Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Programo de studenta interŝanĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Programo de studenta interŝanĝo estas programo per kiustudento, kutimemez-altlerneja, decidas loĝi en fremdalando por lerni lalingvon,kulturon aŭ aliajn aferojn de tiu lando. Tiuj programoj foje nomiĝas "interŝanĝoj", ĉar la landoj ofte interŝanĝas studentojn tiamaniere. La studentoj loĝas kun gastiganta familio, kiu kutime estas senpagaj volontuloj kaj ofte havas infanon, kiu partoprenas, partoprenos aŭ jam partoprenis en interŝanĝo. Gastigontaj familioj estas elekti per organizo kiu organizas la interŝanĝon.

Studentaj interŝanĝoj populariĝis post ladua monda milito, kaj celis vigligi la kulturantoleron kaj lingvan sperton de la partoprenantoj, kaj plivastigi iliajn "sociajn kaj kulturajn horizontojn". La populareco de la interŝanĝo pliiĝis eĉ post la fino de lamalvarma milito.

Gasta studento kutime loĝas en la gastiga lando dum iom mallonga tempo, dum entuta periodo de 6 ĝis 12 monatoj, kaj kutime por unu semestro ĉiufoje, kontraste alinternaciaj studentoj (kiuj matrikuliĝas en eksterlandan universitaton plej ofte por diplomiĝi tie, kaj loĝas tiulande tiom da jaroj kiel necesaj), aŭ tiuj studentoj enprogramo de eksterlanda studado, kiu ofte daŭras kelkajn jarojn.

Ofteco

[redakti |redakti fonton]

Studentoj studas eksterlande el multaj landoj tra la mondo. Aktuale en 2017, la supraj 8 landoj sendantaj studentojn eksterlanden por terciara edukado (universitata) estas la jenaj:[1]

  1. Ĉinio 928 090
  2. Barato 332 033
  3. Germanio 122 195
  4. Sud-Koreio 105 399
  5. Vjetnamio 94 662
  6. Francio 89 379
  7. Usono 86 566
  8. Niĝerio 85 251

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. https://www.statista.com/chart/3624/the-countries-with-the-most-students-studying-abroad/

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fremdulo en Francio: 2020-2021: Pola muzikstudento parolas pri sia duonjara restado en Francio kadre de la interŝanĝa studenta projektoErasmus+
  2. Fremdulo 2: 2021-2022: Post mia reveno al Francio, mi decidis daŭrigi la podkaston, parte pro la afablaj mesaĝojn kiujn mi ricevis, parte pro mia propra volo eksperimenti kun tiu ĉi maniero de sin esprimo.
  3. Fremdulo 3: 2023: Mia luksa vivo, Persona podkasto kun biaso por lingvoj, muziko kaj publika transporto.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Programo_de_studenta_interŝanĝo&oldid=9090038"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp