Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Psikologio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

4 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je25 okt. 2023.
Parto de serio pri
Scienco
 
vdr
Psi (Ψ), greklingva litero ofte asocia kun la psikologio.

Psikologio,psiĥologio, aŭpsikosciencoaŭ eĉ mensoscienco (el lagreka vortoψυχη 'psiko' aŭ 'animo' +λογία 'studado') estas lascienco kiu studas lahomankonduton. Alivorte, ĝi pritraktasmenson,konscion,konduton,nekonscion, ktp. Aplike, ĝi studas la funkciojn kaj problemojn de lahoma menso, interalie,psikopatologion,kognon,emociojn,sonĝojn,dezirojn ktp.

Psikologio malsamas alsociologio,antropologio,ekonomiko kajpolitika scienco en tio ke ĝi studas la mensajn procezojn kaj konduton de unuopuloj (sole aŭ grupe) anstataŭ la konduton de tuta grupo. Psikologio malsamas albiologio kajneŭroscienco (neŭrologio) en tio ke ĝi ne studas la biologiajn kaj neŭronajn procezojn, sed studas mensajn procezojn kaj kiel ili interrilatas.

Psikologio estas multflanka scienco, kiun oni ne povas tute kategoriigi kielnatursciencon,socian scienconhoman sciencon. Ĝi havas ecojn de ĉiuj tri grupoj.

Etimologio

[redakti |redakti fonton]
La teminon "psikologio" eble unue enkondukisMarko Marulić.

La vortopsikologio venis de lagrekapsiĥe 'animo', 'menso' kajlogos 'studo'.

Pli precize la greklingva vorto ψυχή (psyĥé) signifas «animon», «menson», «spiron», «vivon», «malvarman venton», «frostan blovon» kaj estis reprezentita simbole perpapilio,[1][2] dum -λογία (-logia) priskribas la «paroladon», la «diskurson», «traktaĵon», «doktrinon», ktp.;[3] kaj tial, psikologio signifus laŭvorte «studon de la animo» kaj denotacie la «studon de la menso».[4]

La vorto "psikologio" estis uzita por la unua fojo enlatina lingvo fare de la poeto kajkristana humanisto nomeMarko Marulić, en sia libroPsichiologia de ratione animae humanae fine de la 15-a jarcento aŭ komence de la 16-a jarcento[5]​ kaj poste en la verko de germana aŭtoro, nomeRudolf Göckel, kiu publikigis la tekstonPsychologia hoc est de hominis perfectione, anima, ortu (Marburgo, 1590). Kelkaj fakuloj konsideras, ke la esprimo devenas de iama traduko de la libroDe Animo deAristotelo.​[6]

La termino disvastiĝis pere de laProtestanta Reformacio en Germanio kaj de la verkoj dePhilipp Melanchthon, kaj oni trovis la terminon ankaŭ enfranca lingvo, por ekzemplo en la tekstoPsichologie ou traicté de l'apparition des esprits, deNoël Taillepied (1588).[7] Pri laangla lingvo, la unua referenco konata de la termino "psychology" aperis en la verkaro deSteven Blankaart, en 1694.[8]​ Ĉiuokaze la termino ne tute populariĝis en la klera medio ĝis ĝia uzado fare de la germana filozofoChristian Wolff, kiu uzis ĝin en siaj verkojPsychologia empirica (1732) kajPsychologia rationalis (1734).[4]

Specifaj nomoj

[redakti |redakti fonton]
TerminoTeoria fakoAplikata fako
Ĉefa terminoasimilintapsikologio, psiĥologiopsikologio(medicino)
esperantigintapsikosciencopsikomedicino
pura esperantamensosciencomensmedicino
Profesiisto

(formala)

asimilintapsikologo(scientisto)psikologo(medicisto)
esperantigintapsikoscientistopsikomedicisto, psikokuracisto, psikoterapiisto
pura esperantamensoscientistomensmedicisto, menskuracisto, mensterapiisto
Profesiisto (neformala)

Scienca medio

[redakti |redakti fonton]
Wilhelm Wundt (side) kun kolegoj en lia psikologia laboratorio, nome la unua de tia tipo.

