Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Fahrni

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elRachholtern)

Page version status

Malneta versio

5 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je14 apr. 2023.
Fahrni
Blazono de Fahrni
Blazono de Fahrni
Blazono de Fahrni
komunumo en Svislando
KantonoBerno
Administra distriktoThun
Malnova distrikto ĝis 2009Thun
Koordinatoj 46° 47′ 42″ N7° 39′ 18″ O / 46.79500 °N, 7.65500 °O /46.79500; 7.65500(mapo)Koordinatoj:46° 47′ 42″ N7° 39′ 18″ O / 46.79500 °N, 7.65500 °O /46.79500; 7.65500(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj741
Areo6,67 km²
Alteco849 msuper marnivelo
Poŝtkodo3617
Komunumkodo0925
Mapo de Fahrni
Mapo de Fahrni
Mapo de Fahrni
vdr

Fahrni estis ĝis la 31-a de decembro2009 komunumo de ladistrikto Thun kaj ekde la 1-a de januaro2010 komunumo de laadministra distrikto Thun enKantono Berno,Svislando. Ĝi havis 741 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Fahrni situas en laSvisaj Antaŭalpoj en la valo de Rotachen kaj en sudo de Zulg proksimume 7 kilometrojn nordoriente deThun. La norda limo de la komunumo formas la limon interEmme-Valo kajBerna Oberlando. La komunumo ne disponas pri efektiva centro sed konsistas el tuta aro da vilaĝetoj, nomeDörfli (sur alteco de 849 ms.m. oriente de la geografia centro de la komunumo),Bach (sur alteco de 835 ms.m. ĉe la orienta limo de la komunumo),Rachholtern (sur alteco de 834 ms.m., kiu estas la plej granda el la vilaĝetoj sude de la centro kaj loko de la preĝejo kaj tombejo),Lueg (sur alteco de 802 ms.m. okcidente de la centro),Aeschlisbüel (sur alteco de 820 ms.m. norde de Rachholtern),Tüechtiwil (sur alteco de 663 ms.m. tute en okcidento de la komunumo), kajEmbergbode (sur alteco de 727 ms.m. tute en la sudo de la komunumo en la valo de la riveroZulg).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,67 km², de kiuj 26,7% estas kovritaj dearbaro, 66,9% servas poragrikulturo kaj 5,1% porsetlado.[2]

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Fahrni limas en nordo alBuchholterberg, en oriento alUnterlangenegg, en sudoriento alHomberg, en sudo alSteffisburg, en okcidento alHeimberg, en nordokcidento alBrenzikofen, kaj en nordnordokcidento alBleiken ĉe Oberdiessbach.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Fahrni troviĝas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas la kurboriĉa vojo n-ro 1141, kiu estas norda flankbrako de la kantona ĉefvojo 229.4 deSteffisburg alSchwarzenegg. La plej proksima alveturejo al lasvisa aŭtovojo A6 estas Thun-Nord, kiu situas 6 kilometrojn okcidente enHeimberg. Per la buslinioj 41, 42 kaj 43 de la regiona transportreto de Thun kaj Interlaken la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Fahrni datiĝas el la jaro1299 kielVarne. Dummezepoko Fahrni apartenis al lakiburga Senjorujo Heimberg, kaj kun tiu fariĝis en la jaro1384 havaĵo deBerno. Ĝis la Helveta Revolucio de1798 Fahrni apartenis politike kaj eklezie al laparoĥoSteffisburg. Post la fino de laHelveta Respubliko en la jaro1803 Fahrni estis formita kiel memstara komunumo kaj atribuita al ladistrikto Thun, kiu en la jaro2010 estis integrita al la novaadministra distrikto Thun. En la jaro1951 estis finkonstruita kaj konsekrita la preĝejo Fahrni en Rachholtern, tiel ke fine ankaŭ eklezie Fahrni sendependiĝis de Steffisburg.[3]

Blazono

[redakti |redakti fonton]

La komunuma blazono estis kreita en la jaro1964. Ĝi montras sur ruĝa ŝildo arĝentan trabon de supre maldekstre malsupren dekstren, sur kiu estas montrita verdafiliko, kiel simbolo por la nomo de la komunumo.Fahrni estas dialekta formo deFarn, kio en lagermana lingvo signifas filiko.[4]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Reta mapo de Swisstopo
  2. Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto:Anne-Marie Dubler:Fahrni enHistoria Leksikono de Svislando (2004-09-15)
  4. Geschichte | Gemeinde-fahrni, teksto pri la blazono kaj la historio de Fahrni en la retejo de la komunumo

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Komunumoj de la administra distrikto Thun
v  d  r
Komunumoj de la iama distrikto Thun ĝis 2009
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Fahrni&oldid=8881269"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp