Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Protestantismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Protestantismo
emblemo
grupo de kristanaj konfesioj
principaj grupoj de religiojRedakti la valoron en Wikidata
Okcidenta kristanismo
Komenco10-a de novembro 1517vd
 
Partoj
luteranismo
kalvinismo
Metodismo
Anglikanismo
anabaptismo
Sankteco-Movado
adventismo
Evangeliismo
Karisma Kristanismo
Restaŭrismo
Usona kristana restaŭra movado
unuiĝintaj kaj unuiĝantaj eklezioj
baptismoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdr
Koncentriĝoj de protestantoj en la mondo aktuale en 2010. En la purpurkoloraj landoj, almenaŭ 10% de la loĝantaro apartenas al Protestantismo, kaj malhela nuanco signifas pli altan proporcion de la loĝantaro.

Protestantismo (1517) estas la dua plej granda branĉo dekristanismo, havante 16% de kristanoj, malantaŭ ĉefa tendenco, nomeKatolikismo.[1] Tamen ĝi estas la ĉefa formo de kristanismo en nordaEŭropo,Nordameriko,Oceanio kajSuda Afriko. Ĝi estas esence la norda, ĝermana branĉo de kristanismo. Protestantismo ne estas unuigita eklezio sed svarmo de eklezioj, kiuj devenas historie de la ribelo deLutero,germanamonaĥo, kontraŭ laKatolika Eklezio kaj ĝia diboĉemo, la tiel nomata ProtestantaReformacio.[2] La du ĉefaj fondintoj de protestantismo estisLutero kajKalvino.

La Reformacio startis en laSankta Romia Imperio (specife, enVitenbergo,Elektoprinclando Saksio, tiel ke ĉe nuntempe, speciale en germanaj kuntekstoj,Saksio estas ofte priskribita kiele "patrujo de la Reformacio" (en germanaMutterland der Reformation) en 1517, kiemMarteno Lutero publikigis siajnNaŭdek kvin Tezojn kiel reago kontraŭ fiagadoj en la vendo deindulgencoj fare de laKatolika Eklezio, kiu propornis la elaĉetadon elportempa puno pro pekoj al la aĉetantoj de indulgencoj.[3] La esprimo "Protestantismo" mem, tamen, derivas el la protestoletero el germanaj luteranajprincoj en 1529 kontraŭedikto de la Dieto de Speyer (1529) kondamnanta la instruojn de Marteno Lutero kielherezajn.[4][5] En la16-a jarcento,Luteranismo etendiĝis el nordaj, centraj kaj orientaj ŝtatoj de Germanio alDanio–Norvegio,Svedio,Finnlando,Livonio, kajIslando.[6] Ankaŭkalvinismaj eklezioj disvastiĝis en Germanio (Palatinata Graflando de Rejno)Hungario,Nederlando,Skotlando,Svisio,Francio,Pollando kajLitovio, estritaj de Protestantaj Reformaciantoj kielJohano Kalvino,Huldrych Zwingli kajJohn Knox.[7] La politika apartigo de la angla eklezio (Church of England) disde la Katolila Eklezio dum la regado deHenriko la 8-a iĝisAnglikanismo, metante Anglion kaj Kimrion en tiun grandan movadon de la Reformacio, sub la estreco de la reformistoThomas Cranmer, kies verko forĝis la anglikanajn doktrinon kaj identecon.[8]

Efektive, Protestantismon oni povas dividi en kelkajn grandajn grupojn de eklezioj:

  • la eklezioj, kiuj devenas de la origine anarkiismeca movado de laAnabaptismo, kiu poste trankviliĝis ekzemple en la mondvasta movado de laMenonitoj
  • la movado, kiu estiĝis ĉirkaŭLutero:Luteranismo
  • la movado, kiu estiĝis ĉirkaŭKalvino:Kalvinismo
    • pluraj eklezioj dum internaj diskutadoj kaj disputoj pri la religio dissplitiĝis en novajn (sub)ekleziojn. Plej ofte ĉe Kalvinismo.
  • en la 19-a kaj precipe en la 20-a jarcentoj estiĝis multajnovaj protestantaj ekleziaj movadoj, kiel ekzempleAdventismo,Atestantoj de Jehovo,Pentekostismo, ktp.

Kelkaj protestantaj eklezioj havas tutmondajn konsideron kaj distribuadon de anoj, dum aliaj estas limigitaj al preciza lando.[9] Majoritato de Protestantoj estas membroj de malmultaj protestantekleziaj familioj;Adventistoj,Anabaptistoj,Anglikan/Episkopalianoj,Baptistoj,Kalvinistoj/Reformistoj (dekomence nomitajKalvinismo fare de la rivalaj Luteranoj, lastatempe oni preferas la terminonReformita kiel pli priskriba,[10] enhavantaPresbiterianismon,Kongregaciismon, multajn el la unuecigemaj eklezioj, krom historiajReformitaj Eklezioj en Francio, Svisio, Nederlando, Germanio, Hungario, kaj aliloke.),Luteranoj,Metodistoj,Moravianoj,Pentekostanoj, la irlanddevenajPlymouth Brethren,Presbiterianoj, kajkvakeroj.[11] Ankaŭ sennomaj,karismaj kaj sendependaj eklezioj estas menciindaj, ĉar ili ĵus etendiĝis rapide tra multo de la mondo, kaj konstituas gravan parton de Protestantismo.[12] Tiuj variaj movadoj, kolektive nomitaj kiel "populara Protestantismo" fare de fakuloj kielPeter L. Berger, estis priskribitaj kiel unu el la nuntempaj plej dinamismaj religiaj movadoj en la mondo.[13] Estas nuntempe pli ol 1,18 mil milionoj da Protestantoj tutmonde,[11][14] dum Hans Hillerbrand ĉirkaŭkalkulis totalan populacion de Protestantoj je 833 457 000 en 2004,[15] kaj informo de Gordon-Conwell Theological Seminary je 1 189 781 000 komence de 2025.[14]

Ĉefaj trajtoj kaj doktrinoj de Protestantismo

[redakti |redakti fonton]
Marteno Lutero (1483–1546).Lucas Cranach la Maljuna (1529)

Kun la aliaj du ĉefaj branĉoj de kristanismo (lakatolika kaj laortodoksa), la protestanta branĉo kredas en laKredo Nicea, al kiu pluraj protestantaj grupoj aldonis siajn pli novajnkredkonfesojn, krom laLiberala Protestantismo, kiu tute principe ne konas devigankredkonfeson.

Kontraste al la aliaj branĉoj, tamen, la protestanta fako ĝenerale kredas en tri doktrinoj de Lutero:

  • sola fide, kiu diras, ke oni estas savita sole per fido enJesuo Kristo
  • sola scriptura, kiu diras, ke laBiblio estas la sola fonto de religiavero kaj ne la instruo depapoj,koncilioj aŭ eklezia tradicio.
  • universala pastraro, kiu diras, ke ĉiuj kredantoj estas egalaj, unuj al la aliaj; profesia pastraro estas konvena, sed ne necesa. Ĉiu kredanto povas legi kaj ĝuste interpreti la Biblion por si mem.

Tiu triopo evoluis al kvinopo (nomitaKvin solaĵoj) en postaj disvolviĝoj de la protestantismaj doktrinoj.[16][17] Ĉi tiuj principoj formas la koron kaj fundamenton de lutera reformo kaj ilia signifo estas grandega. La bezono, ke la eklezio peru la rilaton inter la homo kaj Dio, estas nula, la graveco de lapastro kaj liaj ceremonioj estas nuligita, la graveco de plej multajsakramentoj estas nula, ne plu valoras teologiaj interpretoj, lakanonaj leĝoj, laepistoloj de lapapoj kaj la kultado al lasanktuloj, ne plu necesasmonaĥeco kajasketeco.

La principoj havaslatinajn nomojn, kiuj komenciĝas per la adjektivo "solus/a":

  • sola scriptura: Nur el laBiblio venas teologia vero.
  • solus Christus: nur el Kristo venas savo, ne ekzemple de sanktuloj.
  • sola gratia: nur per dia graco, ne per homaj agoj eblas savo.
  • sola fide: nur per fido, ne per bonaj faroj oni atingas savon; fido estas rezulto de graco, sed kondukas al bonaj faroj.
  • soli Deo gloria: ĉia gloro estas de/al Dio. Neniu homo meritas gloron pro religiaĵoj.

Tio ebligas protestantojn laŭ siakonscienco, se necese, forlasi la eklezion, ĉar ili ne bezonas ĝin porsakramento,sacerdotoj (=pastroj) aŭdoktrino. Anstataŭe, ĉiu kredanto povas legi laBiblion por si mem kaj preĝas alDio, ne bezonante pastron kiel peranton inter si kaj Dio.

La protestanta Biblio

[redakti |redakti fonton]
La eldonaĵoReina-Valera estas unu el la unuaj tradukoj de la Biblio al la kastilia lingvo.

Protestantoj plej ofte uzas krom laNova Testamento nur laHebreanMalnovan Testamenton. Tial, dum laortodoksiisma,katolika kaj la protestanta Nova Testamento samas, la Malnovaj malsamas: la katolika eklezio (kaj la ortodoksiismaj) uzas la judan Malnovan Testamentonne laŭ lakanono deKalvino, sed laŭ laSeptuaginto, kun ĉi limigo tamen, ke la katolikoj ne havas ĉiujn librojn, kiujn konservis laOrtodokseco.

En la generacio postJesuo Kristo, ja, larabenoj faris kanonon pri la Hebrea Biblio, en kiu pluraj verkoj de la Septuaginto ne plu estis akceptitaj, ĉu ĉar ili ekzistis nur en laGreka lingvo, ĉu ĉar ili estis tro malfrue verkitaj. Tial ĉi tiuj libroj --nomitaj ĉuDuakanonaj Libroj ĉuApokrifoj -- ankaŭ mankas en la protestanta (pli precize: kalvinana) biblio:Tobit,Judit, 1, 2, 3 kaj 4Makabeoj,Saĝeco,Siraĥido kaj pluraj aliaj. Vidu pri tio ĉe artikoloDuakanonaj Libroj.

La Luteranoj, tamen, kutime ja havas en siaj Biblio-eldonoj la Duakanonajn Librojn de la Okcidenta tradicio. Dum katolikoj ĝis la epoko de la Reformacio plej ofte uzis kiel oficialan version de la Biblio nur latinlingvaj eldonoj, Protestantismo kongrue kun la ĝenerala tendenco al la uzado de la propraj lingvoj en ceremonioj kaj skribaĵoj (postulite de la doktrino pri universala pastraro) promociis la tradukojn de la Biblio al naciaj lingvoj.

Sakramentoj kaj ritoj

[redakti |redakti fonton]
Bapto de plenkreskulo laŭ tipa protestantisma ceremonio, kontraste kun la katolika baptoceremonio de beboj.

Plejparte, ĉiuj protestantaj eklezioj praktikas labapton. En la plimulto de la protestantaj eklezioj, same kiel en la ortodoksiisma kaj rom-katolika tradicioj, la bapto samtempe funkcias kiel metodo por membriĝi en la koncerna eklezio. PorMenonitoj tio estas klara kialo rifuzi la bapton al infanoj. Nur post konfesado de sia fido, tie oni kiel plenkreskulo povas esti baptita. Laŭ laRemonstrantoj, male, la bapto nur membrigas enla Eklezio de Kristo. Konkreta membriĝo en difinita eklezio estu komplete disigita de tio ĉi.

LaManĝo de la SinjoroSankta Vespermanĝo, kiun romkatolikoj nomas, lakomunio estas celebrata en preskaŭ ĉiu eklezio. Kvankam la plimulto kredas, ke Kristo iel ĉeestas ĉe la komunio, eĉ se nur simbole, iliaj ideoj pri tio diverĝas. Sed ĉiuj malkonsentas kun la tipe rom-katolika ideo (ankaŭ ne rekonata de la Ortodoksiismo) pritranssubstancigo: ke la substanco de la pano kaj vino vere fariĝas la korpo de Kristo (kvankam la ekstera aspekto restas sama). En pluraj eklezioj, la komunio kutime okazas ĉiumonate aŭ jarkvarone.

Kelkaj eklezioj (la Remonstrantoj jam depost jarcentoj), konsciante, ke "invitas nin la Sinjoro", tute principe invitas kiun ajn ĉeestanton ĉu baptitan ĉu ne - aliaj, laŭ la tradicio de ortodoksiismo kaj Romo, limigas la inviton partopreni nur al siaj propraj membroj. La centro de protestantaDiservo ne estas komunio sed la legado el la Biblio, preĝado kaj predikado, ĉar ĝi instigas la fidon.

La plimultaj eklezioj konas lariton denupto kajordino depastoroj aŭ pastorinoj, sed plejparte ne konsideras tionsakramento. Eksedziĝo estas tolerata en lapraktiko, se jam nur por teni pura la idealon de lageedzeco. En kreskanta nombro da eklezioj la nupto inter gejaj paroj estas samranga kiel nupto de geaj paroj.

