Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25°C kaj 100 kPa)
Propanolo aŭpropanola alkoholo estas primaraalkoholo, senkolora likvaĵo kaj izomero de laizopropanolo aŭ2-propanolo. Ĝi nature estiĝas en etaj kvantoj, dum fermantadaj procezoj kaj uzatas kiel solvanto en farmacia industrio ĉefe en la produktado de rezinoj,lakoj, kosmetikaĵoj, farmaciaĵoj, kaj celulozaj esteroj.
La normala primar propanolo estis sintezita en 1853 de la franca kemiisto Gustave Chancel (1822-1890) per frakcia distilado de la fuzeloleo.[3] Li ne malkovris sian izomeron, laizopropanolon, kiu estis sintezita en 1855 farMarcelin Berthelot (1827–1907) kaj reproduktita en 1862 farCharles Friedel (1832-1899) dum produktado de laizopropanolo ekde laacetono.[4]