La diversaj skoloj, teorioj kaj psikologiaj sistemoj fokusigis siajn klopodojn en tre diversaj fakoj, kaj tial ekzistas el fokusoj kiuj centriĝas ekskluzive en la observebla konduto (kondutismo), pasante tra tiuj kiuj okupiĝas pri la internaj personaj procezoj tiel kiel lapensaro, larezonado, lamemoro, ktp. (kiel faras lakognismo) aŭ la orientigoj kiuj akcentas la homajn rilatojn kaj lahumanisman pensaron de lapostmoderneco kaj en la komunikado surbaze de la teorio de sistemoj, ĝis la psikologiaj sistemoj kiuj fokusiĝas en la senkonsciaj procezoj (kiel lapsikoanalizo kaj laanaliza psikologio). La atingo de la teorioj enhavas areojn aŭ kampojn kiuj gamas el la studo de la infana disvolvigo de la "evolua psikologio" ĝis kial la homaj estaĵoj sentas, perceptas aŭ pensas; kiel ili lernas adaptiĝi al la medio kiu ĉirkaŭas ilin kaj solvas konfliktojn.

Por kelkaj fakuloj, kiel tiuj de la akademia anglasaksa skoloBehavioural sciences, la medio de esplorado kaj agado de la scienca psikologio estas ekskluzive lahoma konduto, kaj distingas nur tri areojn, nome la jenaj: "scienco de la konduto",kognoscienco kajneŭroscienco.

Kiel scienca fako, ĝi registras la interagadojn de la personeco en tri dimensioj: nomekogna, korinklina kaj de lakonduto. Estas polemiko ĉu eble ankaŭ aliaj dimensioj (kiel la morala, socia kaj spirita, inklude la religiajn kredojn) de la homa sperto formas aŭ ne formas parton de la medio de la psikologio, same kiel, pri kiu grado la alproksimiĝo al tiuj aspektoj povas esti konsiderata scienca.

Metodoj de esplorado pri psikologio

[redakti |redakti fonton]
Grupa foto de 1909 antaŭ laClark Universitato. Antaŭ vico:Sigmund Freud,G. Stanley Hall,Carl Jung; malantaŭa vico:Abraham A. Brill,Ernest Jones,Sándor Ferenczi.

Pri uzitametodologio, la psikologio disvolviĝis tradicie laŭ du esplorebloj:

  • La psikologio komprenita kiel baza aŭ eksperimenta scienco, enkadrita en lapozitivisma paradigmo, kiu uzassciencan metodon de tipo kvanteca, tra la kontrasto dehipotezoj, kun kvantigeblaj variabloj en eksperimentaj kuntekstoj, alvoke ankaŭ al aliaj sciencaj studfakoj por plej klare ekzempligi siajn konceptojn. La uzitaj metodoj ene de tiu perspektivo estas la jenaj:korelacio esplorado,eksperimenta psikologio, naturismaobservado, studo de kazoj, sondesplorado ktp.[9] La unua studlaboratorio de eksperimenta psikologio estis fondita en 1879 de la germana psikologoWilhelm Wundt.
  • Oni klopodis kompreni la psikologian fenomenon en ties reala komplekseco, el perspektivo pli ampleksa sed malpli rigora, pere de la uzado demetodologioj kvalitaj de esplorado kiuj pliriĉigas la priskribadon kaj interpretadon de procezoj kiuj, pere de la klasika eksperimentado kvantigebla, rezultas malfacile enhaveblaj, ĉefe ĉe klinikaj medioj. Diference de la metodo eksperimenta naturisma, la esplorado de socikultura fokusigo ne okupiĝas pri la studo de specifaj procezoj aŭ izolaj variabloj, produktitaj aŭ analizitaj eksperimente, sed kiu intencas klarigon de la fenomenoj en ties reala dimensio, kompreninta la realon de la subjekto kiel kompleksa scenejo de procezoj integritaj kaj interrilataj, kaj en la individuo kaj en lia socikultura medio, kaj kun histori-biografia perspektivo, subkompreninte, ke neniu procezo povas esti izola kaj eĉ ke temas pri nereverteblaj procezoj.

Sciencaj organizaĵoj pri psikologio

[redakti |redakti fonton]
Studento de psikologio proponanta atelieron de eduka psikologio al studentoj de bazlernejo.

Lapsikologoj kutime estas organizitaj surloke en profesiajkolegioj kaj ankaŭ en sciencaj asocioj, kiuj povas esti de loka, nacia, kontinenta kaj tutmonda karakteroj. Pri profesiaj kolegioj, tiuj plenumas normigan funkcion, ĉar en multaj landoj oni postulas al psikologoj posedi rajtigon aŭ permesilon por praktiki sian profesion, kio estas nomata sendistinge licenco, kolegieco aŭ registro, inter aliaj esprimoj. Ne estas internaciona profesia kolegio; kiam psikologo bezonas praktiki sian profesian agadon en lando alia el tiu en kiu li akiris sian titolon, tiu devas revalidigi sian titolon kaj akiri novan permesilon.

LaInternational Union of Psychological Science (IUPSyS, laŭ sigloj en angla, Internacia Unio de Psikologia Scienco) estas la ento kiu reprezentas la psikologion en la mondo, kunigante landajnkomitatojn kiuj reprezentas la naciajn Asociaciojn de Psikologoj de ĉiu lando. La IUPsyS estis fondita en 1951 laŭ sugesto deUnesko.[10][11] Psikologiaj departementoj ekde tiam abunde kreiĝis tra la tuta mondo, baze ĉefe sur la eŭrop-amerika modelo.[12][11] Ekde 1966, tiu Unio publikigis la gazetonInternational Journal of Psychology.[10] IAAP kaj IUPsyS interkonsentis en 1976 organizi po unu kongreson ĉiun kvaran jaron, laŭ ampleksintervala bazo.[13]

Unu de la asocioj de psikologoj plej gravaj estas laUsona Psikologia Asocio (APA, laŭ anglalingvaj sigoj, UPA esperante), kiu publikigis normojn por la prilaborado kaj publikigo de sciencaj verkoj amplekse disvastigitaj kaj uzitaj en diversaj medioj de lascienco. IUPsyS agnoskas 66 landajn psikologiajn asociojn kaj almenaŭ 15 aliaj ekzistas.[13] La APA estas la plej malnova kaj plej granda.[13] Ties membraro pliiĝis el 5 000 en 1945 ĝis 100 000 nuntempe.[14]

EnLatinameriko, elstaras laSociedad Interamericana de Psicología (SIP). En 2002, oni fondis laUnión Latinoamericana de Entidades de Psicología (ULAPSI),[15] cele al generado de scienca kaj profesia komunumo de psikologoj de tiu regiono, kaj al generado de konceptaj kaj praktikaj alternativoj kiuj korespondu al la grandaj necesoj kaj al la kultura diverseco de tiuj landoj; ĝi intencas psikologion kun sociala engaĝiĝo kaj opozicion al la tradicia scienca koloniismo por dialogi kritike kun konataj eŭropaj, aziaj kaj nordamerikaj psikologoj.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Nobel-premiitoIvan Pavlov.

En la fino de la19-a jarcento la psikologio komencis uzisciencajn metodojn por studi la homan menson, kaj ekde tiam ĝi estas agnoskita kiel aparta scienco.

En1879 lagermanasciencistoWilhelm Wundt fondis la unuanlaboratorion, kiu estis ekskluzive dediĉita al psikologiaesploro. Wundt, kiu notis psikologion kielscienco aparte elbiologio kajfilozofio, estis la unua persono kiu nomiĝispsikologo.[16] Aliaj fruaj psikologoj estis la germanoHermann Ebbinghaus (pioniro pri la studo dememoro), larusoIvan Pavlov (kiu malkovris la lernoprocezon de kondiĉigo), la usonanoWilliam James kaj laaŭstroSigmund Freud.

La ideoj de Freud iĝis aparte konataj, ĉefe ĉar ili multe kontraŭis la ĝis tiam akceptitan bildon de la homa menso. Li inventis la esprimonsubkonscio, kaj li asertis ke la "memo" ekzistis en interbatalo inter laMio, laSupermio kaj laĜio.

Ekde la mezo de la20-a jarcento multaj psikologoj malakceptas la teorion de Freud, ĉar laŭ ili ĝi ne havas sufiĉan sciencan bazon. Tio kondukis al la estiĝo dekondutismo. Laŭ kondutismo la psikologio studu nur la observeblan konduton, ĉar tion oni povas mezuri. Scienca scio de lamenso laŭ kondutistoj ne eblas, ĉar ĝi estas trometafizika.

Fine de la20-a jarcento estiĝis nova interdisciplina studo de la homa menso, konata kielkognoscienco. Kognoscienco denove konsideras la menson priserĉebla subjekto, kaj uzasevoluan psikologion,lingvistikon,komputikon,filozofion kajneŭrosciencon por studi ĝin.

Fakeroj[17]

[redakti |redakti fonton]

Evolua psikologio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEvolua psikologio.
Studentoj uzantaj ekzempleron de la «Skatolo de Skinner» en la iama Laboratorio deEksperimenta psikologio de la Fakultato de Psikologio de laUniversidad Nacional Mayor de San Marcos.Lima,Peruo,1999.

Evoluaevolucia psikologio estas psikologia alirmetodo, kiu eksplikas la fakojn de psikologio (ekz. socia, personeca...) pere deadaptadaj kajevoluaj signifoj. La evolucia psikologio esploras klasikajn psikologiajn faktojn kaj datenojn, sed provas klarigi ilin per la evolu-historio de la homo, ekzemple la homa situacio enĉasistaj-kolektistaj socioj. Tiaj socioj formis kadron por homa vivo dum jarmiloj, dum kiuj la evoluciofavoris individuojn, kiuj laŭ sia psiko plej bone integriĝis en tian socion.

Pozitiva psikologio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloPozitiva psikologio.

La pozitiva psikologio estas akademia disciplino de la fako psikologio, kies precipa celo estas esplori la "bonajn", pozitivajn aspektojn de la komunikado kaj kunvivado inter homoj. Ĝi fokusigas centrajn vivotemojn kajvivkvalito, kiel feliĉo, optimismo, sekureco, fido, pardono kaj interhoma solidareco, kiuj en la komencaj jardekoj de la fako psikologio, kiu fokusiĝis primalsanoj, konfliktoj, personaj kaj interhomaj perturboj, estis malmulte atentataj. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj la neŭrologiaj sciencoj liveris esplorajn rezultojn, kiuj vidigis feliĉon kaj malfeliĉon kiel du sendependaj emociaj sistemoj. Pro tiu ekkono la psikologo Martin Seligman "fondis" la pozitivan psikologion kiel novan branĉon de la akademia psikologio. La vorto priskribas movadon ene de la fakularo pri psikologio (psikologoj, kuracistoj, psikoterapiistoj, sociologoj), kiuj koncentriĝas pri la pozitivaj karakterizaĵoj de la homoj sen fokusiĝi pri iliaj mankoj kaj misoj.

Skoloj

[redakti |redakti fonton]
Burrhus Frederic Skinner, pioniro deKondutismo.

Psikanalizo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloPsikanalizo.
Carl Gustav Jung.

Psikoanalizo (el lagrekaj vortojψυχηpsikoanimo, kajανάλυσιςanalizo, do "esploro kaj mal-enigm-igo de la animo") estasskolo de psikologio kajpsikoterapio, fondita ĉirkaŭ la jaro1890 de lavienaneŭrologoSigmund Freud. El la origina teoriaro de psikoanalizo evoluis la diversaj skoloj deprofunda psikologio.

La teoria konceptaro origine celas malkovri kaj prilabori psikajn konfliktojn kaj malordojn, kiujn repuŝo igis nekonsciaj dum la personeca disvolviĝo. Sigmund Freud, post studo dehisteriaj pacientoj, unuafoje vortumis kaj difinis la modelon deNekonscio. Dum la plua evoluo de la teoria laboro, li aldone evoluis la koncepton deMio (Egoo),Supermio (Superegoo) kajĜio (Iduso). La "Mio" naskiĝas el rilato kaj malsamiĝo inter homo kaj mond, kaj la "Supermio" temas pri la kulturaj aspektoj, moralo, kaj ĝi nepermesas ke homo realigu ĉiujn dezirojn. Kontraŭe la "Ĝio" estas la instinktoj kajspontaneaj deziroj, kiujn la homoj kunvivantaj en socia organismo ne ĉiam senbremse transformas al ago, ĉar tio pliakrigus la interhomajn konfliktojn.

