LaŭFrancisko Azorínputo estasDiverscela truo elfosita en la tero.[1] Li indikasetimologion el la latinaputeus (puto). Kaj li aldonas la tipojn moura kaj arteza.[2]
La akvo povas esti pumpita de subtere enujo kiu estas ligita alŝnuro (kielsitelo), ensakia mekanismo (kiu estas pumpilo farita el turnanta rado, al kiu ujoj estas alkroĉitaj) aŭ, kiel kutimas en la moderna mondo, enpumpilo. Ekzistas ankaŭ arteziaj putoj el kiuj akvo estas ĉerpita sen la apliko de ekstera forto.
La pureco de la akvo fortege efikas de ĝia drinkebleco. Tio estas gravega por la vivantoj kiuj dependas de ĝi. Povas esti ke la sanstato de la homoj estas pli sensitiva al la pureco de la akvo ol tiu de la bestoj kaj de labrutaro. Pro tio oni devas regule purigi la puton. Kiam la akvo de la putosaliĝas oni ne plu povas trinki ties akvon.
De antikvaj tempoj, trovi akvofontojn estis ege grava bezono por homa supervivo kaj evoluo de civilizo, do akvoputoj estis inter la unuaj strukturoj estantaj starigitaj. Pro la ekonomia graveco de la puto ĝi ankaŭ fariĝis la centro de la homa vivo, kaj por la homoj kaj por la bestoj kiuj servas ilin. Lapaŝtistoj kunvenas tie ĉiutage, kie venas la knabinoj de la urbo por ĉerpi akvon, tiel la puto servas kiel la centra kunvenejo de la tuta socio. Krucvojo al kiu dreniĝas multaj rakontoj kaj eventoj.
La fosado de putoj estas maniero posedi la lokon al si. La prirabado de puto aŭ ĝia blokado estas parto de lukto por posedi la teron, kaj transpreni puton per rabado aŭ blokado de ĝi signifas forpeli la antaŭajn setlantojn, kiuj vivis ĉirkaŭ ĝi, ĉar sen la funkcianta puto vivo tre rapide ne daŭrigos. En laBiblio estas mencioj pri putoj ekde la tempo de la prapatroAbrahamo. KajAbrahamo kajIsaako fosis putojn, batalis kun laFiliŝtoj, kaj fine alkroĉiĝis al la tero kaj ekloĝis en ĝi, proksime de la puto.
La plej malnovaj ĝis nun konataj putoj estas el la fruaneolitiko kaj troviĝas sur lainsuloKipro. La nun submara puto de Atlit Yam (Israelo) estas el la6-a jarcento a.K.. En lamezolitika loĝejoFriesack enBrandenburgio troviĝas tri ekskavaĵoj, kiujn la tiamaj ĉasistoj kaj rikoltistoj konstruis por havigi al si purantrinkakvon. Tion sugestas ujoj eltestudo-karapacoj kajbetulŝelo trovitaj sur la fundo de la ekskavaĵoj. La unuaj veraj putoj estis kreitaj inter ĉirkaŭ 5550 kaj 4950 a.K. en Mezeŭropo. Ili estis ene tegitaj dekverkoligno.
Baskulputo aŭŝadufo estas akvoleviga sistemo, uzanta por gajno de akvo poririgacio aŭtrinkakvo. Ĝi konsistas el la gruosimila lev-sistemo kaj puto kun grundakvo aŭ kavo kun riverakvo. Ĝi funkcias kiellevilo.
Arteza puto estas puto en valo sub la grundakva nivelo, en kiu la akvo staras sub premo. La hidraŭlika potencialo estas tiom alta, ke la akvo mem, do senpumpilo, konstante altiĝas ĝis la tersurfaco. Kontraste al naturaarteza fonto, arteza puto estas ĉiam artefarita, do kreita per borita truo aŭ fendo.