Baza koloro[1] (aŭprimara koloro) estaskoloro, kiun oni ne povas krei miksante aliajn kolorojn. Tradicie, bazaj koloroj defarboj estasruĝo,bluo kajflavo. Tamen, farbaro demaĝento,cejano, kajflavo faras pli bonan koloraron por la homa okulo, kiel estos priskribite sube. Lume, la bazaj koloroj estasruĝo,verdo kajbluo.
Bazaj koloroj estas bazataj sur tio, kielhomoj vidas laspektron. La homaretino havas sensoĉelojn porruĝa,blua kajverda lumoj. Tiel, kiam ĉi-tiuj koloroj de lumo estas miksataj, oni vidasblankan lumon. Hundoj vidas kun nur du miksataj koloroj, kaj birdoj havas kvar aŭ pli da malsamaj kolorsensiloj, kaj povas vidi en laultraviola spektro.
Farboj estas subtraha sens-impresilo. Flava farbo sorbas bluan lumon, sed reflektas ruĝan kaj verdan lumon. La homa okulo vidas flavan koloron, kiu estas ruĝa kaj verda.Cejana farbo (kiu estas formo de blua-verda) sorbas ruĝan lumon, sed reflektas bluan kaj verdan lumon. Tiel, se oni miksas cejanan kaj flavan farbojn sur papero, nur verda lumo povas reflektiĝi al la okulo. Aliaj koloroj estas sorbitaj.