Laŝtatrenverso de 1996 okazis enBurundo rezulte de malboniĝo de la rilatoj inter la du ĉefaj etnoj de la lando —hutuoj kajtutsioj. Verŝajne, ĝi rimarkindas kiel unu el etapoj de laBurunda enlanda milito.
La hutua prezidantoSylvestre Ntibantunganya, okupinta ĉi tiun postenon post lamurdo de la6-an de aprilo1994 de sia antaŭirantoCyprien Ntaryamira, elvokadis gravan malsimpation de la tutsia opozicio.
La15-an de januaro1996 laŭ elvoko de ekstremistoj-tutsioj en la ĉefurboBuĵumburo komenciĝis la operacio "Morta urbo", kio signifis ĝenerala striko ĝis eksiĝo de la prezidanto. Danke al enmiksiĝo de la ĉefministro kaj la ministro pri defendo, organizintoj ne sukcesis allogiUPRONA, iuj el ili estis kaptitaj aŭ metitaj sub hejman areston.[1]
Printempe la landon inundis la ondoj de perforto. Armitaj grupoj da hutuoj atakis ekonomiajn kaj militajn objektojn. La armeo kaj tutsia milico reagis per severaj punagoj. Ĉiam pli ofte viktimoj iĝis senkulpaj civiluloj.[2]
La25-an de junio dum kunveno de laOrganizaĵo por Afrika Unueco enArusha (Tanzanio) la burunda prezidanto petis militan helpon por ĉesigi murdojn de civiluloj, kaj ricevis principan konsenton. Post reveni hejmen, li alfrontis gravajn protestojn de opozicio, kaj baldaŭ eĉ la ĉefministroAntoine Nduwayo kulpigis lin pri elkovi sekretajn planojn kaj intenci neŭtraligi la armeon. La4-an de julio la eksa prezidantoJean-Baptiste Bagaza antaŭsciigis, ke ekstera enmiksiĝo alfrontos armitan rezistadon kaj diris, ke necesu ne helpi al la registaro, sed renversi ĝin. Responde al tiu elvoko centoj da tutsiaj studentoj komencis protesti, postuli eksiĝon de la prezidanto kaj deklari pri sia preteco batali por sia lando. La prezidanto de UPRONACharles Mukasi akuzis la prezidanton, la ĉefministron kaj la Konsilion pri nacia sekureco pri ŝtatperfido, kaj akre kontraŭstaris la Arushan interkonsenton. La prezidanto deFRODEBUJean Minani eĉ ne unufoje diris pri sia subteno de la interkonsento, sedCNDD refutis ĝin.[2]
La20-an de julio en la rifuĝejo en Bugendan (laprovinco Gitega) estis murditaj ĉ. 341 homoj (virinoj, maljunuloj kaj infanoj), 225 malaperis kaj 160 estis vunditaj. La registaro kaj CNDD reciproke kulpigis unu la alian. La22-an de julio la ĉefministro Antoine Nduwayo anoncis la dumsemajnan nacianfunebron. Jean-Baptiste Bagaza elvokis al dutaga striko omaĝe al mortigitaj kaj kontraŭ Arusha interkonsento, kaj elvokis renversi la registaron. Dum amasa enterigo de la viktimoj, alveninta tien la prezidanto Sylvestre Ntibantunganya estis priĵetita per ŝtonoj fare de amaso da koleriĝintaj tutsioj. Li estis tuj veturigita en la sendanĝeran lokon, sed nek ĉefministro, nek centoj da ĉeestintaj sekurecistoj defendis lin. UPRONA deklaris, ke ĝi oficiale miskreditigis la prezidanton, dum la armeo anoncis pri sia subteno al la prezidanto "kiel instituto". La ĉefministro eksiĝis, la prezidanto kaŝis sin en lausona ambasadorejo. La25-an de julio militistoj deklaris, ke rezulte de tiuj "eksiĝoj" estiĝis "la konstitucia vakuo", kio devigas ilin preni potencon. En la unua televidalvoko ministro pri defendo diris, ke la prezidanton Sylvestre Ntibantunganya anstataŭis la eksa prezidanto, majoroPierre Buyoya (tutsio). La31-an de julio li nomumis la novan ĉefministronPascal-Firmin Ndimira (hutuo) kaj la2-an de aŭgusto estis prezentita la nova registaro el 23 anoj.
LaUnuiĝintaj Nacioj kaj la Organizaĵo por Afrika Unueco kondamnis ĉi tiun reĝimon, rilate al Burundo estis starigitaj rigoraj ekonomiaj sankcioj.[2] Poste la registaro provis mildigi situacion, ekzemple per restarigo en septembro de la Nacia kunveno.[3]
En aŭgusto2001 estis subskribita pactraktato, en kiu la prezidanto Pierre Buyoya konsentis post 18 monatoj (post establo de la transira registaro) transdoni povon al la sia vic-prezidantoDomitien Ndayizeye (hutuo). La30-an de aprilo2003 la nova prezidanto Domitien Ndayizeye faris ĵuron. La burunda armeo subtenis ĉi tiun decidon, same kiel plejmulto da politikaj partioj. Nur CNDD-FDD (Pierre Nkurunziza),FNL (Agathon Rwasa) kajCharles Mukasi (la gvidanto de la frakcio de UPRONA, kontraŭstara al la Arusha interkonsento) reagis negative.[4]