The page has not been checked
| Imperiestra familio deJapanio | |
|---|---|
Imperiestra familio
| |
PrincinoAkishino (japane 秋篠宮紀子親王妃Akishino no miya Kiko shinnōhi), n. Kawashima Kiko (川島紀子) (n.11-an de septembro1966), estas edzino dePrinco Akishino deJapanio.
Kawashima Kiko naskiĝis en laprefektujo Ŝizuoka. Ŝi estas la sola filino de Kawashima Tatuhiko, profesoro en launiversitato Gakuŝuin, kaj Kawashima Kazuko. Ŝi plenkreskis enUsono, kie la patro instruis enUniversitato de Pensilvanio. Ŝi vizitadis bazlernejon enVieno, kiam ŝia patro laboris tie. Tiel ŝi flue parolas angle kaj germane.
Ŝi studis psikologion enuniversitato Gakuŝuin Universitat kaj diplomiĝis en1989. Poste ŝi ekstudis por doktoriĝo, dumtempe konatiĝis kun Princo Fumihito, la pli junan fraton dekronprinco Naruhito de Japanio. Ili geedziĝis la29-an de junio1990 en imperiestra palasto de Tokio. Antaŭ la edziĝo, la imperiestra kortega ofico donis permeson por la princo, fondi novan familian linion. LaTennō donis al lia dua filo la titolonAkishino no miya (秋篠宮), tiel princo Fumihito iĝis princo Akishino. Per la edziniĝo, Kiko oficiale iĝis princino Akishino.
Ŝi estas patrino de tri infanoj: