Plej ofte oni ne metas spaceton antaŭ la punktokomo. Tamen kelkaj landoj (ĉefe Francio) kutimas uzi (eĉ postulas ke oni uzu) spaceton antaŭ tiu signo. Sed ĝi nepre estu "nedisigebla" spaceto (por eviti ke la punktokomo troviĝu komence de linio), ĝenerale kun konstanta larĝeco, kaj pli malgranda ol la ordinara spaceto.
La punktokomo devenas de laitalapresistoAldus Manutius la pliaĝa. Li uzis ĝin por apartigi vortojn de malaj signifoj, kaj marki interdependajn frazojn.
La punktokomo estas iufoje uzata por kunigi du frazojn, kiuj povus roli kiel apartaj frazoj, sed estas en tre proksima enhava rilato. Ekzemploj:
Ŝi iris al la strando; la maro plaĉas al ŝi.
La kalkulado de enspeza imposto estas tro malfacila por matematikisto; por tio necesas esti filozofo.
Ĝi estas pli forta interpunkcio ol komo, kaj povas apartigi anojn de listo, kiuj havas komojn. Ekzemple:Mi vojaĝis al Parizo, Francio; Tijuana, Meksiko; kaj Rejkjaviko, Islando.
La punktokomo estasUnikoda kajASCII signo 59. En multajprogramlingvoj kielPascal kajJavascript ĝi apartigas komandojn. Tiel la kodo 'x; y' signifas "Faru komandonx, kaj tiam faru komandony." En aliaj lingvoj (kielAda,Java,C, kajC++) ĝi finas komandojn. Ankaŭ, en iuj lingvoj ĝi estaskomentosimbolo.