Radamanto |
---|
 |
rolulo de helena mitologio |
---|
Informoj |
---|
Eble sama | Aleus |
---|
Sekso | vira |
---|
Patro | Zeŭso |
---|
Patrino | Eŭropa |
---|
Gefratoj | Minoo • Sarpedon |
---|
Edzo/Edzino | Alkmeno |
---|
Infanoj | Oenopion • Erythrus • Gortys |
---|
|
Laŭ lahelena mitologio,Radamanto (el lagreka Ραδαμανθυς,tiu, kiu divenas per vergeto) estis reĝo deKreto kaj filo deZeŭso kajEŭropo, do frato deSarpedono kajMinoo. TamenPaŭzanio nomas Sarpedononfilo deHefesto. Li estis vartita kaj adoptita deAsteriono, kiu havis du filojn kaj edzinigis Eŭropon post la forlaso de Zeŭso kaj ekregis Kreton ĝis sia morto.
Kiam Asteriono mortis, Radamanto regis la insulon, kaj leĝigis ĝin per kodaro, kiun oni pensas kopiis laspartanoj. Ĉiu naŭa jaro li vizitis kavernon dediĉitan al Zeŭso kaj revenis kun nova leĝaro, tiel justa ke multaj el urboj deMalgrand-Azio volonte adoptadis ĝin. Tiun kutimon daurigis Minoo, post la forpaso de sia frato.
Laŭ kelkaj versioj Minoo detronigis kaj forpelis Radamanton el la insulo, ĵaluze pri lia kreskanta famo, kaj tiam Radamanto translokiĝis alBeotio, kie li edziĝis alAlkmeno.Diodoro Sikulo rakontas ke la kialo pro kiu Radamanto estis forpelita estas alia: la tri fratoj (Minoo, Sarpedono kaj Radamanto) enamiĝis de la sama knabo,Mileto aŭAtimno, kiu fine elektis Sarpedonon, kaj tio vekis ĵaluzon inter la fratoj. Sed tria versio asertas ke nur Sarpedono batalis kontraŭ Minoo, dum Radamanto, pli saĝe, akceptis sian fraton kiel heredanton de Asteriono, kaj kompense ricevis trionon de la insulo, kie li regis samtempe kiel Minoo en la aliaj du partoj.
Zeŭso multe amis Radamanton, kaj klopodis senmortigi lin (kune kun Minoo kaj Eako). Tamen laMoiroj (destino) malpermesis tion, kaj Zeŭso, por doni ekzemplon al aliaj dioj, obeis ilin[1]. LaŭHomero[2], post sia morto Radamanto loĝis en laElizeaj Kampoj, kie li iĝis plej fidela servisto deKrono, kiu regis tie post sia detroniĝo, laŭPindaro. Sed postaj versioj asertas ke, pro lia nekoruptebleco, oni nomumis lin unu el la juĝistoj deErebo kune kunEako kaj Minoo. Verŝajne, li juĝadis la animojn deazianoj, dum Eako zorgis prieŭropanoj (helenoj) kaj Minoo voĉdonis definitive se aperis duboj[3]. Tamen, en siaLa Divina Commedia,Dante ne mencias lin, kaj priskribas ke nur Minoo estis juĝisto de la animoj. Aldone,Luciano, en siaVera Historio, mencias sian regadon en laInsulo de la Benitaj.
Krome, en siaEneido[4],Vergilio priskribas la laboron de Radamanto enHadeso: la kreta Radamanto praktikis tie severegan regadon. Li demandadis kaj punis fraŭdojn kaj devigis homojn konfesi iliajn pli kaŝitajn kulpojn. Post eldiri verdikton, venĝemaTizifona insultis kaj skurĝis la kulpantojn per sia vipo, alvokante siajn fratinojn, laFurioj.
PlanedetoRadamanto ricevis sian nomon el tiu persono.
Radamanto kaj Alkmeno havis du filojn,Gortiso kajEritro. Post lia morto, la unua ricevis parton de la insulo Kreto, kie troviĝas la urboGortino nomita tiel laŭ li. Tamen, alia versio asertas ke Gortiso estisarkadia filo deTegeateso[5]. Eritro heredis landon en Malgrand-Azio, kajEnopiono (filo deAriadno) la insulonĤion. Kromaj heredintoj de Radamanto estisToanto (alia filo de Ariadno, kiu ricevisLemnoson),Eniueso (Kournoson),Estafilo (Peparetoson),Eŭanteso (Maronean),Alceo (Paroson),Anio (Deloson) kajAndro (Androson).
Radamento forfuĝis al Okaleo, en Beotio, ĉar li murdis homon (aŭ estis forpelita de Minoo) kaj tie edzinigis Alkmenon, vidvino deAmfitriono kaj patrino deHeraklo. Ilia tombejo troviĝis enHaliarto, ĉirkaŭita de kretajn tigojn, kiujn oni uzis por fari flutojn kaj lancojn. Alia versio asertas ke Alkmeno kaj Radamanto geedziĝis en la Elizeaj Kampoj, post ilia morto.