Aparte de la teoria konceptaro, la psikoanalizo iĝis kompleksa modelo por la priskribo kaj klarigo de la homa psiko, kaj sur ĝi baziĝas ampleksa psikoterapia skolo por la terapia trakto de en- kaj interpersonaj konfliktoj, kiu ankaŭ esploraj kulturajn fenomenojn. En ĉiuj dimensioj la psikoanalizo ĝis la nuntempo pluevoluiĝas de praktikaj terapiistoj kaj teoriaj esploristoj, kaj sekve la moderna psikoanalizo karakteriziĝas per teoria, metoda kaj terapia pluralismo.

Sigmund Freud dum la komencaj jaroj de la terapia skolo kunlaboris kunCarl Gustav Jung, sed ĉirkaŭ la jaro1911 ilia kunlaboro ĉesis, kaj la skolo de Jung restis renomita "analiza psikologio". El aliaj psikoterapiistoj laborantaj sur la bazo de la teorio pri psikoanalizo respektive priprofunda psikologio elstarigindas interalieAlfred Adler,Wilhelm Reich kajErich Fromm,Melanie Klein,Heinz Kohut kajJacques Lacan.

Aplikoj

[redakti |redakti fonton]

Psikoterapio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloPsikoterapio.
Carl Rogers

Psikoterapio (greke ψυχοθεραπεία, psiĥoterapía -kuracado de lapsiko) estas la trakto de homoj kun emociaj, korpaj aŭ kondutaj perturboj aŭ malsanoj, per sistema apliko de psikologiaj metodoj de voĉa kaj senvoĉa komunikado.

Ekzistas diversaj psikoterapiaj skoloj. En iuj, aparte en lapsikoanalizo kaj parencaj skoloj, aparte gravas la kompreno kaj trakto de lamalkonscio, la profundaj pensoj, sentoj, memoroj kaj motivoj, kiuj influas la konscian mondkoncepton kaj la konduton, sed ne estas rekte percepteblaj kaj konscie klaraj al la individuo kiu petas pri psikoterapia helpo. En aliaj skoloj, ekzemple la interparola terapio laŭCarl Rogers aŭ la racia kondutoterapio, pli centras la konscia pensado kaj sentado, kiu analiziĝas kaj modifiĝas por pli dabonfarto.

En la unuopaj ŝtatoj de la mondo malsamas la kriterioj, kiuj rajtigas je la titolo "psikoterapiisto". En multaj ŝtatojkuracistoj kajpsikologoj, kiuj post la faka studado plenumas aldonan psikoterapiistan studon, post sukcesa fino de ambaŭ edukoj rajtas je la titolo - en iuj landoj kaj cirkonstancoj ankaŭ fakuloj de aliaj profesioj, ekzemplepedagogoj, post plenumo de aldona psikoterapiista studo rajtas je ĝi. Kutime oni diferencigas inter psikoterapio de plenkreskuloj kaj tiu de infanoj kaj adoleskuloj, ĉar aparte por la terapia trakto de infanoj aplikiĝas signife aliaj metodoj ol por tiu de plenkreskuloj.

Metodoj

[redakti |redakti fonton]
Fakultato de Psikologio en Peruo.

Testo de intelekto estas ilo de psikologia diagnozado uzata por mezuri la intelekton de homo. Ĉar intelekto estas difinita malsame, ekzistas tre malsamaj specoj de tiaj testoj. Estas supozite ke diferencoj en efikeco en testoj de intelekto ankaŭ reflektas diferencojn en efikeco en ĉiutaga vivo.

Famajpsikologoj

[redakti |redakti fonton]
Sigmund Freud.

Vidu la klasifikon publikigitan en "A Review of General Psychology" de 2002, de plej gravaj psikologoj en la 20-a jarcento.[18]

El Eŭropo

[redakti |redakti fonton]

El Ameriko

[redakti |redakti fonton]

Organizoj

[redakti |redakti fonton]

Terminaro

[redakti |redakti fonton]
Deprimo en bildo deVincent van Gogh

Psikologio kaj Esperanto

[redakti |redakti fonton]

E. James Lieberman, en sia artikoloZamenhof, psikologie: de Freud al Piron,[19] el la vidpunkto de la psikologio skizas paralelojn interEsperanto kaj la teorioj deSigmund Freud. PorJ.C. Flugel estis kvazaŭ religia entuziasmo pro la "interna ideo", kiu estuskompendio de bonvolaj intencoj al lahomaro. "La lingvo Esperanto estis senkondiĉadonaco al la tuta homaro."[20] El tiu lingvo derivas multaj pozitivaj devenoj, "parolante novan lingvon, oni fieras prolerteco".[21] Tre interesa estas la paralelo kiun oni establas inter la figuroj de Freud kajZamenhof, judaj, kleraj, movadistoj,kuracistoj,fumantoj..., kaj ambaŭ parolas pri "la afero" (germane die Sache).[22] Kaj same pri la diferencoj, dum Freud klopodasteorion, Zamenhof preferas la kreadon de praktika solvo. Alia paralelo estas establita inter Esperanto kajhipnozo, ambaŭ duarangaj aferoj en la celoj de la dupioniroj: ambaŭ praktikoj estas malhelpataj proĉarlatana etoso, kiel simplaj praktikaj solvoj, pro senklereco kaj pro manko de mona aŭ morala subteno.[23] Sekvanto de Freud, nomeOtto Rank emfazis la estimon de diversaj kulturoj, lahomaranisman sopiron, la sanigan impulson al amikeca "familia rondo". Simile, sekvanto de Zamenhof, nomeClaude Piron emfazis el vidpunkto de psikologo la gravecon de la lingvajdigno kaj rango, fronte aldiskriminacio.[24]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. «psyche». Online Etymology Dictionary (en angla). Konsultita la 18an de julio 2014.
  2. Jung, Carl Gustav (2003).Simbología del espíritu. México, D. F.: Fondo de Cultura Económica. pp. 14, 15, 17.ISBN 968-16-0832-1.
  3. «-logy». Online Etymology Dictionary (en angla). Konsultita la 18an de julio 2014.
  4. 4,04,1«psychology». Online Etymology Dictionary (en angla). Konsultita la 18an de julio 2014.
  5. Classics in the History of Psychology – Marko Marulic – The Author of the Term “Psychology” K. Krstic (1964) Unuafoje publikigita enActa Instituti Psychologici Universitatis Zagrabiensis, no. 36, pp. 7-13. Alirita la 14an de Oktobro 2022.
  6. Gantet, C. (2008). "Âme et identité dans le Saint Empire (début du XVI-début du XVIII siècle). L’homme et la societé."Revue internationale de recherches et de synthèses en sciences sociales, 167-168-169. Numéro spécial, «Marges et marginalisation dans l’histoire de la psychologie» (Michel Kail, kunord.), 17-52.
  7. «psychologie».Centre national de ressources textuelles et lexicale (en franca). Alirita la 14an de Oktobro 2022.
  8. (Steven Blankaart, p. 13) citita en "psychology n." A Dictionary of Psychology. Eldonita de Andrew M. Colman. Oxford University Press 2009. Oxford Reference Online. Oxford University Press. oxfordreference.com
  9. Morris, Charles (1997).Introducción a la Psicología (Naŭa eldono). Prentice Hall.ISBN 968-880-856-3.
  10. 10,010,1 Ludy T. Benjamin, Jr., kaj David B. Baker, "The Internationalization of Psychology: A History", en Baker (eld.), Oxford Handbook of the History of Psychology (2012).
  11. 11,011,1Irmingard Staeuble, "Psychology in the Eurocentric Order of the Social Sciences: Colonial Constitution, Cultural Imperialist Expansion, Postcolonial Critique" en Brock (eld.),Internationalizing the History of Psychology (2006).
  12. Anand C. Paranjpe, "From Tradition through Colonialism to Globalization: Reflections on the History of Psychology in India", en Brock (eld.), Internationalizing the History of Psychology (2006).
