Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ , mallongigo: regiono PACA,okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur ) estasregiono en suda Francio, ĉe laMediteraneo apudItalio . Ĝi konsistas el la sesdepartementoj :Alpes-de-Haute-Provence (Alpoj de AltaProvenco ),Hautes-Alpes (Altaj Alpoj),Alpes-Maritimes (Marbordaj Alpoj),Bouches-du-Rhône (Riverbuŝoj deRodano ),Var kajVaucluse . Ĝi estis kreita sub la nomo "Provenco-Bordo Lazura-Korsiko" en1960 . Ĝi fariĝis "Provenco-Bordo Lazura" post la konstitucio de lakorsika regiono en1970 tiam estis renomitaProvenco-Alpoj-Bordo Lazura en1976 . Ekde2018 , laregiona konsilio uzis la nomon "Regiono Sud Provenco-Alpoj-Bordo Lazura" (mallonge "Suda regiono") en siaj komunikaj dokumentoj, kvankam la oficiala nomo de la regiono restas senŝanĝe.
La najbaraj regionoj estas nordeAŭvernjo-Rodano-Alpoj kaj okcidente la administra regionoOkcitanio , kvankam menciindas ke la historia, lingva kaj kultura regionoOkcitanio kovras ankaŭ la tuton de la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura.
Ĉefurbo de la regiono estasMarsejlo ,france Marseille . Inter pliaj aparte gravaj urboj menciindasAix-en-Provence ,Avignon ,Nice ,Cannes kajToulon .ISO-kodo de la regiono estasFR-U .