Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Printempo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je8 nov. 2023.
Printempo en Svedio:"Våren" (Printempo) deCarl Larsson, 1907

Printempo estas ĝenerale moderasezono inter lavintro kaj lasomero. Astronomie, ĝi komenciĝas ĉe la printempaekvinokso proksimume (la21-a de marto en lanorda hemisfero kaj la23-a de septembro en lasuda hemisfero). Ĝi finiĝas ĉe la somerasolstico proksimume (la21-a de junio norde kaj la21-a de decembro sude).

Ofte, precipe enpoezio, oni asociigas printempon kunamo, renaskiĝo kaj nova komenco.

En la naturo

[redakti |redakti fonton]

En la printempaj monatoj la kliniĝo de la Tera akso al la suno pliiĝas kaj la tempodaŭro de la tagoj plilongiĝas. La varmiĝo de la vetero dum ĉi tiu periodo igas la neĝondegeli kaj la malvarmo moderigi, kaj en la procezo multaj specioj de plantoj komencasburĝoni kaj flori ankaŭ. Tial, kiel menciite, ankaŭ la nomo de la sezono. En lokoj kie ne neĝas kaj malofte malvarmas, temperaturoj en la aero kaj surgrunde plirapide altiĝas kaj printempo venas pli frue en la jaro, foje ĉirkaŭ februaro en la norda hemisfero.

En multaj mamulaj specioj, la reprodukta kaj pariĝa sezono estas tajlorita tiel ke la mediaj kondiĉoj estu plej bonaj porgravedecoakuŝo, kun sufiĉe da akvo kaj manĝaĵo kaj komforta temperaturo. Ĉi tiuj kondiĉoj kutime aperas printempe. La procezo de adaptado de la reproduktosezono al la sezonoj estas mediaciita per ŝanĝoj enmelatonina sekrecio en lapineala glando kiel rezulto de la ŝanĝo en la longo de taglumaj horoj. Tiuj ŝanĝoj en melatonina sekrecio induktas ŝanĝojn de la sekrecio engonadotropin-liberiga hormono en lahipotalamo.

En Kulturo

[redakti |redakti fonton]

Tabelo

[redakti |redakti fonton]

Komenciĝo de la printempo laŭMez-Eŭropa Tempo (UTC+1)

200120 marto14:31 200721 marto01:07 201320 marto12:02 201920 marto22:58 202520 marto10:02
200220 marto20:16200820 marto06:49201420 marto17:57202020 marto04:49202620 marto15:46
200321 marto02:00200920 marto12:44201520 maart23:45202120 marto10:37202720 marto21:25
200420 marto07:49201020 marto18:32201620 marto05:30202220 marto16:33202820 marto03:17
200520 marto13:34201121 marto00:21201720 marto11:28202320 marto22:24202920 marto09:01
200620 marto19:25201220 marto06:15201820 marto17:15202420 marto04:06203020 marto14:51

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Proverbo

[redakti |redakti fonton]

Ekzistas plurajproverboj pri printempo en laProverbaro Esperanta deL. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu. 
  • Citaĵo
     Li havas ankoraŭ printempon en kapo. 
  • Citaĵo
     Unu hirundo printempon ne alportas. 
Printempoĝardeno
sezonoj, referencolinioj

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Lernu. Arkivita ella originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-17 .
Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Printempo&oldid=8852600"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp