Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Pripjato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj:51° 24′ 20″ N30° 03′ 25″ O / 51.40556 °N, 30.05694 °O /51.40556; 30.05694(mapo)
Pripjat
ukraine Припять,ruse Припять
forlasita urbo
Panoramo de Pripjat el la 8-a de junio 2007.
Blazono
Oficiala nomo: Припять
Kromnomoj: Fantomurbo, Urbo de mortintoj
LandoUkrainio Ukrainio
ProvincoKieva provinco
SituoPripjat
 - alteco120 m s. m.
 - koordinatoj51° 24′ 20″ N30° 03′ 25″ O / 51.40556 °N, 30.05694 °O /51.40556; 30.05694(mapo)
Areo6 587 km² (658 700 ha)
Loĝantaro(2010) en 1985 ĉ. 47500
Denseco0 loĝ./km²
Fondita1970
 - statuso de urbo1980
 - forlasita1986
HorzonoMET (UTC+2)
 - somera tempoMET (UTC+3)
Poŝtkodoneniu
Telefona prefikso+380 4499
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Pripyat
Statistiko: statistiko
Retpaĝo: [1]
Evakuita proĈernobila tragedio.

Pripjato (ukraine При́п'ять,Pripjatj) estasfantomurbo en la nordo deUkrainio sursamnoma rivero, proksime de labjelarusia landlimo, kelkajn kilometrojn de la nun haltigitanuklea centralo de Ĉernobilo apudĈernobilo.

Ĝi estas nun ekde laĉernobila akcidento de1986 morta, forlasita, fermita urbo. Tiu urbo respegulas la staton deSovetunio en1986, ĉar oni lasis ĉion tiel, kiel ĝi estis antaŭ la katastrofo. Pripjato kaj ties ĉirkaŭo ne estos sekura por la homoj dum la sekvaj 100 jaroj. Oni kalkulas je 900 jaroj la malkombinon de la radioaktivaj materialoj.

En la urbo vivis ĉefe laboristoj de la nuklea centralo kaj iliaj familioj, ĉ. 40 000 loĝantoj. Pripjato estis multrilate modela urbo, vivo en ĝi estis pli kvalita, ol en plejparto de aliaj sovetiaj urboj. Je 36 horoj post la akcidento, oni evakuis la loĝantojn, la areo estas ekde tiam fermita zono, gardita de armeo.

Oni lasis tie eĉ tankojn kaj helikopterojn de la soveta armeo, ĉar ili iĝis dum la evakuado nuklee radiantaj. Troveblas ankaŭ tie granda deponejo por la betonsarkofagaj konstru-restaĵoj. Aparte impresas ruinoj de neniam ekfunkciinta ripoz-parko: la karuseloj en ĝi devis ekfunkcii la 1-an de majo, sed kelkajn tagojn pli frue eksplodis la reaktoro en la centralo.

Anonco pri "portempa evakuado" el Pripjato, la 27-an de aprilo 1986

[redakti |redakti fonton]
Fotografio de iama pripjata Palaco de kulturo (stato al la jaro 2009)
Interno de pripjata naĝista baseno
Pripjat, la forlasita urbo

Atenton! Estimataj kamaradoj! La Urba Soveto de popolaj deputitoj informas, ke lige kun akcidento en la Ĉernobila nuklea elektrocentralo en la urbo Pripjato estiĝis malfavora nuklea medio. Partiaj kaj sovetiaj organoj, armeaj formacioj estas aranĝantaj necesajn agojn. Tamen, por garantii plenan sekurecon de la homoj, unuavice de infanoj, estiĝas neceso okazigi portempan evakuadon de la urbanoj en loĝlokojn de Kieva regiono. Por tio al ĉiu domo hodiaŭ, la 27-an de aprilo, je la dekkvara horo, estos venigitaj busoj akompanataj de milicistoj kaj reprezentantoj de la Urba plenumkomitato. Konsilindas kunpreni legitimilojn, plej necesajn aĵojn, kaj krome, por unua tempo, nutraĵojn. De estroj de organizaĵoj kaj establaĵoj estis difinita listo de laboristoj, kiuj restos en la urbo por subteni normalan funkciadon de ties organizaĵoj. Ĉiuj loĝdomoj dum periodo de la evakuado estos gardataj de milicistoj. Kamaradoj, lasante portempe siajn loĝejojn, bonvolu ne forgesi fermi fenestrojn, elŝalti elektro- kaj gasinstalaĵojn, ŝraŭbi kranojn. Ni petas vin esti trankvilaj, teni vin organizitaj kaj sekvi ordon dum portempa evakuado.

Turismo

[redakti |redakti fonton]

Por multaj homoj Pripjato estas vidinda loko, multaj strebas veni tien kaj vidi la forlasitan urbon per propraj okuloj. Lastatempe en Ukrainio aperis aktiva turisma branĉo: vojaĝoj al forlasitaj loĝlokoj apud la Ĉernobila centralo. Kvankam daŭra loĝado tie ankoraŭ estas danĝera, duontaga restado ne estas tre riska.

Esperanto

[redakti |redakti fonton]

La 5-an de julio 2007, kadre de sia vojaĝo alKievo, grupo de ses junajesperantistoj (kvarĉeĥoj, unusvedo kaj unuukrainino) gvidata de respondeculo devojaĝagentejo vizitisĈernobilon kaj la urbon Pripjato kaj raportis pri tio poste enEsperanto engazetoj,prelegoj kaj lainterreto.

Statistiko

[redakti |redakti fonton]
Loĝantaroloĝantaro de la urbo Pripjato antaŭ laĈernobila akcidento en1986 estis: 49,4 mil homoj, el kiuj – 15406 infanoj (7176 lernejanoj) kaj 16562 virinoj.

Tuta areo de loĝejoj – 658700kvadratmetroj, 160 domoj, 13414 loĝejoj, 18 amasloĝejoj por fraŭloj kun 7621 lokoj, 8 amasloĝejoj por familioj kaj hoteltipaj domoj kun 1206 ĉambroj.

Noto: 9 loĝdomoj (324 loĝejoj) estis okupitaj de amasloĝejoj por fraŭloj.

Klerigo15 infanĝardenoj kun 4980 lokoj. 5mezlernejoj kun 6786 lokoj. 1 profesia lernejo kun 600 lokoj.
SanoSanitarejo n-ro 126 kun 410 lokoj, 1750 vizitoj en tri poliklinikojn.
Komerco kaj priservo25 vendejoj je 9239 kvadratmetoj. 27 manĝejoj, kafejoj kajrestoracioj kun 5535 sidlokoj. 10 provizejoj kaj deponejoj je 4213 kvadratmetroj por 4430tunoj.
Kulturo3 organizaĵoj pri kulturo: kulturpalaco, kinejo kun 1220 sidlokoj, artlernejo kun 8 ĉambroj por societoj kaj ĝenerala nombro 312 homoj.
Sporto10 sportejoj, 3naĝbasenoj, 10 pafejoj, 2stadionoj.
Mastrumado1 parko, 35 infanaj ludplacetoj, 18136 arboj, 249247 arbedoj, 33000rozujoj.
Industrio4 entreprenoj kun ĝenerala produktado por 477 milionojrubloj.
Konstruindustrio6 primaraj konstruorganizaĵoj, plenumintaj konstruajn kaj muntajn laborojn por 132,3 milionoj rubloj.
TrafikoLa fervojstacio "Janiv", 3 organizaĵoj pri trafiko.
KomunikadoUrba komuikcentralo por 2926 telefonnumroj. Krome 1950 telefonnumeroj de departamentaj aŭtomataj telefoncentraloj, de Ĉernobilaelektrocentralo kaj de la uzino "Jupiter".
Akvokondukaro8050 kubometroj da akvo ĉiutage (176 litroj, ĉe normo 250 litroj ĉiutage por unu homo).
Elektro121 milkilovathoroj (el kiuj 29 mil kilovathoroj por industria zono).

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Flago de Kieva provincoKieva provinco
RajonojBlazono de Kieva provinco
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Noto: Administra centro de la regiono estasKievo, kiu ne apartenas en Kievan provincon, sed ĝi estasurbo kun speciala statuto sur nivelo de regiono.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Pripjato&oldid=9040840"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp