Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Prusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elPruso)
Prusio
Origina nomo:
Preußen
1525 – 25-a de februaro 1947

historia lando • suverena ŝtato • ŝtato de la Germana Federacio 1815–1848 & 1850–1866
Geografio
Prusio (blua) inter 1871-1905
Prusio (blua) inter 1871-1905
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
41 915 040
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

Prusio, aŭPrusujo,germane Preußen,latine Borussia,Prussia [prúsija] aŭPrutenia,pole Prusy,ruse Пруссия,litovePrūsija,estis ŝtato en nordaMezeŭropo, ekzistanta inter1525 kaj1947.Komence Prusio estis duklando de ladinastio deHohencolernoj, poste reĝlando kaj lando en laGermana Regno. En1947 la kontrolkonsilantaro de la kvaraliancanoj (kiuj venkis en laDua Mondmilito) decidis malfondi Prusion kaj disdividi ĝian teritorion. Prusio do hodiaŭ ne plu ekzistas. Restis nur ĝiaj historia kaj kultura heredaĵo.

Prusio en 1905

Eta kronologio

[redakti |redakti fonton]

Duklando Prusio

[redakti |redakti fonton]
Vidu ankaŭ:Duklando Prusio

1525: Ekesto de Prusio:Albrecht von Brandenburg-Ansbach, Alta Majstro de laGermana Ordeno transformis la religian ŝtaton de laGermana Ordeno al sekulara, protestantaduklando Prusujo sub feŭda rego pollanda, laŭ interkonsento kunreĝoSigismondo la 1-a de Pollando. La duklando Prusio havis proksimume la teritorion de la posta provincoOrienta Prusio.

La okcidenta najbaro de Duklando Prusio aŭ "Duka Prusio" estis "Reĝa Prusio", la posta provincoOkcidenta Prusio, ambaŭ posteuloj de la iama historia regiono "Prusio". ("Reĝa Prusio" estis ligita al lapola reĝo kaj ne konfuzendas kun la postaReĝlando Prusio!) Ili ambaŭ estiĝis el la iama Ŝtato deOrdeno de germanaj kavaliroj, kaj estis forte germane dominitaj, kun minoritato pola kaj kaŝuba. Ĉirkaŭ 1525 ambaŭ la Duka kaj la Reĝa Prusio (escepte deVarmio) akceptis laReformacion kaj iĝis protestantaj.

Brandenburgio-Prusio

[redakti |redakti fonton]
Vidu ankaŭ:Brandenburgio-Prusio

1618: Prusion akiris lamargrafoj de Brandenburgio, branĉo de la familioHohencolernoj. En milito inter Svedio kaj Pollando, Prusio ŝanĝis lojalecon de Pollando al Svedio kaj denove al Pollando. En latraktato de Wehlau1657 la pola reĝoJohano la 2-a Kazimiro cedis la suverenecon super Prusio al laprinco-elektistomargrafoFrederiko Vilhelmo. La hohencolerna posedaĵo en la periodo inter1608 kaj1701 nomatasBrandenburgio-Prusio, ankoraŭ du disaj landoj regataj enpersona unio.

Reĝlando Prusio

[redakti |redakti fonton]
Vidu ankaŭ:Reĝlando Prusio
Ne konfuzu kun:Reĝa Prusio

1701:Duko Frederiko la 3-a kronis kaj nomis sinFrederiko la 1-a,reĝoen Prusio. Lia Prusio ampleksis nun la teritoriojn de la ĝistiamajmargraflando Brandenburgio kaj duklando (nun reĝlando) Prusio kaj kelkaj pli malgrandaj posedaĵoj. Formale la titolonreĝo li rajtis uzi nur en tiu (orienta) parto de la lando, kiu ne apartenis alSankta Romia Imperio; en la okcidenta parto, ene de la imperio li ne estis reĝo, nur margrafo kajprinco-elektisto. Tamen ne-oficiale oni ekuzis la nomon "Prusio" jam por la tuta teritorio.

Frederiko 2-a

Precipe dum la regado de reĝoFrederiko 2-a (reg. 1740-1786) kaj pro liaj militoj la teritorio de Prusio esence pligrandiĝis.

1772: Dum laDispartigoj de Pollando-Litovio, Prusio akirisReĝan Prusion, kiu tiam fariĝisprusia provinco kun la nomo "Okcidenta Prusio". La iama Duka Prusio eknomiĝis "Orienta Prusio". Frederiko la 2-a nun regis la tutan iaman regionon "Prusio" kaj rajtis nomi sin "reĝo de Prusio" - antaŭ tio nur "reĝoen Prusio". Per la novaj landakiroj la du antaŭe disaj landopartoj nun estis interkonektitaj.

1807-1815: Dum laNapoleonaj militoj Prusio foje gajnis, foje perdis teritoriojn, sed fine ĉe laViena Kongreso sukcesis akiri la grandajn kaj estonte (pro trovo de karbo) tre gravajn provincojnRejnlando kajVestfalio.

1867-1871: Kverelante kunAŭstrio-Hungario pri la ĉefa rango en Germanio, Prusio en laprusia-aŭstria milito venkis kaj fondisNordgermanan Federacion en 1867. En 1871, post lafrancia-prusia milito, Prusio fariĝis la ĉefa potenco en la novaGermana Regno.

Respubliko kaj dissolviĝo

[redakti |redakti fonton]
Prusio en laVajmara Respubliko (1918-1933)
Vidu ankaŭ:Respubliko Prusio

Fariĝinte respubliko en 1918, Prusio dum laVajmara Respubliko estis la demokratia fortikaĵo de la respubliko. En 1932 la regna registaro senpotencigis la prusan registaron, ĉar ĝi en balotoj ne ricevis parlamentan plimulton. Reganto fariĝis regna komisaro, tiel estis ankaŭ en la epoko denacisocialismo. En 1947 laaliancanoj Britio, Francio, Sovetunio kaj Usono, asertante ke el Prusio devenis la "germana militismo", dissolvis Prusion.

Vidpunktoj pri Prusio kaj restoj nuntempaj

[redakti |redakti fonton]

Prusio estis taksata longan tempon kiel tre militisma. Alia stereotipo estisklerismo, interalie proFrederiko la 2-a, kiu ekzemple aboliciis torturon de la jura sistemo. Ambaŭ stereotipoj estas tre unuflankecaj, kaj militismo kaj klerismo troviĝis ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropo.

Plia stereotipo pri Prusio estas ordemo kaj akurateco, tiel keagi pruse estas ankoraŭ nuntempe pozitiva esprimo ĉe multaj germanoj. Laprusa ŝtatoficisto estas tiu kiu traktas ĉiujn civitanojn same, sen rigardo al la persono (sen taksi ties socian statuson).

Malgraŭ la dissolviĝo en 1947, restas spuroj de la prusa heredaĵo kultura en Germanio. Berlino estis ĉefurbo de Prusio kaj tiel fariĝis ĉefurbo germana. La simbolo de la germana armeo estas lafera kruco de Prusio el la militoj kontraŭNapoleono. En la blazono de la landoSaksio-Anhalto ankoraŭ troviĝas la prusa aglo. LaFondaĵo Prusia Kultura Posedaĵo kunigas unu el la plej grandaj kaj universalaj kolektoj de la mondo.

Reĝoj de Prusio

[redakti |redakti fonton]

Ĉiuj estis el ladinastioHohencolernoj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Prusio&oldid=8908769"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp