Publika sano referencas al "la scienco kaj arto preventi malsanon, plilongiganta vivon kaj helpantesanon pere de organizitaj klopodoj kaj informitaj elektoj de socio, organizoj, kaj publikaj kaj privataj, komunumoj kaj individuoj."[1] Ĝi rilatas al minacoj kontraŭ la sano bazitaj sur loĝantarsanaj analizoj. La koncerna loĝantaro povas esti tiom malgranda kiel grupeto de personoj, or tiom granda kiel la tuto de loĝantoj de kelkaj kontinentoj (por ekzemplo, ĉe la kazo depandemio). La dimensioj de sano povas enhavi "staton de kompleta fizika, mensa kaj socia bonfarto kaj ne sole la foresto de malsano aŭ malsaneco", kiel difinita de laMonda Organizaĵo pri Sano deUnuiĝintaj Nacioj.[2] Publika sano aligasinterfakajn alproksimiĝojn deepidemiologio,biostatistiko kajsanservoj.Media sano,komunuma sano,kondutosano,sanekonomiko, publikapolitiko,asekurmedicino kajlaborprotekto estas aliaj gravaj subfakoj.
La fokuso de la interveno de la publika sano estas plibonigi sanon kajkvaliton de vivo pere de preventado kaj traktado demalsanoj kaj de aliaj fizikaj kaj mensaj sankondiĉoj. Tio faratas pere de priatentado de kazoj kaj de sanindikiloj, kaj pere de helpado al sanigaj kondutoj. Ekzemploj de oftaj publiksanaj politikoj estas stimulado demanlavado,mamnutrado,vakcinado, kaj liverado dekondomoj por kontroli la disvastigon devenereaj malsanoj.
Garrett, Laurie. (2000)Betrayal of Trust: the Collapse of Global Public Health. Nov-Jorko: Hyperion.ISBN 0-7868-6522-9.
(2002) Breslow, Lester:Encyclopedia of Public Health. Nov-Jorko: Macmillan Reference USA.ISBN 978-0-02-865354-9.
(2008) Heymann, David L.:Control of Communicable Diseases Manual. Washington, D.C.: American Public Health Association.ISBN 978-0-87553-189-2.
(2008)International Encyclopedia of Public Health. Amsterdam Boston: Elsevier/Academic Press.ISBN 978-0-12-227225-7.
Novick, Lloyd F; Cynthia B Morrow; Glen P Mays. (2008)Public Health Administration: Principles for Population-Based Management,2‑a eldono, Sudbury, MA: Jones and Bartlett Pub.ISBN 978-0-7637-3842-6.
Schneider, Dona; David E Lilienfeld. (2008)Public Health: the Development of a Discipline. New Brunswick, NJ: Rutgers University Press.ISBN 978-0-8135-4231-7.