Kverko (Quercus elfagacoj) estas genro de fal- aŭ daŭra-foliaj arboj kaj arbustoj kun virseksaj floroj en pendaj, delikataj amentoj, kun inseksaj unuopaj floroj unuope ĉirkaŭitaj de involukro (kupulo), kaj kun fruktoj (akenoj nomatajglanoj), oblongaj aŭ ovoidaj, kun bazo ĉirkaŭita de ligneciĝinta kupulo; la malmola, fortika ligno de kelkaj specioj estas uzata por ĉarpentado, ŝipkonstruado, meblofarado k.s.; ĉirkaŭ 400 specioj elEŭropo,Azio, NordaAfriko, kaj Centra kaj NordaAmeriko.[1]
Lablankaj kverkoj (sinonimo: sekcioLepidobalanus). Kreskas enEŭropo,Azio, nordaAfriko,Nordameriko. Stilusoj estas mallongaj; glanoj maturiĝas en 6 monatoj, estas dolĉaj aŭ iomete amaraj; interno de la glanŝelo estas senhara.
Kreskas en Eŭropo, Azio, norda Afriko. Stilusoj estas longaj; glanoj maturiĝas en 6 monatoj kaj estas amaraj; interno de glanŝelo estas senhara. (Kverkoj de sekcio Mesobalanus estas tre parencaj al kverkoj de sekcio Quercus, kaj oni foje metas ilin en ĝin.)
Kreskas en Eŭropo, Azio, norda Afriko. Stilusoj estas longaj; glanoj maturiĝas en 18 monatoj kaj estas tre amaraj; la interno de la glanŝelo estas senhara aŭ iomete hareca.
Lamezaj kverkoj, ili kreskas en sudokcidentaUsono kaj nordokcidentaMeksiko. La stilusoj estas mallongaj; glanoj maturiĝas en 18 monatoj kaj estas tre amaraj; la interno de glanŝelo estas hareca.
Laruĝaj kverkoj (sinonima sekcinomo:Erythrobalanus). Kreskas en Norda, Centra, kaj Suda Ameriko. La stilusoj kaj longaj, la glanoj maturiĝas en 18 monatoj kaj estas tre amaraj, la interno de la glanŝeloj estas hareca.