielce(en)Traduki
Polskie Radio Gdańsk(en)Traduki
Polskie Radio 24(en)Traduki
Polskie Radio dla Zagranicy(mul)Traduki
Polskie Radio Program I(en)Traduki
Polskie Radio Program II(en)Traduki
Polish Radio Katowice(en)Traduki
Polskie Radio Program IV(en)Traduki
Polskie Radio Dzieciom(mul)Traduki
Pola Radio Chopin
Polskie Radio Białystok(en)Traduki
Polskie Radio Kierowców(en)Traduki
Radio Zachód(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Agokampoteledissendado
 
Premioj
vd
RetejoOficiala retejo
Jura formospółka akcyjna
vdr

Pola Radio (pole Polskie Radio Spółka Akcyjna, mallongePR S.A.) estas la publika radiofonia kompanio dePollando. Ĝi ekfunkciis la 18-an de aŭgusto 1925 kaj komencis regulajn dissendojn en aprilo 1926.

Łukasz Żebrowski, unu el la redaktoroj de la Esperantaj elsendoj de Pola Radio, en studio

En majo 2007 la kompanio elsendis per kvar ĉefaj enlandaj kanaloj:

  • Programo I (ĝenerala priskribo: neformala, facila muziko), dissendas aere (per FM kaj AM) kaj interrete.
  • Programo II (kultura), per FM kaj interrete.
  • Programo III (popmuziko), per FM kaj interrete.
  • Programo IV (junulara kaj eduka), per FM kaj interrete.

Krome ekzistas:

  • Poreksterlanda servo (polePolskie Radio dla zagranicy), kiu elsendas pole, angle, beloruse, germane, hebree, ruse kaj ukraine; per AM (mallongaj kaj mezaj ondoj), per satelito kaj interreto.
  • Servo en Esperanto (ekster la kadro de la poreksterlanda servo), nur interrete.

Esperanto-Redakcio

[redakti |redakti fonton]
Barbara Pietrzak

Dum pli ol kvindek jaroj la Esperanto-Redakcio de Pola Radio por multaj estis la voĉo de Esperantujo. Apenaŭ eblas scii, kiom da izolitaj esperantistoj unuafoje aŭdis la lingvon per mezaj aŭ mallongaj ondoj el la studio en Varsovio. Nekalkulebla estas ankaŭ la kvanto de famaj kaj nekonataj esperantistoj, kiuj en sep diversaj jardekoj, de la 1950-aj ĝis la 2010-aj, estis intervjuataj en la elsendoj de Pola Radio. La plej konata el la voĉoj de Varsovio tamen sendube estas tiu deBarbara Pietrzak, kiu eklaboris en la Esperanto-redakcio ekde 1968, kaj partoprenis la redakcian laboron ĝis la lasta elsendo la31an de januaro2011, kiu finiĝis per ŝiaj vortoj.[1]

Ĝis januaro 2007 ekzistis ankaŭ regula esperanta elsendado pere de radiaj ondoj (kadre de la tiama nomo de la eksterlanda servoRadio Polonia).

En 2006 ekaperis voĉoj pri ĉesigo de la elsendoj. Dum pluraj monatoj okazis tre delikataj klopodoj, ke oni rezignu pri tia plano.

Citaĵo
 Tio, kio plej ŝokis, estis deklaro de la prezidanto de Pola Radio laŭ kiu: "Ĉar Zamenhof estis hebreo, se lin ne honorigas Izraelo, kial tion faru Pollando?". Tio estigis vastan proteston ĉe la Esperantistoj (kelkaj ankaŭ skribis al ambasadorejoj de Pollando en sia lando). Oni petis komentojn pri tia deklaro, kiun kelkaj difinis rasisma. Sekvis intensa kampanjo de solidareco kaj premoj ĉe la instancoj de la pola radio. 

Ĝuste koincide kun laZamenhofa tago2006 (15/12/2006), oni ĉesigis la kurtondajn elsendojn (pritrakton de la okazintaĵoj oni povas aŭskulti en la elsendo de la Esperanto-elsendo deRadio Vatikana de la17a de decembro2006 (http://www.radio-vatikana-esperanto.org/2006/1217/rv061217.mp3).

La elsendoj rekomenciĝis kelkajn semajnojn poste, sed per nova formo, nome, podkaste.

Alia limigo de la elsendoj okazis en 2009: ĝuste sojle de laUniversala Kongreso enBjalistoko,Pollando. La Esperanto-redakcio de la Pola Radio komencis ne plu elsendi sabate kaj dimanĉe pro budĝetaj kialoj. Dum la sama jaroGabriela Kosiarska devis portempe ĉesigi sian redaktadon pro privataj kialoj kaj la antaŭa ĉefredaktorinoBarbara Pietrzak tute sole transprenis la laboron.

En la jaro 2011 Pola Radio decidis finfine ĉesigi ankaŭ la Esperantajn podkastajn programojn kaj praktike malfondis la redakcion.

La enhavo de la programitaj elsendoj estas daŭre propagandata per komunikoj dissendataj tra forumoj, ĉefe pere de de la Uzreta diskutejosoc.culture.esperanto kaj pli poste pere de laFejsbukejo "Amikaro de Pola Radio en Esperanto".

La17an de oktobro2012 dum la Konferenco pri Esperanto en Pola Senato parlamentanoTadeusz Iwiński proponis refunkciigon de la Esperanto-Redakcio de Pola Radio kiel unu el la celoj de Senat-Sejma Grupo por Apogi Esperanton kiu tiu-tage estis inaŭgurita en Pola Parlamento kaj la parlamentano Iwiński fariĝis ano de la Grupo.

Gravaj okazaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Unuaj elsendoj de Pola Radio

[redakti |redakti fonton]

Esperantaj elsendoj de Pola Radio

[redakti |redakti fonton]

Dum kvardek jaroj, la eksterlanda servo de Pola Radio (ĝis 2007 nomataRadio Polonia) elsendis ĉiutage almenaŭ unu duonhoranEsperantan redaktaĵon, ankaŭ kun novaĵoj pri la movado kajEsperantujo. La 20.000-a elsendo okazis la 23-an de julio2010. La plej fama legisto dungita de E-redakcio deRadio Polonia estisLucjan Szołajski kaj lia belsona voĉo estis vaste rekonebla por plimulto de poloj.

  • 1959 – unua elsendo esperantlingva
  • 2000 -Radio Polonia pere de World Radio Network inaŭguras ĉiutagan elsendon de inform-magazinoj en kelkaj lingvoj laŭ la teknikoReal Audio
  • 2006 - Oni planis okazigi la lastan esperantlingvan elsendon de Radio Polonia je la 15-a de decembro 2006, la Zamenhofa tago de la tutmonda esperantistaro, sed, pro protestoj, la fino okazis nur la 8-an de januaro 2007.
  • 2007, la9-an de januaro aŭdeblas la unua novformata, podkasta elsendo en Esperanto, ne plu en la kadro de la eksterlanda servo de Pola Radio, antaŭe nomitaRadio Polonia. Ĝi rezidis teĥnike plu sur la Polradia servilo sed ekster la ĝenerala portalo kaj pro tio preskaŭ kaŝita.
  • 2009 - pro buĝetaj kialoj oni devis ĉesiĝi la semajnfinajn elsendojn.
  • 2010 -Boguslaw Franciszek Ubik-Perski fondis la Fejsbukan grupon "Amikaro de Pola Radio en Esperanto" subtene al la E-Redakcio ĉe Pola Radio.
  • 2010 - En majo la ĝis tiam sola pagata kunlaborantino de la Esperanto-programo, Gabiela Kosiarska, ricevis aliajn taskojn kaj ne plu povos dum la labortempo zorgi pri la Esperanto-programo[2]. Laretejo de la eksterlanda servoArkivigite je 2007-04-07 per la retarkivoWayback Machine montris plu nur programojn en la sep lingvoj angla, belorusa, germana, pola, rusa, ukraina, hebrea, sed ne en Esperanto.
  • 2011 - La lasta redaktoro estis komisiita per aliaj taskoj en alia fako de la radio, pro kio la elsendo publikigita en la reto la 31-an de januaro 2011 restis la lasta.[3]

Transiro al Pola Retradio en Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]

Barbara Pietrzak, en sia artikoloEsperantaj elsendoj kiel natura lingvomedio[4] resumas la historion de la radio ĝis 2008; jam en 1922 estis du radiostacioj kun esperanta programo, 47 en 1924, 168 post tri jaroj ktp. Tio "havis enorman signifon por la esperantistoj, ofte vivantaj dise kaj izolite".[5] En 1959 "en Varsovio komenciĝis regulaj Esperanto-elsendoj" rilate al la 100-a naskiĝdatreveno de Zamenhof kaj la unua UKo en Orienta Eŭropo post la Dua Mondmilito.[6] Laŭlonge de la jaroj la formato estis foje ŝanĝita, sed ekde 2007 Pola Radio ekzistas nur kielpodkasto. Resume la elsendoj de Pola Radio estas komprenataj kiel kreado de natura lingvomedio, kaj oni montras fragmentojn de leteroj senditaj de aŭskultantoj kiuj parolas pri siaj propraj personaj spertoj, la uzado por instrulaboro kaj por propra lernado.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Libera Folio Februaro 2011 Pietrzak
  2. Libera Folio, Majo 2010
  3. Libera Folio, Februaro 2011
  4. Barbara Pietrzak,Esperantaj elsendoj kiel natura lingvomedio, enLa arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 644-651.
  5. p. 644
  6. p. 645

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Radioj en esperanto
Elsendante
Esepranto flago
Ĉiutagaj
Ĉiusemajnaj
Ĉiumonataj
Elsendinte (havantaj aŭ nehavantaj retarĥivejo)
Ĉiutagaj
Malplenas
Ĉiusemajnaj
Ĉiumonataj
Bibliotekoj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Pola_Radio&oldid=9143352"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp