Propanata acido |
 |
Plata kemia strukturo de la Propanata acido |
 |
Tridimensia strukturo de la Propanata acido |
Alternativa(j) nomo(j)
|
|
Kemia formulo | C3H6O2 |
CAS-numero-kodo | [1] |
ChemSpider kodo | 1005 |
PubChem-kodo | 1032 |
Merck Index | 15,7939 |
Fizikaj proprecoj |
Aspekto | senkolora oleeca likvaĵo kun akra malagrabla odoro |
Molmaso | 74.08 g·mol-1 |
Denseco | 0.98797 g cm−3 |
Fandpunkto | -20.5 °C |
Bolpunkto | 141.15 °C |
Refrakta indico | 1,36585 |
Ekflama temperaturo | 54 °C |
Solvebleco | Akvo: |
Mortiga dozo (LD50) | 1350 mg/kg (buŝe) |
Sekurecaj Indikoj |
Risko | R10R34R36/37/38 |
Sekureco | (S1/2)S23S36S45 |
Pridanĝeraj indikoj |
Danĝero |
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] |
GHS Damaĝo-piktogramo | |
GHS Signalvorto | Damaĝo |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H226,H314,H315,H319,H335 |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264,P271,P280,P302+352,P304+340,P305+351+338,P312,P321,P332+313,P337+313,P362+364,P403+233,P405,P501[2] |
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa) |
Propanata acido aŭpropionata acido estas nature okazantakarboksilata acido, senkolora likvaĵo kun akra odoro kiu rememorigas la odoron je korpa ŝvito. Laanjono CH3CH2COO− samkiel la saloj kajesteroj de la propionata acido estas konataj kielpropionatoj aŭpropanatoj.
Ĝi uzatas kiel konservanto en la nutro-industrioj rekte aŭ sub la formo de derivaĵoj tiaj kiajamonia,kalcia kajnatria propionato. Ĝi uzatas ankaŭ en farmaticiaĵoj, antifungagentoj, agrokemiaĵoj, plastaĵoj, plastikigiloj, kaŭĉukaj kemiaĵoj, tinkturoj, artefaritaj gustigiloj, kaj sinteza parfumfabrikado.
Propanata acido estisunue priskribita en 1844 de la aŭstra kemiisto Johann Gottlieb (1815–1875), kiu trovis ĝin inter la fermentigaĵoj de lasukero. Dum la postaj jaroj, aliaj kemiistoj produktis propanatan acidon per pluraj procezoj, kaj neniu el ili rimarkis ke ili produktis la saman substancon.
En 1847, la franca kemiistoJean-Baptiste Dumas (1800-1884) malkovris ke ĉiuj acidoj studitaj estis la sama komponaĵo, kiun li nomispropionata acido (kiun li prenis el la grekaj vortojπρῶτος kiu signifas unua, kajπιόν kiu signifas graso), pro tio ke ĝi estas la plej eta acida molekulo kiu prezentas la proprecojn de aliajgrasacidoj.
Propionata acido posedas mezajn fizikajn proprecojn inter tiuj el la plej etaj karboksilataj acidoj, tiaj kiaj laformiata acido kajacetata acido, kaj tiuj pli longkatenaj grasackidoj. Ĝi estas miksebla kun akvo, sed estas apartigita de la akvo per aldono de salo. Samkiel okazas al la formiata kaj acetata acidoj ĝi konsistas je paro da molekuloj hidrogenligitaj kaj en la likva fazo kaj kiel vaporo.
Propionata acido povas estigiesteron,anhidridon kajkloridajn derivaĵojn. Per interago kunbromo ĝi spertas α-halogenidigon en ĉeesto deBr2 kajfosforo kiel katalizilo produktante laα-bromo-propionatan acidon.
- Oni povas prepari la propanatan acidon per oksidado de lapropanolo:
- Oni povas prepari la propanatan acidon per oksidado de lapropanalo:
- Per hidrolizo aŭesterigo de laetila propanato oni produktas la propanatan acidon:
- 3-bromo-propanata acido eblas prepari ekde traktado de propanata acido kajbromo:[3]
- Preparado de laalanino ekde la "propionata acido":
- NIST Chemistry WebBook
- Science Direct
- Chemical Book
- Chemicalland21
- Propionic Acid Degradation by Syntrophic Bacteria During Anaerobic Biowaste ..., Felchner-Zwirello, Monika
- Antimicrobial Food Additives: Characteristics, Uses, Effects, Volume 2, Erich Lück, Martin Jager
- Physical Medicine and Rehabilitation: Principles and Practice, Volume 1, Joel A. DeLisa, Bruce M. Gans, Nicholas E. Walsh
- Flour and Breads and their Fortification in Health and Disease Prevention, Victor R. Preedy, Ronald Ross Watson, Vinood B. Patel
- Propanata anhidrido
- Propanotioata acido