Neŭtra atomo dehidrogeno havas unu protonon en sia atomkerno plus unu negativan elektronon orbitantan ĉirkaŭe. Ĝiaatommaso estas preskaŭ 1amu.
Neŭtra atomo dekarbono havas ses protonojn, ses neŭtronojn en sia atomkerno. Estas ankaŭ seselektronoj orbitantaj tian nukleon. Ĝiaatommaso estas precize 12amu (pro la difino deamu).
La protonaŝargo estas sama kiel tiu deelektrono, sed en mala signo, tie estas + 1,6022 × 10−19kulomboj, ofte notatae .
La protona maso estas 938,272 029MeV/c2(tio estas: 1,672 623 × 10−27 kg). Ĝia radiuso estas ĉirkaŭ 0,8 × 10−15 metro[1] sed pli precizaj rezultoj malsimilas laŭ la mezurmetodoj.
Ĝis 2003 oni vidis la protonon kiel sferon.Gerald A. Miller[2] demonstris, ke ĝi povas esti ovoforma, simili fadenbulo da lano, aŭ ringo.[3]. Fakte, la protono ne estas simpla partiklo, sed kunmetitaĵo de trikvarkoj, pli precize : dukvarkojUp (aŭu-kvarkoj) kaj unukvarkoDown (aŭd-kvarko), kunligataj de laforta nuklea forto. La agentoj de tiu forto estas lagluonoj.
Ŝargo de u-kvarko estas + 2e/3, tiu de d-kvarko estas -e/3. 2e/3 + 2e/3 - e/3 = 3e/3 = +e
Laŭ nuna scio, protono povas malintegriĝi nur ene de atoma kerno, per ago demalforta nuklea forto. Ĝi donas tri partiklojn :pozitronon,neŭtronon kajneŭtrinon, en laBeta-radiado. Ekstere de kerno, la protono ne povas malintegriĝi donante neŭtronon, ĉar la neŭtrono estas pli peza ol la protono.
Sed laŭ laGranda Unuigita Teorio, unu el la kvarkoj en la protono povas aliformiĝi alleptono[4] estigante malintegriĝon de la protono kun duona vivo de 1031 ĝis 1036 jaroj. Se tio verus, la materio iom post iom malaperos kaj la universo iĝos vakua.[mankas fonto]