  13. 13,013,113,2 Wade Pickren & Raymond D. Fowler, "Professional Organizations", en Weiner (eld.), Handbook of Psychology (2003), Volume 1: History of Psychology.
  14. C. James Goodwin, "United States", en Baker (eld.),Oxford Handbook of the History of Psychology (2012).
  15. Página web oficial de Ulapsi
  16. Carlson, Neil and Heth, C. Donald (2010)Psychology the Science of Behaviour. Pearson Education Inc.ISBN 0205547869. p. 18
  17. Carlson, N. et al. "Psychology, The Science of Behaviour" 3rd Canadian Edition. Pearson. 2005.
  18. Haggbloom, S. J., Warnick, R., Warnick, J. E., Jones, V. K., Yarbrough, G. L., Russell, T. M., ... & Monte, E. (2002). The 100 most eminent psychologists of the 20th century.Review of General Psychology, 6(2), 139-152.
  19. E. James Lieberman,Zamenhof, psikologie: de Freud al Piron EnLa arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin,Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 438-442.
  20. Samloke, paĝo 439.
  21. Samloke.
  22. Samloke, pp. 439-440.
  23. Samloke, paĝo 440.
  24. Samloke, pp. 441-442.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Baker, David B. (eld.).The Oxford Handbook of the History of Psychology. Oxford University Press (Oxford Library of Psychology), 2012.(ISBN 978-0-19-536655-6)
  • Brock, Adrian C. (eld.).Internationalizing the History of Psychology. New York University Press, 2006.(ISBN 978-0-8147-9944-4)
  • Cina, Carol. "Social Science for Whom? A Structural History of Social Psychology." Doctoral dissertation, accepted by the State University of New York at Stony Brook, 1981.
  • Cocks, Geoffrey.Psychotherapy in the Third Reich: The Göring Institute, second edition. New Brunswick, NJ: Transaction Publishers, 1997.(ISBN 1-56000-904-7)
  • Forgas, Joseph P., Kipling D. Williams, & Simon M. Laham.Social Motivation: Conscious and Unconscious Processes. Cambridge University Press, 2005.(ISBN 0-521-83254-3)
  • Guthrie, Robert.Even the Rat was White: A Historical View of Psychology. Second edition. Boston, Allyn and Bacon (Viacon), 1998.(ISBN 0-205-14993-6)
  • Herman, Ellen. "Psychology as Politics: How Psychological Experts Transformed Public Life in the United States 1940–1970." Doctoral dissertation accepted by Brandeis University, 1993.
  • Hock, Roger R.Forty Studies That Changed Psychology: Explorations Into the History of Psychological Research. Fourth edition. Upper Saddle River, NJ: Prentice Hall, 2002.(ISBN 978-0-13-032263-0)
  • Morgan, Robert D., Tara L. Kuther, & Corey J. Habben.Life After Graduate School in Psychology: Insider's Advice from New Psychologists. New York: Psychology Press (Taylor & Francis Group), 2005.(ISBN 1-84169-410-X)
  • Severin, Frank T. (eld.).Humanistic Viewpoints in Psychology: A Book of Readings. New York: McGraw Hill, 1965. ISBN
  • Shah, James Y., and Wendi L. Gardner.Handbook of Motivation Science. New York: The Guilford Press, 2008.(ISBN 978-1-59385-568-0)
  • Wallace, Edwin R., IV, & John Gach (eld.),History of Psychiatry and Medical Psychology; New York: Springer, 2008;(ISBN 978-0-387-34708-0)
  • Weiner, Bernard.Human Motivation. Hoboken, NJ: Taylor and Francis, 2013.(ISBN 978-0-8058-0711-0)
  • Weiner, Irving B.Handbook of Psychology. Hoboken, NJ: John Wiley & Sons, 2003.(ISBN 0-471-17669-9)
    • Volumo 1:History of Psychology. Donald K. Freedheim, eld.(ISBN 0-471-38320-1)
    • Volumo 2:Research Methods in Psychology. John A. Schinka & Wayne F. Velicer, eld.(ISBN 0-471-38513-1)
    • Volumo 3:Biological Psychology. Michela Gallagher & Randy J. Nelson, eld.(ISBN 0-471-38403-8)
    • Volumo 4:Experimental Psychology. Alice F. Healy & Robert W. Proctor, eld.(ISBN 0-471-39262-6)
    • Volumo 8:Clinical Psychology. George Stricker, Thomas A. Widiger, eld.(ISBN 0-471-39263-4)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Psikologio&oldid=9039974"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp