Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Rüderswil

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Rüderswil
Blazono de Rüderswil
Blazono de Rüderswil
Blazono de Rüderswil
Tipa kamparana domo en Zollbrück, komunumo Rüderswil
Tipa kamparana domo en Zollbrück, komunumo Rüderswil
Tipa kamparana domo en Zollbrück, komunumo Rüderswil
komunumo en Svislando
KantonoBerno
Administra distriktoEmme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009Signau
Geografia situoCH1903: 621702 / 203748(mapo)46.9844444444447.7238888888889Koordinatoj:46° 59′ N,7° 43′ O;CH1903: 621702 / 203748(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj2341
Areo17,2 km²
Alteco655 msuper marnivelo
Poŝtkodo3437
Komunumkodo{{{kodo}}}
Mapo de Rüderswil
Mapo de Rüderswil
Mapo de Rüderswil
vdr

Rüderswil estas komunumo en ladistrikto Signau enKantono Berno,Svislando. Ĝi havis 2341 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Rüderswil situas enEmme-Valo ambaŭflanke de la riveroEmme norde deLauperswil, kun kiu ĝi dividas la vilaĝonZollbrück. Al la komunumo apartenas krom Rüderswil mem la vilaĝojSchwanden, kaj partoj de la vilaĝojRanflüh kajZollbrück.

La komunumo havas areon de entute 17km², de kiuj 12km² estas utiligataj poragrikulturo kaj 3,77km² konsistas elarbaro.

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo limas en nordo alLützelflüh kajTrachselwald, en oriento alLauperswil, kaj en okcidento alLandiswil,Oberried kajHasle ĉe Burgdorf.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Rüderswil situas ĉe la trajnlinioj deLangnau en Emme-Valo alBerno kaj deBurgdorf alKonolfingen, kiuj estas servataj de regionaj trajnoj de laBerno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rüderswil datiĝas el la jaro1146 kielRöderswilare. La setlejo Ried jam menciiĝis en la jaro894. La unua mencio de Rüderswil kiel paroĥo okazis en la jaro1275. Enmezepoko en Rüderswil unue regis kavaliroj de laGermana Ordeno, poste la paroĥaj interezrajtoj transiris al la MonaĥejoChorherrenstift enBerno. Post lareformacio en la jaro1528 la suvereneco pri Rüderswil definitive transiris al la berna ŝtato.

En la jaro1615 naskiĝis en la setlejoSchönholz en la komunumo Rüderswil la kamparana gvidantoNiklaus Leuenberger, kiu estis senkapigita enBerno la 27-an de aŭgusto1652.

Ĝis laHelveta Revolucio en la jaro1798 Rüderswil apartenis al lakamparvoktejoTrachselwald. Post la disfalo de laHelveta Respubliko ekde la jaro1804 Rüderswil formas parton de ladistrikto Signau.

La 17-an de majo2009 la loĝantaro de la du komunumojLauperswil kajRüderswil voĉdonos pri kunigo de la du komunumoj al unu sola politika komunumo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Komunumoj de la administra distrikto Emme-Valo
v  d  r
Komunumoj de la iama distrikto Signau ĝis 2009


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Rüderswil&oldid=8763422"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp