Psaltero[1][2] aŭpsalterio[3][4] (de lamalnovgreka vortopsallo, „pluki kordon“) laŭPIV estas "hebreakordinstrumento, simila alcitro, sed kun supraresonkesto". El la praformo, evoluis la moderna popolmuzikacitro (germane kaj angleZither), kaj ankaŭ laharpo estis influita de ĝi. La resonkesto de psaltero plej ofte havas formontrapezan aŭrektangulan, sed historie ankaŭ ekzistis en "porkokapa"[5] kaj "flugila" formo. Ofte la instrumento estis dekoraciita.
La psaltero originis en la kultura zono de okcidentaAzio, aparte de lahebreoj kaj ĉirkaŭaj kulturoj. Kiam enEŭropo dum lamezepoko ekestis kulturo de instrumenta muziko, la psaltero komence de la14-a jarcento laŭ la multaj tiutempaj bildigoj havis fundamentan rolon.
La muzikila korpo povas havi multajn formojn: psaltero foje estas simpla triangulo, trapezo aŭ duontrapezo, ĝi povas havi "korpokapan", "flugilan" aŭ rektangulan formon. La lasta formo jam ĉirkaŭ la jaro 1450 ricevis aldonan klavaron kaj evoluis ĝis la muzikiloklaviceno. Konfuzige por la pentristoj de la 14-a kaj 15-a jarcento estis, ke inter la psalteraj muzikistoj ekestis la kutimo ne nur pluki la kordojn per la fingroj aŭ per plektro el metalo aŭ ligno, sed ankaŭ ekbati la kordojn permaleetoj (psalteroj luditaj per maleetoj bezonis pli da interspaco inter la unuopaj kordoj, kaj ofte en pentraĵoj aperis muzikistoj maleete batantaj instrumenton, kies kordoj tro proksimis unuj al la aliaj, kaj nur taŭgis por plukado.
Fine de la mezepoko la instrumento eksmodiĝis. Tamen ĉirkaŭ la jaro1700 ĝi sub la nomoSalterio enItalio ankoraŭ havis renaskiĝon: Tiu formo de la muzikilo klare estis dezajnita por batado per maleetoj, do ĝi havis kompare vastajn interkordajn spacojn, sed tamen kutime estis plukita per ringoformaj plektroj.
Moderna revivigo de la psaltero estas la "arĉa psaltero", kies kordoj ne estas vibrigataj kaj sonigataj per plukado aŭ batado, sed per frotado fare dearĉo.