Luteranismo havas pentofaradon, nome rito dekonfesio.

Apartaj kredoj

[redakti |redakti fonton]

Triunuo

[redakti |redakti fonton]
«Ŝildo» de la Triunuo, tradicia simbolo de la Triunuo en la okcidenta kristanismo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojSankta Triunuo kajKontraŭtriunuismo.

Protestantoj kiuj aliĝas al laNicea Kredo kredas je tripersonoj (Dio Patro,Dio Filo, kaj laSankta Spirito) kiel ununura Dio.

Movadoj kiuj aperis ĉirkaŭ la tempo de laReformacio, sed ne estas parto de Protestantismo mem (ekz.Unitariismo), malaprobas la kredon je Triunuo. Tio ofte funkcias kiel kialo por ekskludo de laUnitaria Universalismo, la Unueca Pentekostismo, kaj aliaj movadoj disde Protestantismo fare de diversaj observantoj. Unitariismo daŭre havas ĉeeston ĉefe enTranssilvanio, Anglio, kaj Usono.[18]

Kristo en la Eŭkaristio

[redakti |redakti fonton]
Luterana priskribo de 1547 de laLasta Vespermanĝo deLucas Cranach la Maljuna.

La protestantisma movado komencis diverĝi en plurajn apartajn branĉojn en la mezo ĝis la fino de la 16-a jarcento. Unu el la centraj punktoj de diverĝo estis konflikto pri laEŭkaristio. Fruaj protestantoj malaprobis la katolikandogmon detranssubstancigo, kiu instruas ke la pano kaj vino uzitaj en la rito de la Meso perdas sian naturan substancon estante transformitaj en la korpon, sangon, animon kaj diecon de Kristo. Ili malkonsentis unu kun la alia koncerne la ĉeeston de Kristo kaj lia korpo kaj sango en la Sankta Komunio.

  • Luteranoj diras, ke en laSinjora Vespermanĝo, la Korpo kaj Sango de Kristo ĉeestas "en, kun, kaj sub la formo" de pano kaj vino por ĉiuj tiuj kiuj manĝas kaj trinkas ĝin,[19][20] doktrino ke laFormulo de Konkordo nomas la Sakramenta unio.[21] Dio fervore proponas al ĉiuj, kiuj ricevas la sakramenton,[22][23] pardonon depekoj,[24][25] kaj eternan savon.[26]
  • Lareformitaj eklezioj emfazas larealanspiritan ĉeeston, aŭsakramentan ĉeeston, de Kristo, dirante ke la sakramento estas sanktiga graco tra kiu la elektita kredanto ne fakte partoprenas de Kristo, sed simpleper la pano kaj vino prefere olen la elementoj. Kalvinistoj neas la luteranan aserton ke ĉiuj komuniantoj, kajkredantoj kajnekredantoj, buŝe ricevas la korpon kaj sangon de Kristo en la elementoj de lasakramento, sed anstataŭe asertas ke Kristo estas unuigita al la kredanto per fido - direkte al kiu la vespermanĝo estas ekstera kaj videbla helpo. Kalvino ankaŭ emfazas la realan ĉeeston de Kristo pere de la Sankta Spirito dum Eŭkaristio. Ĉi tio ofte estas referita kieldinamika ĉeesto.
  • Anglikanoj kaj metodistoj rifuzas difini la Ĉeeston, preferante lasi ĝin mistero.[27] La Preĝlibroj priskribas la panon kaj vinon kiel eksteran kaj videblan signon de interna kaj spirita graco, kiu estas la Korpo kaj Sango de Kristo. Tamen, la vortoj de iliaj liturgioj sugestas, ke oni povas teni al kredo je la Reala Ĉeesto kaj Spirita kaj Sakramenta Ĉeesto samtempe. Ekzemple, "... kaj vi nutris nin per la spirita nutraĵo en la Sakramento de lia korpo kaj Sango;" "... la spirita manĝaĵo de la plej altvalora Korpo kaj Sango de via Filo nia Savanto Jesuo Kristo, kaj por certigado nin en ĉi tiuj sanktaj misteroj ... "[28]
  • Anabaptistoj tenas popularan simpligon de la teologio deZvinglo, sen zorgo pri teologiaj komplikaĵoj kiel sugestite supre, povas vidi la Sinjoran Vespermanĝon simple kiel simbolo de la komuna kredo de la partoprenantoj, memorceremonio de la faktoj de la krucumo, kaj memorigilo de ilia starado kune, same kiel la korpo de Kristo (vido referita kielmemorismo).[29]

Aliaj

[redakti |redakti fonton]

Protestantoj malakceptas la katolikan doktrinon de la papal supereco, kaj havas variajn konsiderojn pri la nombro desakramentoj, pri lareala ĉeesto deKristo en laEŭkaristio, kaj aliaj aferoj de eklezia regado kaj deapostola posteuleco.[30][31]

La adoradon deSanktuloj protestantismo ne konas: ne estas protestantaj sanktuloj, almenaŭ ne oficiale. Sed eĉ la liberala protestantismo (kiun kelkaj konsideras kvazaŭ-ekstremisma) konas siajn "sanktulojn" (homojn, kiuj estas konsiderataj kiel gravaj ekzemploj, kielDietrich Bonhoeffer). La protestantoj ne preĝas al sanktuloj, do same pri Maria, kies adoradon en la romkatolika tradicio kutime oni spertas kielblasfemon aŭ eĉidolismon. Laŭ protestantismo,katolikismo traktas sanktulojn kiel idolojn aŭ diaĵetojn, anstataŭante sanktulojn (precipe Maria) por Dio.

La tradicion priMonaĥoj protestantismo ĝenerale ne havas (escepto: la komunumo deTaizé en Francujo; sed tiu komunumo ja estas principeekumena klopodante ligon kaj eĉ unuigon ĉefe inter protestantismo kaj katolikismo, sed ankaŭ kun aliaj eklezioj).

Kelkaj branĉoj de liberala protestantismo konsideras Jesuon senpere homo tre saĝa kaj sankta, sed nur homo, nepre ne Dio. La plimulto de la liberalaj protestantoj konsideras tiun demandon afero ne vere grava. Laŭ kontraŭuloj, protestantismo, des pli liberala protestantismo ne estasvera kristanismo, sed nuramodernismo.

Kelkaj ekleziaj sektoj malpermesastabakon kajalkoholon.

Kelkaj protestantaj konfesoj

[redakti |redakti fonton]
Adventismo -Anglikanismo -Baptismo -Suda Baptisma Konvencio -Episkopanismo -Fundamentismo -Kalvinismo -Kanada Misia Alianco -Kristana Scienco -Kvakerismo -Luterismo -Metodismo -Metropola Komunuma Eklezio -Molokanismo -Monda Konsilio de Eklezioj -Mormonismo -Pentekostismo (i.a.Asembleo de Dio) -Pietismo -Presbiterianismo -Unuiĝinta Eklezio de Kanado -Unuiĝinta Eklezio de Kristo -Remonstrantoj -Menonitoj - kaj multaj aliaj.

Gravaj reformantoj

[redakti |redakti fonton]
Lutero -Zvinglo -Kalvino -John Knox -Ellen G. White -Arminio -Menno Simons
Pra-Protestantoj
valdismo -John Wyclif -Jan Hus

Organizoj

[redakti |redakti fonton]

Protestantismo kaj Esperanto

[redakti |redakti fonton]

La Esperantista ligo de protestantoj estas laKristana Esperantista Ligo Internacia (KELI). Ĝi estis fondita en1911 dum laUniversala Kongreso de Esperanto enAntverpeno. KELI konsistas el anoj de la plej diversaj apartiĝoj de la protestanta eklezio, ekz. deLuteranoj,Kalvinanoj,Metodistoj kajBaptistoj, sed ankaŭ kelkajkatolikoj kajortodoksuloj membras en ĝi. La celo de KELI estas krei efikan kunlaboron inter kristanoj el diversaj landoj kaj per Esperanto diskonigi laEvangelion priJesuo Kristo. Oni klopodas atingi tiun ĉi celon per kolektado de anoj en ĉiu nacio kaj en ĉiuj protestantaj organizaĵoj, per eldonado de internacia ligorgano, per organiza subdivido en naciaj ligoj kaj lokaj grupoj, ktp. En2017 KELI havis 350 membrojn. Ĝia organoDia Regno aperas sesfoje jare.

Vidu ankaŭ:E-Movado inter protestantoj

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Ĉe kelkaj landoj, lingvoj kaj sektoroj oni uzas la vorton "kristano" por referenci protestantismon, dum oni uzas la vorton "katoliko" por referenci katolikismon.
  2. Löffler, K. (1910),Pope Leo X Arkivita la 1an de Majo 2012 ĉe Wayback Machine,The Catholic Encyclopedia, New York: Robert Appleton Company, "The immediate cause was bound up with the odious greed for money displayed by the Roman Curia, and shows how far short all efforts at reform had hitherto fallen...Abuses occurred during the preaching of the Indulgence. The money contributions, a mere accessory, were frequently the chief object, and the "Indulgences for the Dead" became a vehicle of inadmissible teachings...(The pope) gave himself up unrestrainedly to his pleasures and failed to grasp fully the duties of his high office."
  3. Dixon, C. Scott. (2010)Protestants: A History from Wittenberg to Pennsylvania 1517–1740. John Wiley & Sons.ISBN 978-1444328110.
  4. La vortoProtestantismo devenas de laLatina vortoprotestari =atesti (pri siafido). La esprimo estiĝis en la periodo de laReformacio.
  5. Oxford Dictionary of the Christian Church (1974) art. "Speyer (Spires), Diets of"
  6. Gassmann, Günther. (2001)Historical Dictionary of Lutheranism. Scarecrow Press.ISBN 978-0810866201.
  7. Kuyper, Abraham. (1899)Calvinism. Primedia E-launch LLC.ISBN 978-1622090457.
  8. Por plua informado, vidu artikolonAngla Reformacio. En tiu artikolo, Anglikanismo estas konsiderata branĉo de Protestantismo kiel parto de movadoj derivitaj rekte el la Reformacio de la 16-a jarcento. Kvankam nuntempe laChurch of England ofte konsideras sinvia media (mezvojo) inter Protestantismo kaj la Katolika Eklezio, ĝis la apero de laMovado de Oksfordo en la 1830-aj jaroj, la eklezio ĝenerale konsideras sin Protestanta. (Neill, Stephen.Anglicanism Pelican 1960, pp. 170, 259–260)
  9. “Encyclopedia of Protestantism”, '.
  10. Hägglund, Bengt. (2007)Teologins Historia, Translated by Gene J. Lund (germane), Saint Louis: Concordia Publishing House.
  11. 11,011,1 Pewforum: Grobal Christianity (19a de Decembro 2011). Arkivita ella originalo je 1a de Novembro 2013. Alirita 14a de Majo 2014 .
  12. World Council of Churches: Evangelical churchesArkivigite je 2020-10-02 per la retarkivoWayback Machine: "Evangelical churches have grown exponentially in the second half of the 20th century and continue to show great vitality, especially in the global South. This resurgence may in part be explained by the phenomenal growth of Pentecostalism and the emergence of the charismatic movement, which are closely associated with evangelicalism. However, there can be no doubt that the evangelical tradition "per se" has become one of the major components of world Christianity. Evangelicals also constitute sizable minorities in the traditional Protestant and Anglican churches. In regions like Africa and Latin America, the boundaries between "evangelical" and "mainline" are rapidly changing and giving way to new ecclesial realities."
  13. Berger, Peter L.. (2005) “Religion and Global Civil Society”,Religion in Global Civil Society. Oxford University Press.ISBN 978-0198040699.
  14. 14,014,1 Status of Global Christianity, 2025, in the Context of 1900 –2050. Center for the Study of Global Christianity, Gordon-Conwell Theological Seminary. Arkivita ella originalo je 15a de Februaro 2025. Alirita 28a de Marto 2025 .
  15. “Encyclopedia of Protestantism”, '.
  16. Methodist Beliefs: In what ways are Lutherans different from United Methodists?. Wisconsin Evangelical Lutheran Synod (2014). Arkivita ella originalo je 22a de Majo 2014. Alirita 22a de Majo 2014 . “The United Methodists see Scripture as the primary source and criterion for Christian doctrine, emphasizing the importance of tradition, experience, and reason for Christian doctrine. Lutherans teach that the Bible is the sole source for Christian doctrine. The truths of Scripture do not need to be authenticated by tradition, human experience, or reason. Scripture is self-authenticating and is true in and of itself.”.
  17. Faithful, George. (2014)Mothering the Fatherland: A Protestant Sisterhood Repents for the Holocaust. Oxford University Press.ISBN 978-0199363476.
  18. Willsky-Ciollo, Lydia (2015).American Unitarianism and the Protestant Dilemma: The Conundrum of Biblical Authority. Lanham, MD: Lexington Books. pp. 9–10.ISBN 978-0739188927.
  19. 1 Kor, 10:16, 1 Kor, 11:20.
  20. Engelder, T.E.W.,Popular Symbolics. St. Louis: Concordia Publishing House, 1934. p. 95, Part XXIV. "The Lord's Supper", paragrafo 131.
  21. The Solid Declaration of the Formula of Concord, Article 8, The Holy Supper. Bookofconcord.com. Arkivita ella originalo je 21a de Novembro 2008. Alirita 19a de Novembro 2010 .
  22. Luko, 22:19–20.
  23. Graebner, Augustus Lawrence. (1910)Outlines of Doctrinal Theology. Saint Louis, MO: Concordia Publishing House.
  24. Mateo, 26:28.
  25. Graebner, Augustus Lawrence. (1910)Outlines of Doctrinal Theology. Saint Louis, MO: Concordia Publishing House.
  26. Graebner, Augustus Lawrence. (1910)Outlines of Doctrinal Theology. St. Louis, MO: Concordia Publishing House.
  27. Neal, Gregory S.. (2014)Sacramental Theology and the Christian Life. WestBow Press.ISBN 978-1490860077. “For Anglicans and Methodists the reality of the presence of Jesus as received through the sacramental elements is not in question. Real presence is simply accepted as being true, its mysterious nature being affirmed and even lauded in official statements likeThis Holy Mystery: A United Methodist Understanding of Holy Communion.”.
  28. American Book of Common Prayer, 1977, pp 365-366.
  29. Balmer, Randall Herbert. (2002)Protestantism in America. New York: Columbia University Press.ISBN 978-0231111300.
  30. Haffner, Paul. (1999)The Sacramental Mystery. Gracewing Publishing.ISBN 978-0852444764. “TheAugsburg Confession drawn up by Melanchton, one of Luther's disciples admitted only three sacraments, Baptist, the Lord's Supper and Penance. Melanchton left the way open for the other five sacred signs to be considered as "secondary sacraments". However, Zwingli, Calvin and most of the later Reformed tradition accepted only Baptism and the Lord's Supper as sacraments, but in a highly symbolic sense.”.
  31. Dixon, C. Scott. (2010)Protestants: A History from Wittenberg to Pennsylvania 1517–1740. John Wiley & Sons.ISBN 978-1444328110.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]

Ĝenerala

Speciala

  • Bruce, Steve (2019).A house divided: Protestantism, Schism and secularization. London; New York: Routledge.
  • Cook, Martin L. (1991).The Open Circle: Confessional Method in Theology. Minneapolis, Mn: Fortress Press. xiv, 130 p. N.B.: Discusses the place of Confessions of Faith in Protestant theology, especially in Lutheranism.(ISBN 0-8006-2482-3)
  • Dillenberger, John kaj Claude Welch (1988).Protestant Christianity, Interpreted through Its Development. Dua eldono. New York: Macmillan Publishing Co.(ISBN 0-02-329601-1)
  • Giussani, Luigi (1969), trad. Damian Bacich (2013). American Protestant Theology: A Historical Sketch. Montreal: McGill-Queens UP.
  • Grytten, Ola Honningdal. "Weber revisited: A literature review on the possible Link between Protestantism, Entrepreneurship and Economic Growth." (NHH Dept. of Economics Discussion Paper 08, 2020).rete
  • Howard, Thomas A.Remembering the Reformation: an inquiry into the meanings of Protestantism (Oxford UP, 2016).
  • Howard, Thomas A. and Mark A. Noll, eds.Protestantism after 500 years (Oxford UP, 2016).
  • Leithart, Peter J.The end of Protestantism: pursuing unity in a fragmented church (Brazos Press, 2016).
  • McGrath, Alister E.. (2007)Christianity's Dangerous Idea. New York: HarperOne.ISBN 978-0060822132.
  • Nash, Arnold S., ed. (1951).Protestant Thought in the Twentieth Century: Whence & Whither? New York: Macmillan Co.
  • Noll, Mark A.. (2011)Protestantism: A Very Short Introduction. Oxford: Oxford University Press.
v  d  r
Kristanismo
Jesuo Kristo
Fundamentoj kajBiblio
Teologio
Historio kajTradicio
Nomadoj
Bibliotekoj
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Protestantismo&oldid=9299253"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp