Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

RSS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lapiktogramo de la RSS-fluo

RSS estasteĥniko, kiu ebligas al la uzanto aboni la enhavon de iuretpaĝaro. La nomo naskiĝis en laangla lingvo kiel mallongigo deReally Simple Syndication ("vere simplaabonrilato"). En Esperanto, la mallongigo klarigeblas kielRetej-Stata Sciigo.

Funkciado

[redakti |redakti fonton]

La novaj enhaveroj povas esti aŭtomate elŝutitaj al lakomputilo aŭ aliaj iloj de la aboninto tuj post la publikigo. Tiel la aboninto ĉiam ricevas la plej novajn informojn kaj ne devas regule viziti la interesajn retpaĝojn por kontroli. RSS-aj funkcioj estas pli kaj pli enkonstruataj en programoj, kiel ekzempleretpoŝtprogramojretumiloj (ia.Firefox,Safari).

La abono tamen ne povas nur konsisti el nura teksto. La uzado enpodkasto montras, ke oni ankaŭ povas tiel aboni aŭdvidaĵojn. La disponigo en formato RSS estas nomitaRSS-fluo aŭ abonfluo. La RSS-teĥniko plejparte venkis problogoj, ĉar jam tre frue ekzistis RSS-fluoj por la blogafiŝoj.

Ĉar RSS estas norma formato, oni povas ankaŭ maŝine prilabori ĝin kaj enmeti ĝin en aliajn retpaĝojn. Ekzemplo por tio estas www.startu.net.

Laŭ teĥnika vidpunkto RSS estas familio deXML-bazitaj dosierformatoj. Ekzistas kelkaj versioj de RSS: 0.9x, 1.0 kaj 2.x, la lasta reprezentas provon stabiligi la normon.

Vikipedio ebligas per RSS sekvi la lastajn ŝanĝojn de artikoloj: vidu ligilon en la paĝoLastaj ŝanĝoj.

Kiel uzi RSS?

[redakti |redakti fonton]

Oni kutime uzas RSS-fluon per iu programo kiu montras la informojn en la fluo per belaj grafikaĵoj k.s. Tiaj programoj haveblas senkoste en la reto, vidu ligilojn.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

RSS-legiloj

[redakti |redakti fonton]

Esperantlingvaj RSS-fluoj

[redakti |redakti fonton]

Reguloj de RSS

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=RSS&oldid=8901759"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp