La municipo estas formata de la domarkernoj Purullena kaj El Bejarín. La municipa teritorio estas trapasata de la riveroj Alhama kaj Fardes, kun averaĝa altitudo de 908 msm kaj 2312 loĝantoj (2018).
Estas arkeologia kuŝejo en Cuesta del Negro. Tie estas fortikaĵo kajnekropolo kaj setlejo de laBronzepoko. Meze de la1950-aj jaroj estis pli ol tri mil loĝantoj; nun nur pli ol du mil.
Laagrikulturo kaj laceramiko estas la ĉefa enspezofonto. Aktuale laturismo devena deGuadix kajGranado, kaj la komerco de potfarado -kiu perdis gravon post la inaŭguro de la aŭtoŝoseo A-92- subtenas la ekonomion de la municipo.
La maldungindico estas ĉirkaŭ 16% en virinoj kaj 20% en viroj en 2009, kongrue kun la provinca averaĝo. En la lastaj jaroj ekvidiĝis iniciatoj de bonkvalita vitokulturo kun aliaj lokoj proksimaj kielCortes y Graena,Darro kajBenalúa. Tio estas klopodo revivigi la ekonomion de la regiono, nome klimata zono tre simila al aliaj tradiciaj kielLa Rioja aŭ laRibera del Duero, kun frosto vintre kaj ne tro varmegaj someroj.