Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Pursangulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brown horse looking out over a railing. The head is sideways to the camera and the horse is looking into the distance.
Pursanguloj havas bone ĉizilitajn kapojn.

Pursangulo estasĉevalraso plej bone konata pro sia uzado enĉevalkurado. Kvankam la vortoPursangulo estas foje uzata por referenci al iu ajn raso de purrasaĉevalo, ĝi teknike aludas nur al la raso de pursanguloj. Pursanguloj estas konsiderataj "varmsangaj" ĉevaloj, konataj pro sia vigleco, rapido kaj kuraĝo.

La pursangulo, kiel ĝi estas konata nuntempe, disvolviĝis enAnglio en la 17a kaj 18a jarcentoj, kiam indiĝenaj ĉevalinoj estishibriditaj kun importitaj orientajstalonoj dearabaj,berberaj, kajturkmenaj rasoj. Ĉiuj modernaj Pursanguloj povas montri sian pedigron al tri virĉevaloj origine importitaj al Anglio en la 17a aŭ 18a jarcento, kaj al pli granda nombro de fondaj ĉevalinoj de plej anglaj rasoj. Dum la 18a kaj 19a jarcentoj, la Pursanguloj disvastiĝis tra la tuta mondo; ili estis importitaj en Nordamerikon dekomence en 1730 kaj en Aŭstralion, Eŭropon, Japanion kaj Sudamerikon dum la 19a jarcento. Nuntempe ekzistas milionoj da Pursanguloj, kaj pli ol 118,000 ĉevalidoj estas registritaj ĉiujare tutmonde.

Pursanguloj estas uzataj ĉefe por ĉevalkurado, sed ili estas bredataj ankaŭ por aliaj rajdfakoj kiajĉevalsaltado, kombinita trejnado,dresrajdo,poloo, kajvulpoĉasado. Ili estas ankaŭ komunekrucigitaj por krei novajn rasojn por plibonigi jam ekzistintajn, kaj estis influaj por la kreado de laMejlkvaronulo, laHarnisulo, laAnglarabulo, kaj de variaj rasoj deMezsanguloj.

Pursanguloj suferas pli da malsanoj kaj akcidentoj ol aliaj ĉevalrasoj eble pro streso dum vetkurado kaj trejnado.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Pursangulo&oldid=8419853"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp