Lanĉilo Gemini-Titan lanĉasGemini 8 al orbito, 16a de Marto, 1966.
La celo de Gemini estis la evoluo de spacvojaĝaj teknikoj por apogi la misiojn deApollo kiuj celis meti astronaŭtojn sur laLunon. Ĝi prezentis misiojn kiuj sufiĉe ekskursis al la Luno kaj reen, perfektigis laborojn ekster la kosmoŝipo pere deeksterveturila agado (EVA), kaj iniciatis la enorbitajn manovrojn necesajn por realigi spacrendevuon kaj ŝipokunigon. Havinte tiujn novajn teknikojn pruvitaj fare de Gemini, Apollo povis okupiĝi pri sia ĉefa misio sen farado de tiuj fundamentaj esploradaj operacioj.
La astronaŭtaj grupoj kiuj plenumis Gemini-projekton estis la "Merkur-Sepopo", " La Nov-Naŭ", kaj la grupo de 1963. Dum la programo, tri astronaŭtoj mortis en kraŝoj dum trejnado, inkluzive de la ĉefa skipo por Gemini 9. Tiu misio estis farita de la rezervoskipo, kaj tio estis la nura fojo kiam tio okazis en la historio de NASA ĝisnune.
Gemini estis tiom sufiĉe fortika ke la Usona Aera Forto planis uzi ĝin por la programo de homorbita laboratorioManned Orbital Laboratory (MOL), kiu poste estis nuligita. La ĉefa dezajnisto de Gemini, Jim Chamberlin, ankaŭ elpensis detalajn planojn por misiojcislunaj kaj alluniĝaj malfrue en1961. Li kredis ke Gemini povis elfari lunajn operaciojn antaŭProjekto Apollo, kaj kostus malpli. La stabanaro de NASA ne aprobis tiujn planojn. En 1969, McDonnell-Douglas proponis projekton "Granda Gemini" kiu povus esti uzita por transporti ĝis 12 astronaŭtojn al la laŭplanaj kosmostacioj en laApollo Applications Project (AAP). La nura AAP-projekto financita estisSkylab - kiu uzis ekzistantajn kosmoŝipojn kajhardvaron - tiel eliminante la bezonon deBig Gemini.
↑La nura kosmoŝipo Gemini kiu ne estis sur Titan II estis la re-flugo de Gemini 2 por homa orbitlaboratoria testo en 1966, kiu uzis Titan IIIC
↑Gemini 3 uzis laMercury Control Center de Cape Kennedy por flugokontrolo, ĉar la nova centro estis ankoraŭ en testa statuso. Gemini 4 estis la unua kiu estis gvidita elHouston, kun helpo de la Kontrolo de Merkurio. El Gemini ĝis nuntempe, ĉiuj flugoj estas kontrolitaj el Houston.
Farmer, Gene; Hamblin, Dora Jane (2004). First On the Moon: A Voyage With Neil Armstrong, Michael Collins and Edwin E. Aldrin, Jr. Boston: Little, Brown and Company.ISBN 978-0-7607-5510-5.
French, Francis; Brugess, Colin (2007). In the Shadow of the Moon: A Challenging Journey to Tranquility, 1965-1969. Lincoln, Nebraska: University of Nebraska.ISBN 978-0-8032-1128-5.
Gainor, Chris (2001). Arrows to the Moon: Avro's Engineers and the Space Race. Burlington, Ontario: Apogee Books.ISBN 978-1-896522-83-8.
Gatland, Kenneth (1976). Manned Spacecraft (dua eld.). New York: Macmillan.
Hacker, Barton C.; Grimwood, James M. (1977). On the Shoulders of Titans: A History of Project Gemini (PDF). NASA SP-4203. Washington, D.C.: National Aeronautics and Space Administration. Alirita 2015-01-02.[1]
Harland, David M. (2004). How NASA Learned to Fly in Space: An Exciting Account of the Gemini Missions. Burlington, Ontario: Apogee Books.ISBN 978-1-894959-07-0.[2] Alirita 2015-01-03.
Kranz, Gene (2001). Failure Is Not an Option: Mission Control from Mercury to Apollo 13 and Beyond. New York: Simon & Schuster.ISBN 978-0-7432-0079-0.[3] Alirita 2015-01-03.
Murray, Charles A.; Cox, Catherine Bly (1989). Apollo: The Race to the Moon. New York: Simon & Schuster.ISBN 978-0-671-61101-9.
Shayler, David J. Gemini, Springer-Verlag Telos, 2001,ISBN 1-85233-405-3
Tomayko, James E. (1988). "The Gemini Digital Computer: First Machine in Orbit". Computers in Spaceflight: The NASA Experience. Washington, D.C.: National Aeronautics and Space Administration.[4] Alirita 2015-01-04.