Radikala kritiko estas branĉo de lafilologio, kiu puŝas al la ekstremaj konsekvencoj la aplikadon de lametodo historia-kritika kaj esploras la originon kaj la fontojn de la koncernata teksto: la rezulto estas, praktike, la formiĝo[2] natura, do ekskludanta la dian intervenon, de la Biblio. La radikaka kritiko aplikiĝas al ĉiuj “fontotekstoj” de ĉiu ajn ĝenroj kaj epoko kaj kvalito (Ekzemple,Iliado,Odiseo,Biblio,Daŭdeĝingo atribuata alLaozio,Korano kajQumran ktp, sed fakte ĝi naskiĝis kaj pliiĝis ĉirkaŭ la Biblio. En Okcidento tiu speco de kritiko spertis iom rimarkindan gravecon pro ĝiaj teologiaj-politikaj konsekvencoj reflektiĝintaj sur la okcidentakristanismo kaj okcidenta rilato inter kulturo kaj religio.
Tiu metodo imitas la metodon tieldirita “historia-kritika” kiu jam portis bonajn fruktojn, sed la vorto “radikala” ĝuste pensigas ke tiu metodo puŝas ĝis al la ekstremaj konsekvencoj. Foje la du “metodoj koncepte translimas unu sur la alian”.
La radikala kritiko koncentriĝas aparte sur la fontoj kiuj influis al la naskiĝo de la dokumento kaj celas malkovri la aŭtoron, la datojn kaj la lokon de la kompilado de la koncernata teksto. Ĝi interesiĝas ankaŭ pri la eksteraj fontoj de la dokumento[1]. Foje oni oponas la radikalan kritikon alpriteksta kritiko, kiu, male, limiĝas establi la originan version de la teksto aŭ la diversajn interpretajn tekstojn utilajn por la alproksimigo al la originalo.
Dekomence, la radikala kritiko estis celo de solitara grupo de germanaj priblibliaj esploristoj ligitaj precipe al la universitato deTübingen, celantaj, sed ne ĉiam, al pruvado ke la Biblio kreiĝis same kiel kreiĝis la mitoj. Pioniroj estas la jenaj:
kiuj ĉirkaŭ la fino de la18-a kaj la albordiĝo de 19-a jarcentoj komencis analizi la dokumentojn de historiaj arĥivoj de laMezoriento koncernantaj la unuajn jarcentoj de la Nia Epoko kaj de la bibliaj antaŭaj epokoj, por serĉi konfirmojn sendependajn de tio kio estas registrata en la Biblio. Ilia intelektula genealogio situas en la pensaj implicaĵoj, kvankam ege implicite, deLocke,Hume,Kant,Lessing,Fichte,Georg Hegel, kajraciistoj de la francaklerismo. Rilate la neceson procedi science por montri la originalecon de la Biblio, deduktiĝas, kvankam ege implicite, de la modernaj serĉantoj de la originaj tekstoj de laNova Testamento kaj de laVulgato.[2] Kaj naskiĝis verkoj kiel laVivo de Jesuo de Strauss (1846) kaj laEsenco de la kristanismo de Feuerbach (1854). LaVivo de Jesuo (1863), kun diversaj verkoj de diversaj aŭtoroj, deErnest Renan (1823-1892) daŭrigis la malnovan tradicion.
Se la konkludoj de esploristoj kaj teologoj utilis por senmitigi aspektojn de skribaj tekstoj, foje tiuj aperis (vidu konkludojn deRudolf Bultmann kaj super ĉio tiujn de koincidigantoj de la bibliaj “supernaturaĵoj” kun mitoj sen historia fundamento) minacoj por la kredo mem: kristanoj, ne nur “tradiciistaj”, kaj kredantaj hebreoj, engaĝiĝintaj savi la historiajn fundamentojn de Izraelo, ekmalfidis la radikalan kritikon, sed samtempe pretigis ekipon de samfakaj esploristoj por ekkontroli.
Ĉe katolikoj, papoLeono la 13-a kondamnis laerarojn de la raciismo kaj de la radikala kritiko per la enciklikoProvidentissimus Deus de1893[3]. PapoPio la 10-a siavice forigis el la eklezio eĉ la spurojn de la radikala kritiko per laapostola konstitucioLamentabili sane exitu (Kun aĉegaj fruktoj)
Eĉ inter protestantoj kaj judoj okazis kondamnoj ĉar la radikala kritiko estis taksatahereza dum la Biblio pro ilia radikalismo perdis la karakterizon de Dia Vorto komunikita pere de patriarkoj, profetoj kaj apostoloj.
Juda esploristo Rabeno Marcus Jastrow, membro ekde1883 de laSociety of Biblical Litterature (SBL).[4] kaj kristanoj “liberalaj”[5] subtenis, ke la kredo je Dio ne estas ĝenata pro la fakto, ke la Genezo aŭ la evangelio de Marko havas plurajn aŭtorojn, kaj rifuzis la cirklan rezonadon kiu konsistas en la utiligo de la asertoj de la Biblio por “pruvi” la aŭtentikecon aŭ la historiecon de la Biblio.
Krom al la Biblio, tiu radikala kritiko etendiĝis ankaŭ al la Korano kaj al la dokumentoj deQumran.
Ĉi-kaze dekomence oni substrekos la ambiguecon de la terminokritiko kiu povas signifis:
Ĉi-tie de kritiko alIslamo interesas nur filozofiaj, historiaj kaj teologiaj aspektoj.Tiu laboro de radikala kritiko estas apenaŭ komencita kaj oni konstatia ke la Korano havas ankaŭ redaktaĵon kiu antaŭas la nunan, kvankam oni iam provis malaperigi la malsamajn.[6]Lernejo deŝemida retoriko ĉe la universitato deLoveno engaĝiĝas kompari la strukturon de la rakonto de la Biblio kun tiu deKorano.
Katopedia[3]