Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Pu Ji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pu Ji
Persona informo
ᡦᡠ ᡳ
溥儀
爱新觉罗·溥仪
Naskonomoᡦᡠ ᡳ
Naskiĝo7-an de februaro1906 (1906-02-07)
en Xicheng District
Morto17-an de oktobro1967 (1967-10-17) (61-jaraĝa)
en Distrikto Dongcheng
Mortis proNaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perRena kanceroRedakti la valoron en Wikidatavd
Tombograve of Puyi(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Religiobudhismovd
Etnomanĉurojvd
Lingvojĉinavd
ŜtatanecoDinastio Qing
Manĉukuo
Respubliko Ĉinio
ĈinioRedakti la valoron en Wikidatavd
PartioKomunista Partio de Ĉinio(1960–)Redakti la valoron en Wikidatavd
Familio
DinastioAisin Giorovd
PatroZaifeng, Princo ĈunRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoYoulan(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojYunhuan(en)Traduki,Jin Yunying(en)Traduki,Pujie(en)Traduki,Jin Youzhi(en)Traduki kajYunhe(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oEmpress Wanrong(en)Traduki
Li Yuqin(en)Traduki
Wenxiu(en)Traduki
Tan Yuling(en)Traduki
Li Shuxian(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Infanojsen valoroRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoĝardenisto(1959–1963)
verkisto
aristokrato
arkivisto
aŭtobiografoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
Postenojimperiestro de Manĉurio(1934–1945)
Ĉina imperiestro(1917–1917)
Ĉina imperiestro(1908–1912)
member of the National Committee of the Chinese People's Political Consultative Conference(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Aisin Gioro Pu Ji (愛新覺羅·溥儀,pinjineAìxīnjuéluó Pǔ Yí), (naskiĝis la7-an de februaro1906 enPekino; mortis la17-an de oktobro1967 en Pekino), estis imperiestro de Ĉinio kun registara devizoXuan Tong (宣统), kaj kiel imperiestro deManĉukuo sub devizoKang De (康德). Li estis la lasta imperiestro deĈinio (1908 ĝis1912). Li devenis el la manĉura princa gento de Aisin Giorro, kiuj regis jam ekde 1644 kielQing-dinastio.

Pu Ji (Pu Yi) estis surtronigita jam en aĝo de 3 jaroj (la 13-a de novembro en1908) fare de la imperiestra vidvinoCixi (慈禧太后), kaj lia patro iĝis princa regento.

La 12-an de februaro en1912, Pu Ji estis abdikigita fare deJuan Ŝikaj (袁世凱, Yuan Shikai). Enedikto pri "Bonvola traktado de la Imperiestro de la Granda Qing-Dinastio", li rezervis la titolon kaj rangon same loĝ-rajton en la imperiestra palaco, en la t.n.Malpermesita Urbo. Krom tiuj, li ricevis jaranapanaĝon de 4 milionoj da juanoj.

Post la abdiko, li vivis en la imperiestra palaco, eĉ li iĝis en julio de1917 por 13 tagoj denove surtronigita, sed li devis en 1924 la palacon definitive forlasi kaj li fuĝis en la japanankoncesionTjanĝino (天津), kie li pasigis 7 jarojn sub ŝirmo de la japanoj.

En1922 li geedziĝis kun imperiestra ĉefvirino kaj flankvirino.

En1932 li iĝis prezidento deManĉukuo (滿洲國) kaj estis ekde1934 ĝis1945 imperiestro de tiu japan-okupitamarioneta ŝtato, kiun fakte rekonis nur kelkaj ŝtatoj kielNazia Germanio,faŝistaItalio kajVatikano.

Post la kapitulado deJapanio (14-a de aŭgusto de1945) li estis militkaptita fare de laRuĝa Armeo de Sovetunio kaj sidis ĝis 1950 enĈita kajĤabarovsk en prizono. En aŭgusto de1950, li estis transdonita al Ĉinio kaj estis en aresto ĝis1959 en Manĉurio, kie li estis - laŭ komunista doktrino - "aliedukita".

Post liaamnestio je ordono deMao Zedong (毛澤東) en jaro de 1959, li vivis simple kaj edziĝis denove. Li estis rehabilitita definitive en1964, kiam la Politika Konsulta Konferenco de la Ĉina Popolo elektis lin ano de la Nacia Komitato.

Filmo

[redakti |redakti fonton]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

germane

[redakti |redakti fonton]
  • Autobiografio: "Ich war Kaiser von China" (1964; dt. 1973).ISBN 3-423-10710-3
  • Bartke, Wolfgang.Die großen Chinesen der Gegenwart. Ein Lexikon 100 bedeutender Persönlichkeiten Chinas im 20. Jahrhundert. Frankfurt: Suhrkamp 1985ISBN 3-518-37644-6

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Pu_Ji&oldid=8528181"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp