Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
RFID (el la anglaRadioFrequencyIDentification ~Radio-Frekvenca IDentigo) estas originale angla mallongigo por sentuŝa aŭtomata identigo de objektoj kaj datentransporto per radiofrekvenco. La RFID-etikedo estas malgranda objekto, kiu estas fiksebla, konstruebla sur/en la difinitan objekton. La objekto povas esti iu ajn artikolo, varoelemento aŭ eĉ organismo, eĉ homo.
La unuaj RFID-similaj aplikoj okazis en fino de ladua mondmilito, por identigi amikajn-malamikajn aviadilojn (IFF, inventita en 1939, en Britio).
En1946Léon Theremin inventis spionan antaŭtipon de RFID, enkonstruita en blazonon deUsono kaj donacita al la usona ambasadejo. Usono malkovris nur en 1952 la spionadon.
La pasiva RFID ne havas propran energifonton, ĝi kaptas kaj uzas laenergion, senditan per radiofrekvencoj (induktiva konekto). La energion transdonas la legilo tra radiofrekvenca signo, kiu vivigas la enkonstruitan etanCMOS-anIC-on per la anteno kaj tiuj respondas la signon (datenpeton).
La responda signo estas plej ofte unika identiga numero, sed okazas, ke la etikedo entenas malgrandan memorion (EEPROM) kaj ankaŭ ties enhavo estas resendita okaze de datenpeto.
La pasivaj etikedoj estas tre malgrandaj, en2005 oni uzis en la komerco grandajn de 0,4 x 0,4 mm, paperdikajn etikedojn. La efika distanco de la pasivaj RFID-etikedoj estas de 2 mm (ISO 14443) ĝis kelkaj metroj (ISO 18000-6). Ĉar ĝi estas malmultekoste produktebla, ĝi disvastiĝis plej larĝe.
Tiu tipo entenas malgrandanpilon, kiu ebligas la daŭran funkciadon de la IC. La anteno ne devas akcepti signojn, tiel ĝi estas optimigita je datensendo. Tiu tipo pli rapide kaj pli ĝuste respondas ol la pasiva tipo.
La aktivaj RFID-etikedoj entenas energiofonton, kiu sufiĉas por funkciigo de iu ajn IC kaj por sendo deinformoj. Ili havas pli grandan atingopovon (eĉ 10 m) kaj memorian kapaciton ol la pasivaj versioj.
Kelkaj aktivaj etikedoj funkcias impulsosimile, tiel ŝparas energion, tiel funkcitenas eĉ 10 jarojn.